Harvey Henderson Wilcox

usona rulseĝulo, prohibiciisto kaj kalifornia terkultivisto
(Alidirektita el Harvey HENDERSON WILCOX)

Harvey HENDERSON WILCOX [ha:vi hendrson vilkoks] (naskiĝis en 1832 en konteo Lenawee en Miŝigano; mortis en 1891 en Hollywood en Kalifornio) estis usona rulseĝulo, prohibiciisto kaj kalifornia terkultivisto. Li famiĝis per sia ranĉo troviĝanta okcidente de la urbo Los-Anĝeleso, al kiu lia edzino Daeida HARTELL WILCOX donis la nomon Hollywood (Holivudo) kaj kie elkreskis samnoma urbo, kiu en la 1900-aj jaroj fariĝis centro de la hodiaŭa usona kino-industrio.

Harvey Henderson Wilcox
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1832 (1832-01-01)
en Nov-Jorkio
Morto 19-an de marto 1891 (1891-03-19) (59-jaraĝa)
Tombo Hollywood Forever Cemetery
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

Malsano en infanaĝo redakti

Kiam li estis infano, Harvey Wilcox suferis pro poliomjelito (laŭ aliaj fontoj tifo), kiu kaŭzis kompletan paralizon de liaj gamboj kaj igis lin rulseĝulo. Malgraŭ tio, li sukcesis atingi sukcesojn kaj akiri grandan havaĵon per komerco pri nemoveblaĵoj.

Fondo de Holivudo redakti

Ĉirkaŭ la jaro 1883 li translokiĝis el la urbo Topeka en la usona ŝtato Kansaso al la regiono de Los-Anĝeleso en la ŝtato Kalifornio. En 1886 li aĉetis tie 160 akreojn (0,6 km²) da tero de la kamparo okcidente de la urbo kaj tie konstruis ranĉon. En 1887 li desegnis planon por urbo ekkreskonta ĉirkaŭ la ranĉo kaj deponis ĝin je la 1-a de februaro 1887 ĉe la kontea terenregistrejo. Tio samtempe estis la unua oficiala ekapero de la nomo "Hollywood". La urbo ekkonstruiĝis en 1888. Wilcox aĉetis tri erojn da tero apud Los-Anĝeleso kaj disdividis ilin. Per liaj penoj ekestis ankaŭ multe de la hodiaŭa universitata distrikto.

Daeida Hartell Wilcox redakti

 
Daeida Wilcox

Daeida HARTELL WILCOX estis la edzino de Harvey kaj lia konstanta konsilisto. La sola ido de la geedzoj mortis en la aĝo de 19 monatoj kaj por konsoli sin, la geedzoj okazigadis longajn vojaĝojn dum dimanĉaj posttagmezoj. Unu el iliaj plej ŝatataj vojaĝceloj estis la belega valo Cahuenga Valley. Ili speciale admiris kaj poste aĉetis unu konkretan figan kaj abrikotan fruktarbejon, kiu troviĝis ĉe la hodiaŭa vojkruciĝo de la Holivudo-bulvardo kaj la Cahuenga-avenuo. Baldaŭ post la aĉeto, sinjorino Wilcox devis veturi orienten kaj tiam en trajno ŝi konatiĝis kun riĉa virino, kiu ofte parolis pri ŝia ripozejo en Ohio, kiun ŝi nomis Hollywood, laŭ iu usona komunumo enloĝata de nederlandanoj. Al sinjorino Wilcox la nomo ekplaĉis kaj kiam ŝi revenis al Los-Anĝeleso, ŝi konvinkis sian edzon doni la saman nomon al ilia ranĉo. Daeida ankaŭ per sia propra peno kontribuis al la evoluigo de la komunumo, ĉar ŝi gajnis monon per kiu ŝi konstruigis du preĝejojn, lernejon kaj bibliotekon.

Evoluigo de Holivudo fare de Wilcox redakti

Al la evoluigo de Holivudo helpis la fakto, ke en 1885 atingis la regionon de Los-Anĝeleso la granda fervojo nomata The Santa Fe Railroad (fervojo Santa Fe). Wilcox gajnis multe da mono disvendante erojn de sia disdivita tero, sed li ne vendis multe en la tuja ĉirkaŭaĵo de Holivudo mem. Tiam li vendis sian ornamitan domon en Los-Anĝeleso (ĉe la strato Hill Street; ĝi poste fariĝis stacidomo Hill Street de la fervojo Los Angeles Pacific) kaj ekloĝis permanente en Holivudo. Inspirita per la nomo de la loko (Hollywood en la angla signifas "ileksa arbaro"), li importis du arbustojn de angla ilekso, kiuj malgraŭ zorgema flegado ne prosperis en la loka klimato.

Wilcox ne estis surprizita pri la florado de la komunumo kaj en 1889 li disdividis la 160 akreojn de sia ranĉo per avenuoj nomataj ekde Gower ĝis Hudson kaj ekde Franklin ĝis Sunset kaj bordigis ilin per piproarbedoj. En la sama loko la regiono suferis periodon de granda sekeco, kiam ĉiuj putoj malpleniĝis kaj oni devis rompadi melonojn ĉirkaŭ la junaj piproarbedoj por travivigi ilin. La sekvan jaron, kontraste, venis inundo.

Post nelonge disvolviĝis en Holivudo ankaŭ turismo, kiam Wilcox sukcesis konvinki la fervojan firmaon Cahuenga Valley Railroad, ke ili plilongigu sian vaportrajnan fervojon tra la stratoj Western Avenue kaj Prospect Avenue (la Holivud-bulvardo) ĝis Wilcox Avenue. Pro tio ekalvenadis turistoj kaj kelkaj de ili eĉ aĉetis teron tie, sed tio ne sufiĉis por daŭrigi la ekziston de la fervojo linio.

Al la prospero de Holivudo mem ne tre helpis eĉ la riĉa ministo el Colorado, E. C. HURD, kiu aĉetis terpecon ĉe la vojkruciĝo de la avenuoj Wilcox kaj Prospect kaj kreis tie grandegan fruktarbejon de citronoj kiu kostis lin 50.000 usonajn dolarojn pro akvo. Hurd aĉetis la fervojan linion kaj plilongigis ĝin ĝis la kanjono Laurel Canyon.

Morto de Wilcox redakti

Malgraŭ tiu ĉi etsignifa evoluo, la ranĉo Holivudo ne tre prosperis, kiam en 1891 Wilcox mortis, sekvata de Hurd kelkajn jarojn poste. Harvey Henderson Wilcox estas entombigita en la tombejo Hollywood Memorial Park Cemetery (hodiaŭ nomata Hollywood Forever Cemetery), apud sia edzino Daeida. Origine oni entombigis lin apud lia patrino kaj fratino ĉe la tombejo Rosedale Cemetery, sed oni translokigis liajn korpajn postrestaĵojn en 1937.