Domdidier

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Granges-Rothey)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Domdidier (stacidomo).

Domdidier estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 2825 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Domdidier
Blazono de Domdidier
Blazono de Domdidier
Blazono de Domdidier
Domdidier
Domdidier
Domdidier
vilaĝo • former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Friburgo
Distrikto Brojo
Koordinatoj  46° 52′ 0″ N 7° 0′ 42″ O / 46.86667 °N, 7.01167 °O / 46.86667; 7.01167 (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 0″ N 7° 0′ 42″ O / 46.86667 °N, 7.01167 °O / 46.86667; 7.01167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2825
Areo 8,96 km²
Alteco 443 m super marnivelo
Poŝtkodo 1564
Komunumkodo 2013
Mapo de Domdidier
Mapo de Domdidier
Mapo de Domdidier
vdr

Geografio redakti

Domdidier situas en la nordokcidenta Friburga Mezlando proksimume 5 kilometrojn norde de la urbo Payerne en la ebenaĵo de la rivero Brojo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Domdidier kaj la vilaĝetoj Coppet, Pra Gaud, Eissy kaj Granges-Rothey.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,91 km², de kiuj 15,1% estas kovritaj de arbaro, 68,0% servas por agrikulturo kaj 15,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Domdidier limas en nordo al Saint-Aubin, en oriento al Avenches (VD), en sudsudoriento al Léchelles, en sudo al Russy, en okcidento al Dompierre, kaj en nordokcidento al Missy (VD).

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Ĝenevo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 5 kilometrojn sude de la komunumo apud Payerne. Per stacidomo ĉe la trajnlinio de Morato al Payerne la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Domdidier datiĝas el la jaro 1157 kiel Donno Desiderio. En la jaro 2000 en Domdidier estis trovitaj la restaĵoj de romia tompejkampo kaj maŭzoleo. Dum mezepoko Domdidier apartenis al la Grafoj de Neŭŝatelo. En la 13-a jarcento ĝis fariĝis havaĵo de la Senjoroj de Montagny kaj ek de 1405 de la Grafoj de Savojo. En la jaro 1478 ĝi estis vendita al la urba ŝtato Friburgo kaj integrita al ties Voktejo Montagny. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 ĝi apartenis al la distrikto Avenches, poste ĝis 1830 al la distrikto Montagny kaj tiam al la distrikto Dompierre ĝis 1848, kiam ĝi surbaze de la nova friburga konstitucio estis integrita al la nuna distrikto Brojo.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti