József Ispánki
József Ispánki [jOĵef iŝpAnki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ispánki József estis hungara skulptisto, medalisto. Lia familia nomvarianto estis Ispánky [iŝpAnki].
József Ispánki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de marto 1906 en Budapeŝto |
Morto | 3-an de novembro 1992 (86-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1927–1930) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto medalisto |
József Ispánki [1] naskiĝis la 16-an de marto 1906 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de novembro 1992 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJózsef Ispánki edukiĝis en Kaposvár. Li studis unue en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo (1923-1927), poste en Reĝa Belarta Altlernejo (1927-1930). Liaj plej gravaj instruistoj estis Lajos Mátrai, Imre Simay kaj István Szentgyörgyi (skulptisto). Li havis stipendion en Romo (1931-1933), poste li estis asistanto ĝis 1935 en la Belarta Altlernejo. Li debutis en ekspozicio jam en 1930.
Li edziĝis en 1940, poste 2 gefiloj naskiĝis. Li ricevis hungarajn, svedan, francan premiojn inter 1928-1987.
Elektitaj solaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1936, 1992)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
redakti- Venecia Bienalo (1932, 1936, 1938, 1940)
- Budapeŝto (1935, 1939, 1941, 1944, 1945, 1948, 1959, 1965, 1973)
- Helsinko (1937)
- Parizo (1947, 1949, 1958)
- Arthalo Budapeŝto (1950, 1954, 1957, 1978)
- Londono (1964)
- Sopron (1977, 1981)
- Esztergom (1985)
Elektitaj skulptaĵoj
redakti-
Reliefo en Budapeŝto
-
statuo pri István Németh (1939, Kaposvár)
-
Memorejo pri Mihály Tompa (Budapeŝto)
-
Stefano Báthory, 1969, Nyírbátor
-
Reliefo en Dunakeszi
-
reliefo pri Lajos Batthyány
Elektitaj medaloj
redaktiMemorigiloj
redakti- memortabulo en Kaposvár (2012)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-10-23. Alirita 2018-10-23.