Guanozino

kemia kombinaĵo
Guanozino
Plata kemia strukturo de la
Guanozino
Tridimensia kemia strukturo de la
Guanozino
Numerita strukturo de la guanozino
Numerita strukturo de la guanozino.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Guanino-ribozido
  • Vernino
  • Amino-hipo-ksantino
Kemia formulo
C10H13N5O5
CAS-numero-kodo 118-00-3
ChemSpider kodo 6544
PubChem-kodo 765
Merck Index 15,4601
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka aŭ flaveca solidaĵo
Molmaso 283.241 g·mol-1
Denseco 2.258g cm−3
Fandpunkto 240 °C
Acideco (pKa) 10.16[1]
Solvebleco Akvo:0.75 g/L
Mortiga dozo (LD50) 960 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R25 [2]
Sekureco S45 S24/25 S23
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
06 – Venena substanco
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H301[3]
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P270, P301+310, P321, P330, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Guanozino estas purina nukleozido konsistante je unu guanina grupo aneksita al riboza ringo (aŭ pli specife ribo-furanozo) pere de β-N9-glukozida ligilo. Guanozino povas fosforiĝi fariĝante guanozina monofosfato (GMF), cikla guanozina monofosfato (cGMF), guanozina dufosfato (GDF) kaj guanozina trifosfato (GTF).

Ĉi-kemiaj strukturoj plenumas gravajn rolojn en pluraj biokemiaj procezoj tiaj kiaj nukleataj acidoj, proteinoj, muskolaj kuntiriĝoj kaj intraĉela signal-transdukcio. Kiam guanino ligiĝas pere de ĝia nitrogenatomo (N9) al la karbono 1 de la deokso-riboza ringo, ĝi estas konata kiel deokso-guanozino. La anti-virusa drogo aciklovir, ofte uzata en la traktado de herpeto, kaj la anti-HIV-a drogo abakaviro estas strukture simila al guanozino.

La guanozino estas necesa por spliso-reakcio de la RNA al la mesaĝisto-RNA (aŭ mRNA), kiam memsplisa introno eliminiĝas el la mesaĝo de la mRNA per tranĉado ĉe ambaŭ finaĵoj, re-ligado kaj simple lasante la ekzonojn kiuj sidas ambaŭflanke transformiĝi en proteino.

Literaturo

redakti

Kunrilataj kemiaĵoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti