Italio en la Somera Olimpiko 2024
La sportista teamo de Italio konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 29-a partopreno en Someraj Olimpikoj. La teamon organizas la Nacia Itala Olimpika Komitato.
Italio en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Somera Olimpiko 2024 en Parizo | ||||||||||||
402 sportistoj en 30 disciplinoj (fakoj) | ||||||||||||
Flagoportanto | Gianmarco Tamberi kaj Arianna Errigo (inaŭguro) Gregorio Paltrinieri kaj 'Rossella Fiamingo (fermo) |
|||||||||||
Medaloj Rango: #9 |
oro 12 |
arĝento 13 |
bronzo 15 |
sumo 40 |
||||||||
Olimpika historio (detaloj) | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1896 · 1900 · 1904 · 1908 · 1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 |
Konkuris sume 402 italaj atletoj en 30 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la altosaltisto Gianmarco Tamberi kaj la rapira kaj sabra skermistino Arianna Errigo.[1]
La teamo sume atingis 40 medalojn, 12 orajn, 13 arĝentajn kaj 15 bronzajn, kaj sekve ricevis la naŭan rango.
Medalistoj
redaktiMedalo | Nomo | Disciplino | Evento | Dato |
---|---|---|---|---|
Oro | Nicolò Martinenghi | naĝado | vira konkurso de 100 m bruste | 28-a de julio |
Oro | Thomas Ceccon | naĝado | vira konkurso de 100 m dorse | 29-a de julio |
Oro | Rossella Fiamingo Giulia Rizzi Alberta Santuccio Mara Navarria |
skermado | ina teamo de spado | 30-a de julio |
Oro | Giovanni De Gennaro | kanuado | vira slalomo K-1 (en unupersona kajako) | 1-a de aŭgusto |
Oro | Alice Bellandi | ĵudo | ina konkurso de 78 kg | 1-a de aŭgusto |
Oro | Marta Maggetti | velado | ina regatto de la velboata klaso IQFoilr | 3-a de aŭgusto |
Oro | Sara Errani Jasmine Paolini |
teniso | ina duobla konkurso | 4-a de aŭgusto |
Oro | Alice D'Amato | arta gimnastiko | ina konkurso de balancila trabo | 5-a de aŭgusto |
Oro | Gabriele Rossetti Diana Bacosi |
pafado | miksita konkurso de argilcela pafado | 5-a de aŭgusto |
Oro | Ruggero Tita Caterina Banti |
velado | miksita regatto de la velboata klaso Nacra 17 | 8-a de aŭgusto |
Oro | Chiara Consonni Vittoria Guazzini |
biciklado | ina medisono [2] | 9-a de aŭgusto |
Oro | ina volejbala teamo | volejbalo | ina volejbala konkurso | 11-a de aŭgusto |
Jen nur la oraj medaloj: Kompreneble ankaŭ estis arĝentaj kaj bronzaj. Cetere: Estas pli da interesaj sportistoj ol iam estos kapacitoj krei artikolojn esperantlingvajn pri ili - tial nur metu internajn ligilojn post kiam vi mem kreis biografian paĝon.
Referencoj
redakti- ↑ listo de la la teamaj flagoportantoj laŭ la stato de 2024 07 26 (en formato PDF, angle)
- ↑ aŭ sen neologismo, sed pli longe ina duopa teama traka biciklokonkurso, fako de traka biciklado
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la Itala Olimpika Komitato (itale)
- paĝo en la retejo de la Internacia Olimpika Komitato (france kaj angle)