Iława

urbo en nuntempa Pollando
(Alidirektita el Ilawa)

Iława (germane: Deutsch Eylau; prapruse: Īlawa) estas urbo en Varmio-Mazurio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de samnoma distrikto Iława. En 2021 en la urbo vivis 32 664 loĝantoj. Ĝis la jaro 1945 la urbo estis parto de historia Orienta Prusio kaj apartenis al Germanio.

Iława
germane: Deutsch-Eylau

Flago

Blazono

Flago Blazono
urba municipo de Pollando
Iława (Pollando)
Iława (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Iławy
Provinco Varmio-Mazurio
Distrikto distrikto Iława
Komunumo komunumo Iława
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Fondita en 1305
Urborajtoj 1305
Koordinatoj 53° 36′ N, 19° 34′ O (mapo)53.619.566666666667Koordinatoj: 53° 36′ N, 19° 34′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 100 m
Areo 21,88 km²
Loĝantaro 32664 (en 2021)
Loĝdenso 1 493 loĝ./km²
Poŝtkodo 14-200 ĝis 14-210
Telefona antaŭkodo 89
Aŭtokodo NIL
TERYT 6283507011
Estro Dawid Kopaczewski
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Niepodległości 13
Poŝtkodo de estraro 14-200
Telefono de estraro 89 649-28-42
Fakso de estraro 89 649-26-31
Ĝemelaj urboj  Germanio: Herborn
 Nederlando: Tholen
 Litovio: Gargždai
Komunuma retejo http://www.ilawa.pl
vdr
La Urbodomo de Iława
La ĉefa stacidomo
La Lago Malgranda Jeziorak kaj la elektra muelejo

Historio redakti

Historio de Iława en la Mezepoko redakti

La plej frue setligita loko proksime de hodiaŭa Iława estis la slava burgo ĉe la Lago Silno apud la vilaĝo Kamionka, ĝi estis ĉe la vojo de Chełmno al la historia praprusa Pogezanio. La unuaj mencioj pri tiuj teritorioj, sur kiu estas Iława devenas de la jaro 1226, kiam pola princo Konrado la 1-a de Mazovio (1187-1247) leĝigis dekreton, en kiu li anoncis la alvenon de teŭtonoj sur tiujn terenojn. Celo de ilia alveno estis kristanigo de la paganoj, kiuj tiam regis sur la terenoj de la hodiaŭa Iława. Post la okupo de la Prusio en la jaro 1283, la tuta okupata tereno estis laŭ la planoj de Teŭtona Ordeno koloniigata fare de la invititaj germanaj koloniuloj. La urbon fondis la teŭtona komandoro el Christburg (prapruse Grewose, nun pole Dzierzgoń) Sieghard von Schwarzburg en la jaro 1305. En la sama jaro Eylau ricevis la urborajtojn. La geografia situo (la tereno ĉirkaŭita per akvo, do facila por defendo) kaj ĝia lokigo sur la loko de fiŝista setlejo de la praprusoj estis la kialoj por elekti tiun lokon. Dum la ribelo en la jaro 1454 la urbanoj de Eylau apogis la Prusia Konfederacion kies celo estis transpreni la regon de la Teŭtona Ordeno kaj transdoni ĝin al Krono de la Regno de Pollando. Post la batalo ĉe Chojnice la urbo ekestis en la limoj de la teŭtona ŝtato. Rezulte de la dektrijara milito dum la jaroj 1454-1466, la urbo dum iom da tempo estis en Duklando Prusio kiel feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando.

Historio de Iława de la 16a ĝis la 18a jc redakti

 
La gimnazio n-ro 1 de Nikolao Koperniko en Iława

Komence de la jaro 1520 la urbo por mallonga tempo eniris Pollandon. Tamen la 30-an de septembro 1520 la loĝantoj apogantaj la teŭtonojn perfidis la polajn okupantojn kaj denove la Teŭtona Ordeno ekokupis la urbon. Post la krakova traktato inter Pollando kaj la ŝtato de Teŭtona Ordeno (en la jaro 1525) la urbo ekestis en la Duklando Prusio, kaj la duklando estis kiel feŭdo de Pollando ĝis la traktato de Bydgoszcz-Welawa en la jaro 1657. De tiam Eylau estis jam sendependa en Duklando Prusio, kaj kiu en la jaro 1701 kun Brandenburgio kunkreis la Reĝlando Prusio . De la mezo de 16a jc ĝis la mezo de 17a jc la nombro de la loĝantoj ne superis 600 personoj. Dum la 17a jc ĉefe okazadis la brulegoj (incendioj) kaj la detruoj pro la sveda armeo. En la jaro 1706 pli multo de la urbo estis ruinigita per la brulego, restis nur la Preĝejo de la Transfiguriĝo kaj kelkaj domoj. En la jaro 1758 por mallonga tempo la urbon okupadis rusoj.

