Harry C. SCHNUR (latinigite C. Arrius Nurus; naskiĝinta la 24-an de februaro 1907 en Berlino, mortinta la 21-an de februaro 1979 en Hongkongo) estis germana-usona filologo, juristo kaj tradukisto. Li tre gravis por Latinitas viva tradukante kaj verkante en la latina.

Harry C. Schnur
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1907 (1907-02-24)
en Berlino
Morto 21-an de februaro 1979 (1979-02-21) (71-jaraĝa)
en Honkongo
Lingvoj latinaangla
Ŝtataneco GermanioUsono
Alma mater Universitato de NovjorkoHumboldt-Universitato en Berlino • Walther-Rathenau-Schule • Universitato de LepsikoLondona Lernejo de Ekonomiko
Okupo
Okupo poeto • tradukisto • universitata instruisto • klasika filologo • verkisto • latinisto
vdr

Vivo redakti

Post trapaso de la abiturienta ekzameno ĉe Grundewald-gimnazio en Berlino li studis jursciencon kaj klasikan filologion ĉe la Universitato de Lepsiko. Lepsike li doktoriĝis pri jurscienco en la 1929-a jaro. Post studo de ekonomiko ĉe London School of Economics li prepariĝis por kariero en la komercado per tabako. Lia patro David Schnur (1882-1948) orginanta el Baranów riĉiĝis estante kompaniano de la nordgermana Reemtsma-entrepreno. Lia patrino Else Neumann (1886–1965) estis vienanino. Komence Schnur estis, kiel la gepatroj, aŭstra ŝtatano. En 1932 li nuptis la hamburganinon Claire Müller kiu naskis kvar infanojn.

En 1935 li elmigris el Nazia Germanio Nederlandon laboronte en Amsterdamo por cionismaj organizaĵoj. En la kvara tago post la germana okupiĝo de Nederlando li sukcese fuĝis Brition; en 1947 li iris Novjorkon kie ekloĝis jam antaŭe la gepatroj. Harry do iĝis ĵurnalisto en Usono kaj tradukistis. Inter 1952 kaj 1956 li studis, post la morto de la edzino, inter 1952 kaj 1956 klasikan filologion kaj doktoriĝis ĉe Universitato de Novjorko. Lia disertaĵo The age of Petronius neniam publikigitis.

Schnur do docentis ĉe diversaj novjorkaj altlernejoj kaj en New Rochelle (Kantono Westchester), antaŭ ol reiri Germanujon. Ĉi tie li instruistis en Stutgarto ĉe Eberhard-Ludwigs-gimnazio kaj gastprofesoris ĉe la Universitato de Tübingen. Edzinigis li en 1968 Rhoda R. Dorner kiu naskis filinon. En 1973 la familio transloĝiĝis al Sankt-Galo. Dum mondvojaĝo li mortis en Hongkongo.[1]

Tradukistece kaj verkistece redakti

Schnur tradukis aĵojn de Teokrito, Juvenalo, Petronio, Vergilio, Marcialo kaj fabelojn. Krome li interesiĝis pri la latinaĵoj el la Moderna epoko kaj germanigis tekstojn de Johano Reuchlin, Jakob Wimpfeling kaj aliaj renesancaj humanistoj. Inter liaj ŝatokupoj estis la propra elfaro de latinlingva literaturo. Li ekzemple verkis tekston latinlingvan pri la konstruo de la Berlina muro en aŭgusto 1961 kion li mem travivis troviĝante en Berlino.[2] Schnur tre gravis kiel poeto latinlingva.[3]

