Johann Vierdanck (aliaj skribmanieroj de la familia nomo: Virdanck, Vyrdanck, Feyertagk, Feyerdank; naskiĝinta proksimume 1605; entombigita la 1-an de aprilo 1646 en Stralsund) estis germana komponisto kaj orgenisto. La lerninto de Heinrich Schütz influis ankaŭ la Nordgermanan Orgenskolon

Johann Vierdanck
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1605 (1605-01-01)
en Dresdeno
Morto 30-an de novembro 1645 (1645-11-30) (40-jaraĝa)
en Stralsund
Lingvoj germana
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio
Okupo
Okupo komponistoorgenistoviolonisto
vdr

Vivo redakti

Naskiĝjaro kaj -loko de Johann Vierdanck estas nekonataj; eble li devenis el turinga- saksa muzikisto-familio. En 1615 li fariĝis kapelknabo de la dresdena kortegokapelo kaj lernanto de Heinrich Schütz, kiu menciis lin treege laŭde.[1] Vierdanck ellernis la ludon de violono kaj klariono ĉe Wilhelm Günther, koncertmajstro de la kortega kapelo, kaj fariĝis pli malfrue en ĉi tiu ensemblo instrumentisto. Je ĉi tiu tempo ankaŭ la itala violonvirtuozo Carlo Farina laboris en Dresdeno. En 1625 Schütz petis de la elektistoprinco studpermeson por Vierdanck ĉe la korneto-virtuozo Giovanni Sansoni (1593-1648) en Vieno, kiun la elektistoprinco tamen ne koncedis pro financaj kaŭzoj.

Ekde 1631 ĝis 1632 li deĵoris violoniste ĉe la kortego de Johano Albreĥto la 2-a de Meklenburgo-Güstrow, tie li ekkontaktis kun la angla muziko de William Brade. Pli malfrue li restis kelkan tempon en Lübeck kaj en Kopenhago, kie li denove renkontiĝis kun Schütz. En ĉi tiu tempo li konatiĝis kun la violonistoj Johann Schop, Nicolaus Bleyer kaj Friedrich Hoyoul, al kiuj li omaĝis sian duan kolekton da instrumenta muziko.

Printempon de 1635 Vierdanck transloĝiĝis al Stralsund kaj laboris ĝis sia morto en la jaro 1646 kiel orgenisto ĉe la preĝejo Sankta Maria. Li ricevis salajron de „225 mk (kvaronjare)“ kaj „30 mk kiel lignomono“, kio egalis proksimume tiun de predikisto kaj treege superis ekzemple instruistan salajron.

Vierdanck publikis plurajn muzikkolektojn memeldone, krome la baptoregistro de la maria preĝejo mencias lin plurfoje kiel baptopatro kaj ricevinto de konsiderindaj donacoj. Ambaŭ argumentas por certa bonstato kaj respekto. Tamen li esprimis en 1643 en la antaŭparolo de la dua parto de siaj religiaj konĉertoj la intencon, forlasi Stralsundon, [2] kiu tamen restis senplenume. Vierdanck restis ĝis sia morto dum tri jaroj en Stralsund kaj estis tie entombigata (verŝajne en la preĝejo Sankta Maria) la 1-an de aprilo 1646.

Verkoj redakti

Instrumentaj verkoj

  • Erster Theil Newer Pavanon, Gagliarden, Balletten vnd Correnten m. 2 V. u. einem Violon nebenst dem Bc. (Greifswald, 1637)
  • Ander Theil darinnen begriffen etliche Capricci, Canzoni vnd Sonaten mit 2. 3. 4. und 5. Instrumenten ohne und mit dem Basso Continuo (Greifswald, 1641)

Kantverkoj

  • Erster Theil Geistlichen Concerten für 2 - 4 St. und B.c. (Greifswald, 1641/43)
  • Ander Theil Geistlicher Concerten mit 3. 4. 5. 6. 7. 8. vnd 9. St. nebenst einem gedoppelten B.c. (Rostok, 1643)
  • Der Herr hat seinen Engeln befohlen. Religia konĉerto por 2 sopranoj, tenoro, baso, 2 violonoj, 3 trombonoj kaj kontinua baso
  • Ich freue mich im Herren. Geistliche Hochzeit-Freude. Aus dem Propheten Jesaia cap. 61. Religia konĉerto por soprano, 2 violonoj, 3 trombonoj kaj kontinua baso (Greifswald, 1643)
  • Stehe auf, meine Freundin. Religia konĉerto por 2 sopranoj, 2 violonoj, 3 trombonoj kaj kontinua baso
  • Meine Harfe ist zur Klage geworden. Moteto por soprano, aldo, tenoro, baso kaj kontinua baso

Diskaro redakti

  • Johann Vierdanck. 20 Capricci, Canzoni & Sonatas. Parnassi musici. CPO 2007
  • The Trio Sonata in 17th Century-Germany. London Baroque. [En ĝi: suito A-maĵora]. BIS 2008
  • Machet die Tore weit. Innsbrucker Capellknaben, Howard Arman. [En ĝi: Ich verkündige euch große Freude]. Tyrolis 1997
  • Die Herrlichkeit der Erden muß Rauch und Asche werden. Musik und Poesie aus der Zeit des 30jährigen Krieges. Musica Fiorita, Daniela Dolci. [En ĝi: Kapriĉo n-ro 17, Singet dem Herrn]. AM 1997
  • Wedding Motets. Weser Renaissance, Manfred Cordes. [En ĝi: Kapriĉo, Ich freue mich im Herren]. CPO 2006
  • His Majestys Sagbutts Grand Tour. His Majestys Sagbutts & Cornetts. [En ĝi: Sonato 28, Sonato 31 ("Als ich einmal Lust bekam"). Hyperion 1996

Referencoj redakti

  1. En letero de la 23-a de septembro 1616 al Christoph v. Loß Schütz rimarkigas: „Johannes estas delikata virtoplena homo, faris en la kompozicio eĉ bonan kaj fundamentan komcencon, tiel ke hodiaŭ aŭ morgaŭ de li estas esperenda io.“ (cititte laŭ: Irene Hempel: Heinrich Schütz. Briefe und Eingaben. VEB Deutscher Verlag für Musik. Lepsiko, 1985)
  2. „...mi ankaŭ el apartaj kaŭzoj nestigis konsiderojn, forturni min de la baltamara bordo, al kiu mi konsekris mian antaŭan laboron.“

Literaturo redakti

  • Gerhard Weiß: Johann Vierdanck (ca. 1605-1646). Sein Leben und sein Werk. Doktortezo Marburgo, 1956
  • Beate Bugenhagen: Johann Vierdanck. En: Musik in Geschichte und Gegenwart, 2-a eldono.

Eksteraj ligiloj redakti