Historio de Iława de la 19a jc ĝis la 20a jc redakti

La 19a jc estis por la urbo bona tempo por rapida disvolviĝo. La urbo estis ĉe la komerca vojo de Gdansko ĝis Varsovio kaj de Grudziądz kaj Malbork, do pro tio venadis al ĝi pluraj setlantoj. La ekonomia vigligo okazis pro la fervoja ligo kun Toruno kaj la ŝoseoj (pavimita vojo). Same apogis tion la malfermo en la jaro 1860 de la branĉigo de la Elbląg-kanalo. Danke al la tio ke la urbo ekestis la komunikad-nodo okazis disvolviĝo de la urbo. La komenco de la 20a jc estis la daŭra prospero de la urbo: oni konstruis la gasfarejon (1901), la urban akvodukton (1903) kaj urbodomon (1912). Kiam eksplodis la Dua Mondmilito Eylau havis 13 000 enloĝantojn. La 22an de januaro 1945 la urbo estis ekokupita fare de Ruĝa Armeo. Rezulte de la milito la urbo estis grandparte detruita. Fine de la jaro 1945 ekkomencis venadi la polaj setlantoj. Laŭ la decidoj de la Potsdama konferenco ĝis la fino de la jaro 1948 oni translokiĝis la plimulton de la germana loĝantaro de Eylau al Germanio. La urbo oficiale ricevis polan nomon Iława, oni rapide ekkomencis rekonstruadi la ruinigitajn domojn kaj rapide la urbo ree disvolviĝadis.[1]

Vidindaĵoj redakti

Bibliografio redakti

  • Stanisław Achremczyk (2006): Iława 1305-2005. La sepcent-jara historio (Siedemset lat dziejów), Ośrodek Badań Naukowych im. Wojciecha Kętrzyńskiego, Olsztyn.
  • Wojciech Chudziak (2002): La studoj pri la mezepoka setlado en Tero de Chełmno (Studia nad osadnictwem średniowiecznym ziemi chełmińskiej), 4-a volumo, Wydawnictwo Naukowe Uniwersytetu Mikołaja Kopernika, Toruno.
  • Roman Groszkowski, Stanisław Baruchowski (2000): Iława sur la malnovaj poŝtkartoj (Iława na dawnej pocztówce), SBBK, Iława.
  • Georg Hermanowski, Heinz Georg Podehl (1996): Ostpreußen-Lexikon. Geographie, Geschichte, Kultur, Bechtermunz Verlag, Aŭgsburgo.
  • Mieczysław Hoffmann, Jerzy Sikorski (1971): Iława kaj la ĉirkaŭaĵoj (Iława i okolice), La Vojevodia Centro de Turisma Informo (Wojewódzki Ośrodek Informacji Turystycznej)), Olsztyn.
  • Zdzisław Jaczewski, Zbigniew Grabowski (1977): La Lagoregiono de Iława- Ostróda (Pojezierze Iławsko-Ostródzkie), Krajowa Agencja Wydawnicza, Varsovio.
  • Karl Josef Kaufmann, Jędrzej Skrobot, Wiesław Skrobot (2010): La historio de urbo Iława (Dzieje miasta Iławy), La Societo de la Amantoj de Tero de Iława (Towarzystwo Miłośników Ziemi Iławskiej), Iława.
  • Hanna Królikowska (1999): Iława, La Societo de la Amantoj de Tero de Iława (Towarzystwo Miłośników Ziemi Iławskiej), Olsztyn.
  • Kazimierz Lech Skrodzki, Wanda Cydzik, Janusz Sokołowski (2005): La historio de tero de Zalewo 1305-2005 (Dzieje ziemi zalewskiej 1305-2005), La Urba Oficejo (Urząd Miejski), Zalewo.
  • Andrzej Wakar (1972): Iława. El la historio de la urbo kaj distrikto (Iława. Z dziejów miasta i powiatu), La Eldonejo "Lagoregiono" (Wydawnictwo „Pojezierze”), Olsztyn.
  • Erich Weise (1981): Handbuch der historischen Stätten Deutschlands: Ostpreußen und Westpreußen, Kröner, Stutgarto.

Notoj redakti

  1. laŭ artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso

Eksteraj ligiloj redakti

 
La Lago Jeziorak