ILEI-Kongreso

(Alidirektita el ILEI-Konferenco)

ILEI-Kongreso (Internacia Kongreso pri Edukado kaj Esperanto) estas ĉiujara plensemajna evento organizata de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Ĝi okazas kutime tuj antaŭ aŭ tuj post Universala Kongreso de Esperanto de UEA, do fine de julio aŭ komence de aŭgusto.

ILEI-Kongreso
Simbolo
Nomo ILEI-Kongreso
Regiono Mondo
Periodo julio / aŭgusto
Organizanto ILEI
Ekzistas ekde 1967 (?)
Celgrupo Esperantistaj instruistoj
Informa retpaĝo paĝo pri ILEI-Kongreso
vdr

La kongresoj celas instruistojn, kursgvidantojn de Esperanto, kaj ĝenerale homojn kiuj interesiĝas pri edukado.

Historio redakti

Kvankam ILEI fondiĝis en 1949, la unua ILEI-Konferenco okazis nur en 1967. Antaŭe, la por instruista programo okazis kadre de la universalaj kongresoj.

En 2008 la ILEI-Konferenco okazis en Porto Novo (Benino) kaj tiel estis la unua monda Esperanto-renkontiĝo okazonta en Afriko. Nur naŭ jarojn poste, en 2017 okazis la unua IJK en Afriko.

En 2016, okaze de la 49-a ILEI-Konferenco en Hungario, la tiama estrarano pri konferencoj de ILEI proponis kaj la Komitato aprobis doni novan nomon al la evento: "kongreso". Sekve, la 50-a Kongreso de ILEI okazis en Busano, Koreio, en julio 2017. Ekde tiam, la kongreso nomiĝas Internacia Kongreso pri Edukado kaj Esperanto.

Programo redakti

La programo de ILEI-Kongreso kutime entenas komitatkunsidojn, prelegojn pri pedagogiaj temoj, prelegojn pri aliaj temoj laŭ la loko kaj la partoprenantoj, kursojn, seminariojn, ekzamensesiojn, kulturajn programerojn, distrajn vesperojn, ekskursojn kaj koncertojn.

Dum la kongresoj okazas ankaŭ lingva festivalo aŭ lingva foiro (surstrata evento por partoprenigi eksteran publikon).

Ĝenerale okaze de la kongresoj okazas unu- aŭ dutaga universitatnivela simpozio/konferenco komune organizita de ILEI kaj de surloka universitato kun partopreno de esperantistaj kaj neesperantistaj fakuloj.

Fama kutimo de ĉiu ILEI-Kongreso estas la unua vespero, kiu kompreneble estas interkona, sed plie havas la nomon Frandvespero, ĉar ĉiu partoprenanto alportas ion bongustan el sia lando: do, gastronomio kaj malkovro de manĝkutimoj staras en la unua vico.

ILEI-Kongreso grupigas inter kelkdek kaj 200 partoprenantojn.

Listo redakti

Eksteraj ligiloj redakti