Filisur

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Jenisberg)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Filisur (stacidomo).

Filisur estas komunumo de la komunumaro Bergün kaj la distrikto Albulo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 456 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Filisur
Blazono de Filisur
Filisur
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Albulo
Komunumaro Bergün
Koordinatoj  46° 40′ 21″ N 9° 41′ 15″ O / 46.67250 °N, 9.68750 °O / 46.67250; 9.68750 (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ 21″ N 9° 41′ 15″ O / 46.67250 °N, 9.68750 °O / 46.67250; 9.68750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 456
Areo 44,49 km²
Alteco 1032 m super marnivelo
Poŝtkodo 7477
Komunumkodo 3522
Mapo de Filisur

Geografio redakti

La komunumo Filisur situas en la Albulovalo ĉe la kunfluejo de la riveroj Landwasser, kiu formas la sudan komunumolimon, kaj Albulo. La vilaĝocentro de Filisur situas norde de la rivero Albulo sur alta teraso. Al la komunumo apartenas ankaŭ la vilaĝeto Jenisberg sur alteco de 1504 m s.m. je la suda flanko de la rivero.

Najbaraj komunumoj redakti

Filisur limas en nordo al Schmitten, en nordoriento al Davos, en oriento al Bergün/Bravuogn, en sudo al Tinizong-Rona, en sudokcidento al Savognin, en okcidento al Tiefencastel, kaj en nordokcidento al Alvaneu.

Lingvoj redakti

Dum Filisur estis origine romanĉlingva, la montvilaĝeto Jenisberg estis valza fondaĵo kaj tial tradicie germanlingva. Pro la formigro de indiĝenoj ĉefe pro ekonomiaj kialoj kaj almigro de laborfortoj en la turisma sektoro el la Svisa Mezlando, la nombro de la romanĉlingvanoj konstante malkreskis dum la 19-a kaj 20-a jarcento. En la jaro 1880 parolis ankoraŭ 36,5% de la loĝantaro la romanĉan. Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 la parto de la romanĉlingvanoj falis al 3,0%, dum parolis 84,55 % la germanan kaj 6,65% la italan.

Trafiko redakti

Tra Filisur pasas la vojo n-ro 749 de Tiefencastel tra Albulopasejo al Engadino. Paralele al la pasejvojo kondukas la fama Albulolinio de Retia Fervojo. Ek de la jaro 2008 tiu fervojlinio estas Monda Heredaĵo de UNESKO. Alia linio de Retia Fervojo de Filisur kondukas al Davos tra la valo de la rivero Landwasser.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Filisur datiĝas el la jaro 1262 kiel villa Fallisour. Dum mezepoko en Filisur setlis romanĉlingvanoj dum en Jenisberg ekloĝis valzoj. La Kastelo Greifenstein, kiu situis supre de Filisur estis en la 12-a jarcento sidejo de vokto. En la jaro 1394 la Senjorujo Greifenstein estis akirita de la episkopejo Koiro, kiu instalis en la kastelo la administran centron de la regiono. en la jaro 1537 la civitanoj de Filisur sin liberaĉetis de la episkopa servuteco. [1]

Kulturo redakti

En la 1950-aj jaroj sur la alpopaŝtejo Falein estis filmita la unua filmo pri la romano Heidi de Johanna Spyri.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti