La Havaja ansero, konata ankaŭ kiel NeneNēnē (Branta sandvicensis), estas specio de birdo de la familio de Anasedoj, kvankam ĝi ne estas "vera" ansero. Ĝi estas la plej rara anasedo, kiu preskaŭ formortis dum la 1950-aj jaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Havaja ansero

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Branto Branta
Specio: B. sandvicensis
Branta sandvicensis
(Vigors, 1833)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas la oficiala ŝtata birdo de la usona subŝtato Havajo, kaj estas nature trovebla nur kiel endemio en la insuloj de Havajo, Kauai kaj Maui.

La specio estis foje vastnombra. Tamen, la specio preskaŭ formortis en 1952, kies ekzempleroj estis mortigitaj fare de mungotoj, porkoj kaj katoj, kiam nur 30 birdoj vivis. Nun, pli ol 500 vivas nature, kaj multaj aliaj vivas kaptivece.

La havaja nomo Nēnē devenas el ties milda alvoko.[1]

Evoluado redakti

La Nene evoluis el la Kanada ansero (Branta canadensis), kiu plej verŝjajne migris al Havaja insularo antaŭ 500,000 jaroj, tuj post kiam formiĝis la insulo de Havajo. Tiu praulo estas la prapatro de la Nene same kiel ankaŭ de la prahistoria Giganta havaja ansero[2] kaj de la Nēnē-nui (Branta hylobadistes). La Nēnē-nui estis pli granda ol la Nene, varie el neflugaj birdoj al flugaj depende el individuoj, kaj loĝis en la insulo de Maui. Similaj fosiliaj anseroj troviĝantaj en Oahu kaj Kauai eble estis de sama specio. La Giganta havaja ansero estis limigita en la insulo de Havajo kaj estis 1.2 m longa kun pezo de 8.6 kg, kio faras ĝin pli da kvar fojojn pli grandajn ol la Nene. Oni supozas, ke la herbivora Giganta havaja ansero okupis la saman ekologian niĉon kiel la anserecaj anasoj konataj kiel moa-nalo, kiuj ne loĝis en la Granda Insulo.[3] Baze sur la DNA troviĝinta en fosilioj, oni povas diri, ke ĉiu havajaj anseroj, kaj vivantaj kaj mortintaj, estas tre proksime rilataj al la Giganta havaja ansero (B. c. maxima) kaj al la Okcidenta kanada ansero (B. c. occidentalis).[2]

Aspekto redakti

 
Ido ĉe Kauai

La Nene estas mezgranda ansero 41 cm alta. Kvankam ili pasas plej tempon surgrunde, ili kapablas flugi, kaj kelkaj individuoj flugas ĉiutage inter nestolokoj kaj manĝareoj. Inoj havas pezon de 1.525 – 2.56 kg, dum maskloj averaĝe 1.695 – 3.05 kg, tio estas 11% pli grandaj ol inoj.[4] Masklaj plenkreskuloj havas nigrajn kapon kaj malantaŭan kolon, sablokolorajn vangojn kaj tre faltecan kolon.[5] La kolo havas blankanigrajn diagonalajn striojn.[5] Krom esti pli malgranda, la ino de Nene estas simila al masklo en koloro. La beko, kruroj kaj piedoj de plenkreskulo estas nigraj. Ĝi havas mildajn plumojn sub sia mentono. Junuloj similas al masklo, sed estas pli sablokolore brunaj kaj kun malplia limigo inter la koloroj de la kapo kaj de la kolo, kaj ties strieco estas multe malplia. La beko, kruroj kaj piedoj estas samaj kiel ĉe plenkreskulo.[5] Ties fortaj fingroj estas kusenaj kaj havas reduktitan retecon, nome adapto kiu permesas ĝin rapide trapasi asprajn terenojn kiaj laftavoloj.[6]

Vivejo kaj teritorio redakti

La Nene povis iam troviĝi en la insuloj de Havajo, Maui, Kahoolawe, Lanai, Molokai, kaj Kauai. Nune ties teritorio estas limigita al la insuloj de Havajo, Maui, Molokai, kaj Kauai. La Nene estas loĝanto de arbustaroj, herbejoj, marbordaj dunoj, kaj laftavoloj, kaj rilataj homtuŝitaj habitatoj kiaj paŝtejoj kaj golfludejoj el marnivelo ĝis tiom multe kiom ĝis 2400 m.[7] Kelkaj populacioj migris inter reproduktejoj de malaltaj teroj kaj montaraj manĝareoj.[6]

