Ingeborg Bachmann

(Alidirektita el Ingeborg BACHMANN)

Ingeborg BACHMANN [INgebog baĥman] (naskiĝis la 25-an de junio 1926 en Klagenfurt, mortis la 17-an de oktobro 1973 en Romo) estis aŭstra verkistino.[1]

Ingeborg Bachmann
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1926 (1926-06-25)
en Klagenfurt
Morto 17-an de oktobro 1973 (1973-10-17) (47-jaraĝa)
en Romo
Mortis pro Akcidenta morto Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germanaitala vd
Loĝloko Romo vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Ingeborg Bachmann
Familio
Amkunulo Max Frisch
Paul Celan Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
eseisto
dramaturgo
libretisto
filozofo
ĵurnalisto
scenaristo
verkisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Poezio kaj eseo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Vieno vd
Aktiva dum 1950– vd
Verkado
Verkoj The thirtieth Year ❦
Malina ❦
Q1213742 ❦
Q1198878 ❦
Simultane vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ingeborg Bachmann naskiĝis en Klagenfurt, Aŭstrio. De 1945 ĝis 1950 ŝi studis filozofion, psikologion kaj germanistikon en Innsbruck, Graz kaj Vieno. En la jaro 1952 ŝi - laborante kiel radioredaktorino - verkis sian unuan radiodramon. Prelego en la Gruppe 47 famigis ŝin.

La aŭtorino de poemoj, rakontoj, romanoj, eseoj, operaj libretoj kaj radiodramoj dum sia kariero gajnis plurajn literaturpremiojn, interalie en 1964 la Georg-Büchner-Preis. Ekde 1977 en Klagenfurt honore al la verkistino aljuĝatas ĉiujare la Ingeborg-Bachmann-premio.

Listo de verkoj

redakti
  • Ein Geschäft mit Träumen (radiodramo, 1952)
  • Die gestundete Zeit (liriko, 1953)
  • Die Zikaden (radiodramo, 1954)
  • Anrufung des Großen Bären (liriko, 1956)
  • Der gute Gott von Manhattan (radiodramo, 1958)
  • Das dreißigste Jahr (rakontoj, 1961)
  • Die geteilte Stadt (eseo, 1965)
  • Malina (romano, 1971)
  • Simultan (rakontoj, 1972)

En Esperanto aperis

redakti

Reklamo ; La granda frajto ; La pruntita tempo / trad. de Guido Holz. - En: Übertragungen = Transkondukoj. – Messkirch : Gmeiner, 1988. – p. 120 – 123
ISBN 3-926633-14-X

Referencoj

redakti
  1. Ingeborg Bachmann | Perlentaucher. Alirita Januaro 2020