Jan Werich

(Alidirektita el Jan WERICH)

Jan WERICH (je la 6-a de februaro 1905 en Prago - la 30-an de oktobro 1980 en Prago) estis ĉeĥa aktoro, kiu kun Jiří Voskovec kreis klaŭnan duopon, similan al Laurel kaj Hardy (Werich dikulo, Voskovec sveltulo). Inter la du mondmilitoj ili kreis en Prago la t. n. Liberigitan Teatron, en kiu ili ludis politike engaĝitajn komediojn, kiujn kutime ili mem ankaŭ verkis kaj kiuj nun estas konsiderataj klasikaĵoj de la ĉeĥa literaturo. Kelkaj el la komedioj estis filmigitaj kaj ĝis nun prezentataj en la ĉeĥa televido kiel klasikaĵoj. En ilia ensemblo rolis ankaŭ aliaj eminentaj ĉeĥaj aktoroj, ekz. Vladimír Šmeral, Bohuš Záhorský, František Filipovský k. a. La muzikon por iliaj kantoj komponis duonblinda esperantisto Jaroslav Ježek.

Jan Werich
Persona informo
Naskonomo Jan Křtitel František Serafínský
Naskiĝo 6-an de februaro 1905 (1905-02-06)
en Smíchov,  Aŭstrio-Hungario
Morto 31-an de oktobro 1980 (1980-10-31) (75-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejoj de Olšany vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioAŭstrio-Hungario vd
Alma mater jura fakultato de la Universitato de Karolo • Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo vd
Familio
Edz(in)o Zdeňka Housková vd
Infanoj Jana Werichová vd
Profesio
Okupo kantistoverkistodramaturgo • ĵazmuzikisto • scenaristo • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • aktoro • reĝisoro • tradukisto vd
Verkado
Verkoj Vest pocket revue ❦
Caesar ❦
Finian's Rainbow ❦
Pudro kaj benzino ❦
Monon aŭ la vivon ❦
Ho ruk! ❦
La mondo apartenas al ni ❦
La bakisto de la imperistro aŭ La imperiestro de la bakisto ❦
The Secret of Blood ❦
Estis foje reĝo ❦
Dva mrazíci ❦
The Cassandra Cat ❦
Finfaro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tombo Voskovec kaj Werich en Olšany tombejo en Prago

Ĉar iliaj komedioj estis kontraŭfaŝismaj, ili devis post la okupacio en 1939 fuĝi al Usono, de kie revenis nur Jan Werich. Jiří Voskovec restis en Usono kaj rolis en pluraj usonaj filmoj sub la nomo George Voskovec (ekz. La dek du koleraj viroj kun Henry Fonda).

Werich revenis, renovigis sian teatron kaj kiel sian novan partneron li elektis aktoron Miroslav Horníček. Sian komedian majstrecon li povis pruvi en pluraj filmoj, televidaj filmoj kaj radiaj elsendoj (Švejk). La infanoj amas lian fabellibron Fimfárum, kun klasikaj fabeloj en moderna aktualigita vesto.

El multaj liaj dramoj kaj filmoj sonas kritiko kontraŭ la kapitalismo kaj entuziasmo por socialismaj ideoj, sed fine li restis seniluziigita, post 1968 kiel multaj aliaj artistoj bremsataj en siaj aktivecoj pro politikaj motivoj.

Dramoj de Werich kaj Voskovec redakti

  • Osel a stín (Azeno kaj ombro)
  • Kat a blázen (Ekzekutisto kaj frenezulo)
  • Balada z hadrů (Balado el ĉifonoj)
  • Těžká Barbora (Peza Barbora)
  • Pěst na oko aneb Caesarovo finále (Pugno kontraŭ okulon aŭ la finalo de Cezaro)
  • Vest Pocket Revue (Vest Pocket Revue)
  • Robin Zbojník (Robin la Rabisto)
  • Caesar (Cezaro)
  • Svět za mřížemi (La mondo post la kradoj)
  • Rub a líc (Reverso kaj averso)
  • Fata morgána (Fatamorgano)
  • Ostrov Dynamit (Insulo Dinamito)
  • Don Juan & comp. (Donjuano & komp.)
  • Golem (Golemo)
  • Nebe na zemi (Ĉielo sur la tero)

Filmoj de Werich kaj Voskovec redakti

  • Pudr a benzín (Pudro kaj benzino, 1931)
  • Peníze nebo život (Monon aŭ la vivon, 1932)
  • Hej rup! (Ho ruk!, 1934)
  • Svět patří nám (La mondo apartenas al ni, 1937)

Filmoj de Werich (sen Voskovec) redakti

  • U nás v Kocourkově (Ĉe ni en Abdero, 1934)
  • Císařův pekař aneb Pekařův císař" (La bakisto de la imperistro aŭ La imperiestro de la bakisto, 1951)
  • Byl jednou jeden král (Estis foje reĝo, 1955)
  • Až přijde kocour (Nur kiam venos la virkato, 1963)

Televidaj filmoj de Werich redakti

  • Medvěd (Urso, 1963)
  • Uspořená libra (Ŝparita pundo, 1964)
  • Kočár nejsvětější svátosti (La kaleŝo de la plej sankta sanktaĵo, 1965)
  • Slzy, které svět nevidí (Larmoj, kiujn la mondo ne vidas, 1966)
  • Jinřich VIII (Henriko la VIII-a, 1968)

En la 70-aj jaroj li rolis ankoraŭ en la televida serio por infanoj Sinjoro Tau en unu el neĉefaj roloj.

Libroj de Werich redakti

  • Fimfárum (Finfaro, 1960)
  • Italské prázdniny (Ferioj en Italio, 1960)
  • Lincoln 1933

Voĉaj registroj de Werich redakti

Libroj aperintaj pri Werich postmorte redakti

  • Jan Werich vzpomíná (Jan Werich rememoras, 1982)
  • Hovory s Janem Werichem (Jiří Janoušek: Dialogoj kun Jan Werich, 1982)
  • Tak už jsem tady s tím vápnem, pane Werichu (Vladimír Škutina, Do mi jam venis kun la kalko, sinjoro Werich)

Kelkaj el liaj fabeloj estis filmigitaj (Tri veteranoj, Reĝino Trotilo la Unua).