Jekaterina Aleksejevna Senjavina

Jekaterina Aleksejevna SENJAVINA (1761-1784) estis rusa komponisto kaj pianisto ĉe la kortego de Katerina la 2-a nomita La Granda (1729-1796) en Sankt-Peterburgo, kiam la Imperiestrino konscie celis transformi sian kortegon en centron de kulturvivo stimulante literaturon, teatron, la artojn kaj muzikon.

Jekaterina Aleksejevna Senjavina
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1761 (1761-01-01)
Morto 25-an de aŭgusto 1784 (1784-08-25) (23-jaraĝa)
en Pizo
Mortokialo tuberkulozo
Ŝtataneco Rusia Imperio
Familio
Patro Alexei Senyavin
Patrino Anna Elisabeth von Bradke
Frat(in)o Maria Senyavina
Edz(in)o Semyon Vorontsov
Infanoj Miĥail Voroncov • Catherine Vorontsov
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • pianistohonordamo
vdr
Jekaterina Voroncova (Senjavina)

Klavicena koncerto de Giovanni Paisiello estis verŝajne unue prezentita ĉe la kortego de Katerina la 2-a en 1781 kun Senjavina kiel solisto. Ŝi servis kiel korteganino kaj komponisto ĉe la kortego. Ŝi estis edzino de grafo Simon Romanoviĉ Voroncov kaj mortis en St. Petersburg [1][2].

Vivo redakti

Kelkaj el la favorataj muzikoj de tiu tempo estis komponitaj de altrangaj nobelinoj, rusaj princinoj kaj grafinoj kiuj iĝis la unuaj virinoj en la rusa historio kiuj publikigis siajn komponaĵojn sub siaj propraj nomoj.

Jekaterina Senjavina venis de nobela mararmea familio, ŝi estis filino de Anne Elisabeth von Braude kaj ŝia patro estis la admiralo Aleksej Senjavin, kies klopodoj dum la Dua Rus-Turka Milito etendis la Imperion al la Nigra Maro. Tre juna Jekaterina fariĝis fama klavicembala ludanto kaj estis nomumita korteganino de Katerina la 2-a, kaj baldaŭ iĝis la preferata akompanantino de la Imperiestrino. Ŝi atingis la pozicion de kortega komponisto.

Jekaterina koincidis ĉe Katerina la 2-a kun la itala komponisto Giovanni Paisiello kiu konstante kreis muzikon por la kortego. Li verkis du konĉertojn por klavicembalo, unu por la bofilino de la Imperiestrino kaj “unu por la korteganino de la imperiestrino, Jekaterina Aleksjevna Senjavina, kiu kutimis ludi pianoduetojn kun Paisiello en kortegaj muzikaloj” kiel diras Marina Ricarev en sia libro ‘Eighteenth-Century Russian Music’.

Verŝajne estis tiu ĉi klavicembala konĉerto de Giovanni Paisiello kiun ŝi premieris kaj ludis kiel solisto en la kortego de Katerina la 2-a en 1781, kiel raportas ĉiuj biografioj de la komponistino.

Jekaterina havis multajn svatantojn ĉe la kortego sed la Imperiestrino decidis geedzigi ŝin al la grafo Semjon Romanoviĉ Voroncov.

Post la geedziĝo ili loĝis ĉe la biendomo Voroncov, kaj ili revenis al Sankt-Peterburgo je la naskiĝo de sia unua infano Miĥail kiu fariĝis la baptofilo de la Imperiestrino. La sekvan jaron naskiĝis knabino, Katerina. Jekaterina persone prizorgis siajn infanojn ĝis neglekti sian propran sanon, kiel rakontas maltrankvile ŝia edzo en leteroj al sia patro.

En 1783, Voroncov estis nomumita ambasadoro en Italio kaj ili translokiĝis al Venecio. La vivo en Venecio estis multekosta, krome estis malfavora klimato por la malsano de Jekaterina. Informante Voroncov pri ilia reveno al Sankt-Peterburgo, li ĝoje ricevis novaĵon pri sia nova akreditkomisiono kiel ambasadoro en Anglio. Sed la malsano de Jekaterina plimalboniĝis, do ili rezignis pri Anglio kaj translokiĝis al Pizo esperante ke la klimato plibonigos ŝian sanon. Ĉiuj klopodoj por plibonigi la sanon de Jekaterina montriĝis vanaj, ŝi mortis pro tuberkulozo en 1784 kiam ŝi estis nur 23 jaraĝa…

Jekaterina Senjavina postlasis minuetojn, polonezojn, sonatojn kaj aliajn komponaĵojn kiuj, kiel aliaj verkoj de rusaj komponistinoj de tiu epoko, estis forgesitaj.

Oleg Timofejev direktoro de la Talisman Ensemblo, kiu registris serion da verkoj de rusaj komponistinoj diras: “La okcidenta aŭskultanto apenaŭ konos iun rusan komponiston de ĉi tiu periodo, des malpli iun ajn virinan komponiston” … kelkaj el ili “postlasis muzikon de la plej altkvalita kiu ornamus ajnan muzikrecitalon de la 18-a jarcento.”

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 111 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Referencoj redakti

  1. Sadie, Julie Anne; Samuelo, Rhian (1994). La Norton/Grove-vortaro de virinaj komponistoj. la 22-an de novembro 2010.
  2. Rizzarev, Marina (2001). Dekoka-jarcenta rusa muziko .