Reproduktado redakti

 
Branta sandvicensis - MHNT

La reprodukta sezono de la Nene, el aŭgusto al aprilo, estas pli longa ol tiuj de ĉiu ajn alia ansero;[8] plej ovoj estas demetataj inter novembro kaj januaro.[4] Malkiel plej aliaj akvobirdoj, la Nene pariĝas surtere.[5] Nesto estas konstruata de ino en loko de ŝi elektita, en kiu ŝi demetas 1 al 5 ovojn (averaĝe estas tri en Maui kaj Havajo, kvar en Kauai). Ino kovas la ovojn dum 29 al 32 tagoj, dum la masklo viglas gardiste. Idoj estas frumaturaj, kaj kapablas manĝi per si mem; ili restas kun siaj gepatroj ĝis la venonta reprodukta sezono.[4]

Dieto redakti

La Nene estas herbovorulo kiu ĉu paŝtas herbon aŭ plukopaŝtas, depende el la disponeblo de vegetaĵaro, kaj tiam manĝeroj estas folioj, semoj, fruktoj, kaj floroj de herboarbustoj.[9]

Konservado redakti

La Nene estas la plej rara ansero en la mondo. Oni supozas, ke ĝi estis iam komuna, kun ĉirkaŭ 25,000 Havajaj anseroj vivantaj en Havajo kiam la kapitano James Cook alvenis en 1778.[5] Tamen, ĉasado kaj enmetitaj predantoj, kiaj la Malgranda herpesto, porkoj, kaj katoj, malpliigis la populacion al nur 30 birdoj ĉirkaŭ 1952.[5] Tamen, tiu specio bone reproduktiĝas en kaptiveco, kaj estis sukcese reenmetita; en 2004, oni ĉirkaŭkalkulis ke estis 800 birdoj en naturo, kaj 1000 en akvobirdaj kolektoj kaj bestoĝardenoj.[5] Tamen, estas iom da zorgo pro interna reproduktado pro la malgranda dekomenca populacio. La naturrezervejo WWT Slimbridge, en Anglio, ludis gravan rolon en la sukcesa reproduktado de la Havaja ansero en kaptiveco. Sub direktorado de la konservisto Peter Scott, oni reproduktigis ĝin el riska bordo al formorto dum la 1950-aj jaroj al pli posta reenmeto en naturon en Havajo. Estas ankoraŭ Havajaj anseroj ĉe Slimbridge nuntempe. Ili povas nune troviĝi en kaptiveco en ĉiu ejo de WWT. Sukcesaj reenmetoj okazis ankaŭ ĉe ranĉoj de Haleakala kaj Piiholo en Maui.[10][11]

Bildaro redakti


Referencoj redakti

  1. Pukui and Elbert (2003). lookup of nēnē. on Hawaiian dictionary. Ulukau, the Hawaiian Electronic Library, University of Hawaii. Arkivita el la originalo je 2012-07-24. Alirita 2010-01-13.
  2. 2,0 2,1 Harder, Ben, "State Bird of Hawaii Unmasked as Canadian", National Geographic News, National Geographic Society, 2002-02-06. Kontrolita 2009-03-17.
  3. Ziegler, Alan C.. (2002) Hawaiian Natural History, Ecology, and Evolution. University of Hawaii Press, p. 260. ISBN 9780824821906.
  4. 4,0 4,1 4,2 Reading, Richard P.; Brian Miller. (2000) Endangered animals: A Reference Guide to Conflicting Issues. Greenwood Publishing Group, p. 142–146. ISBN 9780313308161.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 Ellis, Richard. (2004) No Turning Back: The Life and Death of Animal Species. Novjorko: Harper Perennial, p. 280–281. ISBN 0-06-055804-0.
  6. 6,0 6,1 http://bna.birds.cornell.edu/bna/species/434/articles/introduction |title=Hawaiian Goose (Branta sandvicensis) Paul C. Banko, Jeffrey M. Black; Winston E. Banko, A. Poole, 434, Birds of North America Online, Cornell Laboratory of Ornithology, 1999, konsultita la 2009-03-18.
  7. Nene or Hawaiian Goose (PDF). State of Hawaii (2005-03-25). Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-08-15. Alirita 2012-03-15.
  8. Hawaiian Goose (Branta sandvicensis). Audubon Watchlist. National Audubon Society. Alirita 2009-03-18.
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-08-15. Alirita 2012-03-15.
  10. Safe Harbor Agreement for the introduction of the nene to Piiholo Ranch, Maui. State of Hawaii, Department of Land and Natural Resources (Aŭgusto 2004). Arkivita el la originalo je 2011-03-22. Alirita 2010-01-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-03-22. Alirita 2012-03-15.
  11. Bill Standley (Axugusto 2004) Ranchers Advance Recovery of Rare Hawaiian Bird. web site. Environmental Defense Fund. Arkivita el la originalo je 2011-01-24. Alirita 2010-01-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-01-24. Alirita 2021-12-19.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti