Invito al vivoIVI estas spirita movado fondita en 1983 de Yvonne Trubert.

Historio redakti

Yvonne Dolo naskiĝis la 23-an de oktobro 1932 en Laurenan (Côtes-d'Armor, Francio), en modesta familio. Ŝi translokiĝis al Parizo, kie ŝi edziniĝis al Pierre Trubert en 1956. Ŝi estas patrino de kvar gefiloj.

Edukita katolike, ŝi akceptis en sia hejmo homojn suferantajn, kiujn ŝi aŭskultis kaj danke al preĝoj kaj amo kuracis.

Ekde 1980, ŝi fondis la unuajn preĝgrupojn kun tiuj homoj. La grupoj tiom multobliĝis, ke estis fondita asocio (laŭ la franca leĝo de 1901) nomita Invito al VivoIVI, la 16-an de marto 1983.

Celoj redakti

La celoj de la asocio estas instruo de amo, harmoniigo de la animo kaj de la korpo.

IVI difinas sin mem, kiel "laika asocio laŭ la franca leĝo de 1901, kiu proponas al ĉiu, en ties unueco - recentri sian ekziston je universala krista valoro: amo." Ĝi diras transdoni la mesaĝon de amo, paco, konfido kaj vivo alportita de Kristo. En la statutoj la asocio deklaras, ke "celante humanan kaj ĝeneralan celojn, ĝi provas labori por la spirita kaj harmonia evoluo de homoj kaj instrui ĉiajn ilojn kaj metodojn por helpi la feliĉon de homoj, respektegante iliajn liberecojn" (3-a artikolo).

Sur la ttt-ejo de la asocio troviĝas la frapfrazo "Ni lernu ami unu la alian, la teron kaj nin mem".

Kredo redakti

La asocio ne estas religia movado. Ĝi akceptas anojn de ĉiaj religioj kaj senreligiuloj.

Agadoj redakti

La membroj elektas partopreni diversajn agadojn, inter ili:

  • preĝgrupoj
  • monataj kunvenoj
  • jaraj festoj
  • pilgrimadoj
  • konferencoj

Organizo redakti

Lokaj preĝgrupoj kunvenas semajne. Pluraj preĝgrupoj kunvenas monate por formi tiel nomitan "Triade".

Tra la tuta mondo ekzistas "domoj" nomitaj laŭ sanktuloj, kiuj kunvenigas la lokajn grupojn. Aldone al tiaj geografiaj "domoj" ekzistas temaj domoj:

  • Domo de junuloj
  • Domo de sano
  • Domo de artoj
  • Domo de edukado

Tiuj domoj kunvenigas homojn kiuj profesie laboras aŭ interesiĝas pri la temo.

Sep misioj ebligas aktivan partoprenon de la membroj:

  • Malkovri
  • Malfermi
  • Eduki
  • Aŭskulti
  • Harmoniigi
  • Ligi
  • Skribi

IVI tra la mondo redakti

En Francio ekzistas dudeko da IVI-centroj, kie ne-membroj povas peti aŭskultadon aŭ harmoniigon.

Tra la mondo ekzistas naciaj organizaĵoj IVI kiuj havas siajn proprajn centrojn:

En aliaj landoj IVI estas prezentitaj de grupoj aŭ individuaj anoj.

Kontroverso redakti

En Francio la movado estis iam listigita kiel sektaĉo, kvankam nur la devena senco de sekto konvenas.

La membroj de IVI estas tute liberaj forlasi la asocion kiam ajn. La financoj estas publikigitaj kaj estas instruita dosiero por agnoskigi publikan utilon de la asocio, kiel tio jam estas farita delonge en Germanio ("Einladung zum Leben").

Eksteraj ligiloj redakti