Karandaŝ (rusa klaŭno)

KARANDAŜ (ruse Карандаш, do Krajono) surscena pseŭdonomo de Miĥail Nikolajeviĉ RUMJANCEV (ruse Михаил Николаевич Румянцев) naskiĝinta la 10-an de decembro 1901 en Sankt-Peterburgo, Rusia Imperio mortinta la 31-an de marto 1983 (81j) en Moskvo estas unu el plej famaj klaŭnoj de Rusio.

Karandaŝ
En la filmo "La alta premio" (1939)
En la filmo "La alta premio" (1939)
Persona informo
Naskonomo Михаил Николаевич Румянцев
Aliaj nomoj Карандаш • Каран Д’Аш
Naskiĝo 27-an de novembro 1901 (1901-11-27)
en Sankt-Peterburgo
Morto 31-an de marto 1983 (1983-03-31) (81-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Tombejo Kuncevo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater State School of Circus and Variety Arts
Subskribo Karandaŝ (rusa klaŭno)
Memorigilo Karandaŝ (rusa klaŭno)
Okupo
Okupo aktoro • cirkisto • klaŭnocirko
vdr

Biografio redakti

Lia patro estis seruristo en la uzino. Longtempe malsana patrino mortis en 1907, kiam Miŝa (karesa derivaĵo de Miĥail) estis nur sesjaraĝa, lia frato Konstantin aĝis tri jarojn kaj fratino Helena — unu jaron.

Post fino de elementa lernejo, li eniris arto-metian lernejon de Socio por la Instigo de Arto.

Dum la Rusia enlanda milito, kiu daŭris ekde 1917 ĝis 1922 okazis teruraj malsato kaj malsanoj. Serĉante laboron Miĥail vagis de urbo al urbo kaj aŭtune de 1922 ekrezidis en la urbeto Starica, Tverja provinco. Li laboris en la urba teatro kiel desegnisto, kasisto, aranĝisto tri jarojn.

Ekde 1925 Miĥail loĝis en Moskvo, kie desegnis afiŝojn por kinejoj.

En 1926 li komencis studi klaŭnan arton en la Ŝtata altlernejo de cirkaj kaj varieteaj artoj. Kiel studento — staĝanto li praktikis prezenti siajn atrakciojn aspektinte kiel Charlie Chaplin fama brita artisto. Maje de 1930 Miĥail sukcese diplomiĝis tie kiel akrobato — ekscentriko.

En 1932 okazis lia debuto en la nova cirko de Stalingrado, kie lia surscena aspekto de Charlie Chaplin kun bastoneto ne plaĉis al la spektintoj. Poste li ĉesis lin uzi, kvankam konservis aliformajn nigrajn kostumon kaj ĉapelon.

Hazarde lin trafis ruslingva subskribo "КАРАН Д'АШ" el la franca — france Caran d'Ache, kiu plaĉis al li, ĉar "Krajono"n tre ŝatas infanaro ofte vizitanta la cirkon. Tial ekde 1935 aperis surscene de la Leningrada cirko la nova klaŭno — "Karandaŝ". Baldaŭ li iĝis favorato de loka publiko.

En 1936 lia kariero daŭris en la Moskva cirko. Li opiniis, ke iuj atrakcioj bezonis partneron, tial li prenis nigroharan terhundidon Niks, kiu ricevis surscenan kromnomon "Kljaksa" (inkmakulo). Ĉiuj ceteraj terhundoj, kun kiuj laboris Karandaŝ, same nomiĝis.

En la cirko Karandaŝ ankaŭ instruis novajn klaŭnojn. Plej sukcesaj estis Olego Popov kaj Jurij Nikulin, honore al kiu poste la cirko estis renomita.

Dum sia longtempa cirka kariero (pli ol 55 jaroj) la malalta (nur 142 cm) klaŭno ĉiam estis ŝatata kaj amata, kies senkompareblaj atrakcioj kaj ŝercoj alportis grandan plezuron al publiko. Karandaŝ lastfoje aperis sur la areno du semajnojn antaŭ sia morto okazinta la 31-an de marto 1983. Lin oni sepultis en moskva Kuncevo tombejo

Familio redakti

Lia edzino nomiĝis Tamara Semjonovna Rumjanceva (01.04.1918-16.11.1994) kaj estis lia asistantino. La geedzoj havis filinon Natalia naskitan la 23-an de februaro 1938.

Rekompencoj redakti

Liaj verkoj redakti

  • "Sur areno de la sovetia cirko" (1954)
  • "Pri kio ridas klaŭno" (1987)

Memoro redakti

  • Ekde 1987 la Ŝtata altlernejo de cirkaj kaj varieteaj artoj portas nomon de Miĥail Rumjancev;
  • Surmure de konstruaĵo la Unua Tverskaja-Jamskaja str., 13, kie li rezidis en 1974-1983, pendas memortabulo;
  • Apud konstruaĵo de Unio de cirkaj agantoj (Moskvo, Jefremova str.,12) ekde 2008 troviĝas bronza skulptaĵo "Karandaŝ kaj Kljaksa" (skulptisto - Vjaĉeslav Dolgov);
  • Sama skulptaĵo estas starigita en 2006 apud la Gomel Ŝtata cirko (Belorusio) ;
  • Skulpltaĵo de la klauno kaj lia hundo staras apud tiuj de Oleg Popov kaj Jurij Nikulin sur Kolora bulvardo en Tjumeno.

Literaturo redakti

  • Razzakov F.I. "Plej bonkora klaŭno: Jurij Nikulin kaj ceteraj" Moskvo, 1912 (ĉapitro "La sovetia Chaplin - Karandaŝ", paĝoj 36-49);
  • Rumjanceva Natalia (filino) "Karandaŝ" (1983);

Eksteraj ligiloj redakti