Gregorio Martínez Sierra
Gregorio MARTÍNEZ SIERRA (Madrido, 6a de Majo 1881 - Samloke, 1a de Oktobro 1947) estis hispana eldonisto, teatra impresario, dramaturgo kaj verkisto, sed oni malkovris, ke liajn verkojn fakte verkis lia edzino María de la O Lejárraga, al kiu lastatempe oni atribuis la aŭtorecon de liaj verkoj.
Gregorio Martínez Sierra | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de majo 1881 en Madrido |
Morto | 1-an de oktobro 1947 (66-jaraĝa) en Madrido |
Mortokialo | Kancero |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Edz(in)o | María Martínez Sierra (520–nekonata valoro) |
Amkunulo | Catalina Bárcena |
Infano | Katia Martínez-Sierra (en) ( Catalina Bárcena) |
Okupo | |
Okupo | eldonisto tradukisto poeto literaturkritikisto verkisto dramaturgo filmreĝisoro impresario libretisto |
Biografio
redaktiLi edziĝis estante 19-jaraĝa kun María Lejárraga, kiu estis sep jarojn pli aĝa kaj jam estis instruistino. Ambaŭ formis paron por publikigi verkojn, fondi revuojn, partopreni en la teatra etoso kaj resume aktivuli en la kultura panoramo. Ekde kiam María publikigis sian memorlibron Gregorio y yo. Medio siglo de colaboración (México, 1953), oni konsideras, ke granda parto de la verkaro de Martínez Sierra estis verkita kunlabore aŭ plej verŝajne ekskluzive de María, kiu spite separon de sia edzo kaj lia amrilato al la aktorino Catalina Bárcena, kun kiu li estis patro de filino, Katia en 1922, ŝi plue kunlaboris kun li. Ĵusaj dokumentaj pruvoj, kiel la malkovro de liaj leteroj en kiuj li konstante petis al María sendadon de pliaj tekstoj evidentigas, ke li apenaŭ ludis rolon en la verkoj publikigitaj sub sia nomo. [1]
Inter la literaturaj gazetoj kiujn ili fondis menciindas Vida Moderna, Helios kun Juan Ramón Jiménez, Pedro González-Blanco, Ramón Pérez Ayala, kaj Carlos Navarro Lamarca, kaj fine Renacimiento, kiu iĝis grava eldonejo inter 1908 kaj 1918.
Kiel dramaturgoj ili kunlaboris kun dramaturgoj kaj komponistoj kiel Manuel de Falla, Conrado del Campo, Joaquín Turina, Pablo Luna kaj Ángel Barrios. Ilia teatra entrepreno surscenigis klasikaĵojn de Shakespeare kaj Molière, kaj modernajn verkojn de Henrik Ibsen, George Bernard Shaw, Luigi Pirandello, James Matthew Barrie, Marcel Pagnol, Leonid Andrejev, Nikodemi, kaj Ferenc Molnár. Gregorio estis direktoro de la Teatro Eslava, kie la verko El sombrero de tres picos de Pedro Antonio de Alarcón ricevis kunlaboron de la rusa koreografo Leonid Mjasin kaj Sergej Djagilev kun la Rusaj Baletoj.
En la 1930-aj jaroj la paroj kunlaboris por vendi adaptaĵojn al kino de Holivudo. En Katalunio ili ricevis apogon de Santiago Rusiñol.
Notoj
redakti- ↑ González Peña, María Luz. Música y músicos en la vida de María Lejárraga. 1a eld, Logroño, Instituto de Estudios Riojanos, 2009.