Robert Burns

skota poeto
(Alidirektita el Kantoj, poemoj kaj satiroj)

Robert BURNS (naskiĝis la 25-an de januaro 1759 en Alloway, Ayrshire, mortis la 21-an de julio 1796 en Dumfries) estis skota poeto.

Robert BURNS
RobertBurns.jpg
Persona informo
Robert Burns
Naskiĝo 25-an de januaro 1759
en Alloway, Ayrshire, Skotlando
Morto 21-an de julio 1796
en Dumfries, Skotlando
Mortis pro denaska kardiopatio [#]
Tombo St Michael's Church, Dumfries [#]
Etno skotoj [#]
Lingvoj skotaangla [#]
Loĝloko Edinburgo [#]
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio [#]
Subskribo Robert Burns
Familio
Patro William Burnes [#]
Patrino Agnes Broun [#]
Edz(in)o Jean Armour [#]
Infanoj Elizabeth Bishop (Burns) • Robert Burns [#]
Profesio
Okupo Poeto, kantoteksisto, kultivisto
Laborkampo poezio [#]
Verkado
Literatura movado Romantikismo
Verkoj Auld Lang Syne ❦
Al Muso ❦
Is There for Honest Poverty ❦
Ae fond kiss, and then we sever... ❦
Scots Wha Hae ❦
Tam o' Shanter ❦
Halloween ❦
La Batalo de Sherramuir [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Burns naskiĝis kiel filo de malriĉaj kamparanoj, sed la gepatroj donis al la filo bonan instruon. Unuajn poemojn en sia regiona dialekto li verkis en la jaro 1783. En 1786 ili aperis en la volumo Poems, Chiefly in the Scottish Dialect. La kolektaĵo rikoltis vastan agnoskon, sed la financa situacio de la poeto ne vere boniĝis, kaj li plu vivtenis sin kiel kamparano kaj kiel oficisto. Li mortis 37 jarojn aĝa en Dumfries.

Robert Burns estas rigardata antaŭulo de la romantismo. Kelkaj poemoj verkitaj de li, ekzemple Auld Lang Syne ("Iamo longe for"), fariĝis kvazaŭ popolkanto.

Lia naskiĝtago estas celebrata sub la nomo Burns Supper kiel la dua nacia festotago de Skotlando.

VerkojRedakti

  • Poems, Chiefly in the Scottish Dialect ("Poemoj, ĉefe en la skota dialekto", 1786)
  • Tam o'Shanter (humura versrakonto, 1790)

En Esperanto aperisRedakti

Vidi ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti