Himamaylan, [himamajlan] - tagaloge Lungsod ng Himamaylan - estas kvinaklasa urbego, ankaŭ marhavena urbo kaj komponenta urbo en Filipinoj, en insulo Negroso, en regiono Okcidentaj Bisajoj, en provinco Okcidenta Negroso. Himamaylan administras resume 19 distriktojn.

Himamaylan
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 6108
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 116 240  (2020) [+]
Loĝdenso 317 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 6′ N, 122° 52′ O (mapo)10.1122.86666666667Koordinatoj: 10° 6′ N, 122° 52′ O (mapo) [+]
Alto 230 m [+]
Areo 367,04 km² (36 704 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Himamaylan (Filipinoj)
Himamaylan (Filipinoj)
DEC
Himamaylan
Himamaylan
Situo de Himamaylan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Himamaylan [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Himamaylan situas en meza kaj okcidenta parto de la insulo sur ebenaĵo laŭ la maro [1]. Kabankalan troviĝas 14, Bago (Filipinoj) 48, provinca ĉefurbo Bacolod 60, Talisay (Okcidenta Negroso) 71, regiona ĉefurbo Iloilo (urbo) 73, Dumaguete 102, Cadiz (Filipinoj) 105, Cebuurbo 117, Calbayog 288, Legazpio (Albajo) 352, ĉefurbo Manilo kaj Kezonurbo po 539 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

Himamaylan estis fondita en 1565 fare de hispanoj, kiuj trovis en tiu loko indiĝenojn. Estis konstruita provizora kirko, komenciĝis la kristaniĝo. Baldaŭ ankaŭ malgranda fortikaĵo estis konstruita pro la oftaj islamaj atakoj. Inter 1795 kaj 1849 Himamaylan estis la dua ĉefurbo de Negros, ĉar tiutempe hispana garnizono funkciis tie. La administracio okazis en la fortikaĵo. En 1898 en Himamaylan la hispanoj senbatale kapitulacis, tamen post monato Negros transiris al la manoj de alia kolonia potenco Usono. La japana okupo okazis inter 1942-1945, en tiu periodo rezista movado okazis. Himamaylan akiris la filipinan klasifikadon komponenta urbo en 2001 kaj atingis la internacian klasifikadon grandurbo post kelkaj jaroj.

Ekonomio redakti

Himamaylan estas agrikultura kaj fiŝkapta urbego. Oni kultivas rizojn kaj sukerkanojn sur la fekundaj grundoj. Pro ĝia marborda loko ĝi estas riĉa fonto de fiŝoj kaj ostroj. Oni bredas fiŝojn en apartaj lagoj.

Religio kaj lingvo redakti

Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj. En Himamaylan parolas 2 lokajn lingvojn.

Trafiko redakti

Himamaylan estas alirebla laŭ la marborda vojo ambaŭflanke, krome estas flankovojo al interno de la insulo. La plej proksima internacia flughaveno funkcias ĉe Bacolod. Ŝajnas, la haveno akceptas nur fiŝkaptistojn.

Klimato redakti

Himamaylan situas en la tropika klimato. Jare pluvas po 1486 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj novembro pli ofte pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti