Itaquaquecetuba

municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo

Itaquaquecetuba, pli simple Itaquá (oficiale portugale Município de Itaquaquecetuba) estas municipo kaj universitata urbego en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Metropolitana de São Paulo kaj en la mikroregiono Mogi das Cruzes- do apartenas al la urbaro de San-Paŭlo (urbo). Laŭ la stato de 2020 en la municipo vivis 375 011 loĝantoj sur areo de 81,78 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 586 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 245 500. La teritorio havas komunan limon kun Arujá, Poá, San-Paŭlo, Suzano, Mogi das Cruzes kaj Guarulhos.

Itaquaquecetuba
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  San-Paŭlio
Mezoregiono Metropolitana de São Paulo
Mikroregiono Mogi das Cruzes
Fondita 1958
Poŝtkodo 08570-000 até 08599-999
Telefonkodo 11
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 375 011  (2020) [+]
Loĝdenso 4 586 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 29′ S, 46° 21′ U (mapo)-23.486388888889-46.348611111111Koordinatoj: 23° 29′ S, 46° 21′ U (mapo) [+]
Alto 790 m
Areo 81,78 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Itaquaquecetuba (Brazilo)
Itaquaquecetuba (Brazilo)
DEC
Itaquaquecetuba
Itaquaquecetuba
Situo de Itaquaquecetuba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Itaquaquecetuba [+]
vdr

La loknomo signifas: "loko de abunda bambuo akra kiel tranĉiloj".

Geografio redakti

Itaquaquecetuba situas en montaro en sudorienta parto de la lando. Guarulhos troviĝas en distanco de 19, San-Paŭlo 28, Campinas 99, Nova Iguaçu 308, Rio-de-Ĵanejro 325, Curitiba 364, Belo Horizonte 469, Goiânia 817, Braziljo 872, Porto Alegre 873, Campo Grande 917, Salvador de Bahio 1430, Maceió 1907, Teresina 2081, Recife 2106, Natalo (Brazilo) 2302, São Luís 2343, Belém 2461, Manaus 2701 kilometroj.

 
la urbocentra placo João Álvares
 
Kirko en Itaquaquecetuba

Historio redakti

La municipo estis fondita inter 1560 kaj 1563 fare de jezuitoj inter indiĝenaj vilaĝoj. Ĝi malmulte evoluis kaj preskaŭ estis forlasita en la frua 20-a jarcento. Ĝis 1958 Itaquá estis distrikto de Mogi das Cruzes, poste industria evoluo sekvis.

Klimato redakti

Itaquá situas en humida subtropika klimato per mildaj kaj sekaj vintroj, kaj varmaj, pluvoplenaj someroj.

Trafiko redakti

El Itaquá kuras 4 aŭtovojoj, krome estas fervoja ligilo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti