János Megyik [jAnoŝ medjik], hungare Megyik János, Esperante ’’Johano Megyik’’ estis hungara novavangarda skulptisto.

János Megyik
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1938 (1938-10-08) (85-jaraĝa)
en Szolnok
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skulptisto • dezajnisto
vdr
Pordego de biblioteko en Debrecen (2005) fare de János Megyik
La sama pordego somere

János Megyik naskiĝis la 8-an de oktobro 1938 en Szolnok.

Biografio redakti

János Megyik lernis pentroarton en Ĉeĥoslovakio inter 1950-1954, poste lernis en arta gimnazio en Budapeŝto. Post la revolucio en 1956 li forlasis la landon. Li frekventis Industriartan Akademion en Vieno. Poste li longe okupiĝis pri dizajno. En 1987 li studvojaĝis al Novjorko, en 1999 helpe de hungara stipendio en Romo. Ekde 1997 li vivas kaj verkadas en Kötcse. Li ricevis premion Kossuth en 2006, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.

Liaj ekspozicioj redakti

Ekde 1965 li partoprenas en ekspozicioj, komence en okcidenta Eŭropo, sed ekde la 1970-aj jaroj ankaŭ en Hungario. En 2011 ekspozicio en Budapeŝto prezentis la tutan vivoverkojn de János Megyik.

Liaj artaĵoj estas videblaj ekzemple en Vieno, Hamburgo, Székesfehérvár, Pécs, Budapeŝto.

Verkaro (elekto) redakti

Fontoj redakti