Josef OPATOŜU (Jide: יוסף אָפּאַטאָשו, Pole: Józef Opatoszu) estis la plumnomo de Josef Meir Opatovski (naskiĝis la 1-an de januaro 1887 en Mława; mortis la 7-an de oktobro 1954 en Novjorko), fama verkisto kaj ĵurnalisto en la jida lingvo. Opatoŝu estis unu el la plej gravaj jidlingvaj aŭtoroj en la unua duono de la dudeka jarcento.

Josef Opatoŝu
Persona informo
Naskonomo Yosef Meir Opatowski
Naskiĝo 1-an de januaro 1887 (1887-01-01)
en Mława, Plocka gubernio,  Rusia Imperio
Morto 7-an de oktobro 1954 (1954-10-07) (67-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Mount Carmel Cemetery vd
Religio judismo vd
Lingvoj jidohebrea vd
Ŝtataneco Rusia ImperioUsono vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • novelisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Opatoŝu naskiĝis en Mława, en la Kongresa Pollando, el ĥasida familio. En sia infaneco Opatoŝu lernis en rusaj kaj polaj lernejoj, laŭ la volo de sia patro, rabeno kiu partoprenis en la Haskala movado. En 1905 Opatoŝu moviĝis al Nancio por kompletigi siajn inĝenieriajn studojn al Politekniko, sed devis haltigi ĝin pro manko de mono. Post sia reveno al Pollando, li elmigris al Novjorko en 1907, kie li kompletigis siajn studojn en 1914. El 1914 li skribis dum kvardek jaroj por la jida ĵurnalo "Der Tog" (La Tago).

En 1910, lia unua rakonto aperis en Novjorka jidlingva ĵurnalo. Post la publikigado de aliaj rakontoj en jidlingvaj ĵurnaloj kaj revuoj, Opatoŝu dediĉis sin al literatura skribado. Entute li skribis pli ol sepdek volumoj de rakontoj kaj romanoj en la jida, iuj tradukitaj en la angla kaj en la hebrea.

Josef Opatoŝu mortis en Novjorko en 1954, kaj estis enterigita en la malnova tombejo de la "Arbeter Ring" (la cirklo de jidaj laboristoj) flanke de aliaj gravaj jidaj verkisotj.

Verkaro redakti

La unua periodo de la verkado de Opatoŝu estas karakterizita per realisma stilo, kaj li estis ege influita de la rusaj kaj skandinavaj realist-verkistoj. Sub la influo de la hebrea verkisto Miĥa Josef Berdiĉevski, Opatoŝu verkis pri nepriskribita roluloj en la jida literaturo: marĝenaj homoj, loĝantoj de stratetoj kaj fortaj judoj kiuj ne timas uzi sian forton. Tiuj temoj jam evidentas en lia unua libro, "Romano de Ĉevalŝtelisto kaj aliaj rakontoj", eldonita en 1917.

Dum la dudekaj jaroj Opatoŝu skribis multajn historiajn romanojn kaj rakontojn pri la vivo de la pola judaro. La plej rimarkinda de tiuj romanoj estas la trilogio "En polaj arbaroj", skribita en 1921. La vasta trilogio temas pri la Ĥasidismo en orienta Eŭropo kaj ĝia malpliiĝo. La hebrea traduko de la romano aperis en la sama jaro de sia publikigado, kaj la angla versio aperis en 1938.

 
"Sole", unu el libroj de Opatoŝu

El la mezdudekaj jaroj Opatoŝu ĉefe priskribis je la judaj enmigrantoj al Usono. Li ankaŭ skribis pri judaj komunumoj ĉirkaŭ la mondo, inter aliaj Israelo, Sovetunio, Sudameriko kaj Pollando. Dum siaj lastaj jaroj li reskribis romanojn pri la juda historio, kiel la libro "La lasta ribelo" (skribita en 1948), kiu okazas dum la ribelo de Bar-Koĥba.

Filmo redakti

Filmo bazita sur la libro de Opatoŝu "Romano de Ĉevalŝtelisto" estis publikigita en 1971. Lia filo, David Opatoŝu, skribis la scenaron kaj Abraham Polonsky direktis ĝin. La rolantaro inkludas, inter aliaj, Yul Brynner, Eli Wallach, Jane Birkin kaj David mem.

Libroj redakti

  • La nova hejmo, 1914 (די נייע היים)
  • Romano de Ĉevalŝtelisto, 1917 (ראָמאן פון א פערד־גנב)
  • Sole, 1918 (אליין)
  • En polaj arbaroj, 1921 (אין פוילישע וועלדער)
  • Unu tago en Regensburg, 1943 (א טאָג אין רעגעסבורג)
  • La detruo de Pollando, 1947 (ווען פוילן איז געפאלן)
  • La lasta ribelo, 1948 (דער לעצטער אויפשטאנד)
  • Bar-Koĥba, 1953 (בר-כוכבא)

Eksteraj ligiloj redakti