Indolo-acetonitrilo

kemia kombinaĵo
Indolo-3-acetonitrilo
Indolo-3-acetonitrilo
Plata kemia strukturo de la
Indolo-acetonitrilo
Indolo-3-acetonitrilo
Tridimensia kemia strukturo de la
Indolo-acetonitrilo
Alternativa(j) nomo(j)
  • Ciano-metil-indolo
Kemia formulo
C10H8N2
CAS-numero-kodo 771-51-7
ChemSpider kodo 312357
PubChem-kodo 351795
Fizikaj proprecoj
Aspekto kristala pulvoro
Molmaso 156.1839 g·mol−1
Fandpunkto 33  °C
Bolpunkto 157  °C
Ekflama temperaturo 112  °C
Sekurecaj Indikoj
Pridanĝeraj indikoj
GHS Damaĝo Piktogramo
06 – Venena substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Danĝera
GHS Deklaroj pri damaĝoj H301, H302, H312, H332
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P270, P271, P280, P301+310, P301+312, P302+352, P304+312, P304+340, P312, P321, P330, P363, P405, P501[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25  °C kaj 100 kPa)

Indolo-acetonitrilo estas konata kiel organika planta kresko-regulanto kaj ankaŭ estas gravaj konstrublokoj por triptaminoj kaj naturaj indolo-derivaĵoj. 3-Indolo-acetonitriloj estas fitoaleksinoj aŭ antimikrobaj kaj ofte antioksidigaj substancoj sintezitaj de plantoj kiuj rapide akumuliĝas ĉe aparta areo de patogena infekcio.

Fitoaleksinoj estas antibiotikoj produktitaj de plantoj kiuj estas atakataj de mikroorganismoj. Ordinare, fitoaleksinoj apartenas al la klasoj de la terpenoidoj, glikosteroidoj kaj alkaloidoj. Tamen, esploristoj trovas oportune etendi la difinon por inkludi ĉiujn fitokemiaĵojn kiuj apartenas al la defenda arsenalo de la planto.

Do, fitoaleksinoj agas kiel toksinoj kiuj atakas la mikroorganismoj kiuj malhelpas la sanon de la plantoj. Indoloacetonitrilo kutime trovatas en kruciferaj vegetaloj tiaj kiaj brasiko, florbrasiko, blanka florbrasiko, brokolo kaj burĝonbrasiko. Kiel natura kresko-hormono de plantoj, indolo-acetonitrilo havas potencajn antikarcinomogenajn proprecojn.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti