Juan del Encina (, naskiĝinta la 12-an de julio 1468 en Salamanca, Encina de San Silvestre[mankas fonto] - mortinta en 1529 en León[mankas fonto]) estis poeto, muzikisto kaj teatra aŭtoro hispana de la epoko de la Katolikaj Gereĝoj.

Juan del Encina
Persona informo
Naskonomo Juan de Fermoselle
Naskiĝo 12-an de julio 1468 (1468-07-12)
en Provinco Salamanko
Morto 30-an de novembro 1528 (1528-11-30) (60-jaraĝa)
en Ĉinĉono
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Salamanko
Okupo
Okupo poeto • dramaturgokomponistoverkisto
vdr
Kovrilpaĝo de la kanzonaro de la aŭtoro, de 1496.

Vivo redakti

Li estis la filo de ŝuisto, lia vera nomo estis Juan de Fermoselle, sed li adopitis "de la Encina" kio signifas en la hispana "de la Anzino".

Li apartenis kiel muzikisto, kune kun Juan de Anchieta inter aliaj, al la unua epoko de la nomita hispana polifonia skolo, unu el la plej gravaj de Hispanio, kaj kio plej bone reprezentas la polifonian evoluon en tiu lando, kie li estis konsiderata krome kiel unu el la gravuloj kaj prauloj de la hispana teatro. Krome li akiris kvaliton en siaj poemoj (glosoj kaj villancicos.

Li verkis poezion en Asturleona lingvo (precize en dialekto sajaga) kiel la "Coplas de Mingo Revulgo" aŭ "El Auto del repelón", laŭ inter aliaj la fakulo Humberto López-Morales en sia studo "Elementos leoneses en la lengua del teatro pastoril de los siglos XV y XVI" konsultebla en la Centro Virtual Cervantes.

La naskiĝloko ne estas certa. Kelkaj aŭtoroj situas ĝin en Salamanko kaj aliaj en kelkaj el la salamankaj municipoj kiuj enhavas la vorton Encina en sia nomo kiel Encina de San SilvestreLa Encina.

Li studis en la Universitato de Salamanko, kun Nebrija. En 1492 li eniris al servo de la dua Duko de Alba en kis kortego li organizos festenojn kaj verkos komediojn kaj muzikon. En la nokto de Kristnasko de 1492, oni ludis unuafoje unu el liaj eklogoj, en la kastelo de Alba de Tormes.

Protektita de Gutierre de Toledo, frato de la dua duko, Fadrique Álvarez de Toledo y Enríquez de Quiñones, li loĝis en la duka urbeto. Kiam li ne akiris la postenon de kantisto en Salamanko, li eliris al Romo, kie ja estis elektita kiel tio de la papo Leono la 10-a. Li veturadis de Romo al Hispanio plurfoje inter 1510 kaj 1519, ĝis kiam li fine restis en León por plenumi eklezian postenon de la katedralo.

En 1519 li pilgrimis al Jerusalemo kie li kantservis sian unuan meso. En 1534 liaj restaĵoj estis translokigitaj al la katedralo de Salamanko, kie ankoraŭ estas enterigita.

Teatra verkaro redakti

Referencoj kaj bibliografio redakti

(En la hispana)

  • Teatro completo de Juan del Encina (Madrid, 1890). Asenjo Barbieri, Francisco
  • Cancionero musical de los siglos XV y XVI (Madrid, 1890). Asenjo Barbieri, Francisco
  • Sobre Juan del Encina, músico y poeta (Málaga, 1895). Mitjana, R.
  • Antología de poetas líricos castellanos III (Madrid, 1944). Menendez Pelayo, M.
  • Juan del Encina. Poesía Lírica y Cancionero Musical (Madrid, 1975). Jones R.O. y Lee Carolyn R.. Clásicos Castalia.
  • Juan del Encina. Obras completas I, II y III. (Madrid, 1978). Rambaldo, Ana María. Clásicos castellanos. Espasa Calpe.
  • Librillo que acompaña al disco: Obra Músical Completa de Juan del Enzina (Publicado por el Ministerio de Educación y Ciencia. Madrid 1990. Colección Monumentos Históricos de la Música Española)

Eksteraj ligiloj redakti