Pepe Sancho

hispana aktoro

José Asunción Martínez Sancho, konata kiel Pepe SANCHO aŭ pli malofte kiel José Sancho (Manises, 11a de novembro 1944 - Valencio, 3a de marto 2013),​ estis hispana aktoro. Laŭlonge de kvindekjara kariero, li kombinis laborojn en teatro, kino kaj televido. Li populariĝis per la rolo Estudiante en la mita televida serio Curro Jiménez. Dum siaj lastaj jaroj li refamiĝis per la ludado de la negativa rolulo de don Pablo, en la serio Cuéntame cómo pasó, kaj kiel protagonisto de la serio Crematorio.

Pepe Sancho
Persona informo
Naskonomo José Asunción Martínez Sancho
Naskiĝo 11-an de novembro 1944 (1944-11-11)
en Manises
Morto 3-an de marto 2013 (2013-03-03) (68-jaraĝa)
en Valencio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Edz(in)o María Jiménez vd
Infanoj 2
Profesio
Alia nomo Pepe Sancho • José Sancho vd
Okupo aktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1948–2013 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero redakti

Li ekkarieris per malgrandaj roloj por reĝisoroj kiel Pedro Lazaga kaj Rafael Gil. Sed li populariĝis ĉefe per televido, ludante teatrajn rolojn por Estudio 1 (1971-1975) kaj Novela (1971-1976) kaj poste per la rolo Estudiante en Curro Jiménez (1976-1978), serio kiu estis reĝisorita en diversaj epizodoj fare de prestiĝaj reĝisoroj kiel Pilar Miró, Mario Camus, Antonio Drove, Rafael Romero Marchent, Francisco Rovira Beleta kaj aliaj.

Du dek jarojn poste José Sancho protagoniistis en alia televidserio, nome Carmen y familia (1996), kun Beatriz Carvajal kaj sia iama kolego en Curro Jiménez, Álvaro de Luna. Unu jaron poste, li partoprenis kun Rocío Dúrcal en Los negocios de mamá (1997).

Inter nombraj kinroloj, elstaris lia kunlaborado kun Pedro Almodóvar en Carne trémula (1997), kun Javier Bardem, kio havigis al li Goya-premion en la kategorio de vira duaranga aktoro en 1997. Li kunlaboris kun Almodóvar ankaŭ en la filmo Hable con ella (2002). Aliaj elstaraj filmoj estis jenaj: El Dorado kaj ¡Ay, Carmela! de Carlos Saura, Todos a la cárcel kaj París-Tombuctú de Luis García Berlanga, Libertarias de Vicente Aranda, Flores de otro mundo de Icíar Bollaín, Los lobos de Washington kaj Kasbah de Mariano Barroso, La Lola se va a los puertos de Josefina Molina, Montoyas y Tarantos kaj El virgo de Visanteta de Vicente Escrivá, Camino de Santiago de Robert Young (protagonistigita de Charlton Heston), El deseo de ser piel roja de Alfonso Ungría kaj El desenlace.

Li aktive intervenis kaj en kinaj filmoj kaj en teatro, kaj lia rolo kiel frankista entreprenisto, Don Pablo, en la serio de TVE, Cuéntame cómo pasó, havigis al li popularecon kaj agnoskon ekde 2001 ĝis 2008. Aliaj laboroj en televido estis protagonistoj en serioj kiel Plan América (2008); 23-F: el día más difícil del rey (2009), kiel Jaime Miláns del Bosch; Un burka por amor (2009); Tarancón, el quinto mandamiento (2010), pri la kardinalo Vicente Enrique y Tarancón; la serio de Canal Plus Crematorio, pri romano de Rafael Chirbes; kaj en historiaj serioj de Antena 3, Hispania, la leyenda kaj Imperium, kiel pretoro Kvinto Servilio Skipio.​

En teatro li debutis per la verko Los árboles mueren de pie, de Alejandro Casona, en 1964. Ekde tiam li ludis en verkoj de tre diversaj aŭtoroj kiel Alfonso Paso, Neil Simon kaj Miguel Mihura. Li laboris por prestiĝaj reĝisoroj kiel Miĥalis Kakojannis en adaptaĵo de Medea de Eŭripido, kaj kun Maurizio Scaparro en Memoroj de Hadriano, adaptaĵo de la samnoma romano de Marguerite Yourcenar.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pepe Sancho en la hispana Vikipedio.