Verkoj redakti

  • Kompleta bibliografio disponas danke al Gilbert Tournoy kaj K. L. Weitzel ĉe: Pegasus devocatus. Studia in honorem C. Arri Nuri sive Harry C. Schnur. Accessere selecta eiusdem opuscula inedita. Leŭven University Press, Loveno 1992, ISBN 90-6186-474-7, (interrete), p. 8–70.
Poeziaĵoj
  • 1962: Pegasus tolutarius. Sanderus, Oudenarde 1962.
  • 1969: Carmen heroico-macaronicum. (latine-germane)
  • 1977: Pegasus claudus (= Vox Latina, Ergänzungsband 1). Universität Saarbrücken, Saarbrücken 1977.
  • 1992: Pegasus devocatus. Studia in honorem C. Arri Nuri sive Harry C. Schnur. Accessere selecta eiusdem opuscula inedita Leŭven University Press, Leuven, ISBN 90-6186-474-7
  • 2011: C. Arrius Nurus: Vallum Berolinense. Menippea. Ein Exilberliner erlebt den Mauerbau, eldonis kaj tradukis Fritz Felgentreu. Dua eldono. Abgeordnetenhaus von Berlin, Berlin 2011, ISBN 978-3-922581-03-1
Eldonistece kaj tradukistece
  • 1967: Lateinische Gedichte deutscher Humanisten (Reclams Universalbibliothek 8739/45). Lateinisch-deutsch. Reclam, Stuttgart.
  • 1969: (traduko kaj komentoj) Satiren/Juvenal. Reclam Universal-Bibliothek No. 8598/8600, Stuttgart.
  • 1970: (traduko kaj eldono) komedio Henno de Reuchlin, Reclam Universal-Bibliothek Nr. 7923, Stuttgart, ISBN 3-15-007923-3.
  • 1971: (traduko kaj eldono) Stylpho/Jakob Wimpheling. Lateinisch-deutsch. Reclam Universal-Bibliothek Nr. 7952, Stuttgart, ISBN 3-15-007952-7.
  • 1975: Theokrit. Knödler, Reutlingen, ISBN 3-7749-2306-X.
  • 1978: kiel eldonisto: Die Hirtenflöte. Bukolische Dichtungen von Vergil bis Geßner. Reclams Universal-Bibliothek No. 690, Leipzig.
  • 1984: kun Rainer Kößling: Galle und Herz. Humanistenepigramme, dua eldono. Reclam, Leipzig.
  • 1987: (traduko kaj komentoj) Petronius. Ein römischer Schelmenroman, Reclam, Stuttgart, ISBN 3-15-008533-0.
  • 1988: kiel tradukisto kaj eldonisto (represo): Vergil, Hirtengediĉte (Bucolica). Reclams Universal-Bibliothek Nr. 637, Stuttgart, ISBN 3-15-000637-6.
  • 2004: (traduko kaj eldono) Fabeln der Antike, trilingve, Albatros, Düsseldorf, ISBN 3-491-96124-6.
  • 2010: (traduko kaj komentoj) Martial. Epigramme. Reclam, Stuttgart, ISBN 978-3-15-019802-5.
Monografioj
  • 1943: Teuton Torturers. A Pictorial Record of 1000 Years of Persecution in Germany. Alliance Press, London 1943.
  • 1949: Mystic Rebels. Apollonius Tyonaeus, Jan van Leyden, Sabbatai Zevi, Cagliostro. Beehurst Press, New York City 1949.
    • nova eldono 1995: Kessinger Publishing.

Referencoj redakti

  1. Kp. Jozef IJsewijn: "C. Arrii nuri vita". Ĉe: Pegasus devocatus, p. 3–7; Hermann Wiegand, ĉe: Lateinische Gedichte deutscher Humanisten, p. 506–516.
  2. "Vallum Berolinense: Der Mauerbaŭ auf lateinisch". Ĉe: FAZ, 11.1.2012, p. N3.- La verketon publikigis la senato de Berlino.
  3. Dirk Sacré: "Schnur's Latin Poetry: An Introduction". Ĉe: Pegasus devocatus. Studia in honorem C. Arri Nuri sive Harry C. Schnur. Accessere selecta eiusdem opuscula inedita, Leuven University Press, Loveno, ISBN 90-6186-474-7, p. 71–100.

Literaturo redakti

  • Wilfried Stroh: "Harry C. Schnur (1907–1979). De C. Arrio Nuro magistro epistula ad Ernestum Vogt", ĉe: Eikasmos 4 (1993), p. 337–340.
  • Hermann Wiegand: "Nachwort. II." (postparolo kun biografiaĵoj) Ĉe: Lateinische Gedichte deutscher Humanisten. (= Reclams Universalbibliothek 19289). Reclam, Stuttgart 2015, tria eldono, p. 509–512

Eksteraj ligiloj redakti