Karl Friedrich Mohr

Karl Friedrich MOHR (1806-1879) estis germana kemiisto, apotekisto, naturalisto kaj mineralogo, patro de la Volumeno|volumenometra analizo]], unu el la tiamaj plej grandaj analizo-kemiistoj. Li aktivis en pluraj fakoj de la sciencoj: li elpensis la korko-borilon, la kondensilon de Liebig, kelkajn listerojn aluditajn kiel salojn de Mohr[1] kaj la ŝraŭbokrampon. Li disvolvis, ekzemple, kvantan metodon por determinado de la dissolvita oksigeno. Oni ankaŭ kreditas al li la Leĝon pri Energikonservado[2]. En 1867 li fariĝis Profesoro pri Farmacio de la Universitato de Bonn.

Karlo Frederiko Moro
(1806-1879)
Patro de la volumenometra analizo
Persona informo
Karl Friedrich Mohr
Naskiĝo 4-a de novembro 1806
en Koblenz,  Germanio
Morto 28-a de septembro 1879
en Bonno,  Germanio
Tombo Alter Friedhof Bonn vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de Bonn
Universitato de Hajdelbergo
Universitato de Berlino
Profesio
Okupo kemiisto • farmakologo • apotekisto • universitata instruisto vd
Aktiva en KoblencoBonno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Bureto de Mohr

Frederiko Moro estis filo de prospera apotekisto en Koblenco. Kiel sindediĉa infano kaj pro delikata sano, la juna Moro ricevis hejme sian unuan edukon, plejparte en la laboratorio de sia patro. Ĉi-sperto eble multe respondecas por la estontaj kapabloj de Moro ĉe la kreado de instrumentoj kaj metodoj pri kemia analizo. Kiam li estis 21-jara li komencis studi kemion orientita de Leopoldo Gemelino (1788-1853), kaj post kvin jaroj li studis botanikon, kemion kaj mineralogion en Hajdelbergo (1828), Berlino kaj Bonn, kie Heinrich Rose (1795-1864) estis lia profesoro. En Hajdelbergo i ricevis sian diplomon je Doktoreco pri Kemio kaj revenis al la laboratorio de sia patro.

La patro de Moro mortis en 1840, kaj li devis ekpreni sur sin la kontrolon de la familiaj negocoj. En 1857 li foriĝis pri sia privata laboro kaj sin dediĉis al scienca vivo, tamen, estante 57-jara, seriozaj financaj problemoj kondukis lin al Bonno kiel privatdocento. En 1867, li estis indikita, per senpera influo de la registaro, kiel eksterordinara profesoro pri apoteko[3] en la Rejna Frederiko Vilhelmo Universitato de Bonn.

Kariero redakti

Moro donis grandegajn kontribuojn al la analiza kemio, inter kiuj ni devas reliefigi:

Lia kontribuado por la disvolviĝo de la farmacia fako kaj la analiza kemio restis registrita en sia libro titolita "Kompendio pri Tritrometodo en la analiza kemio.[6], publikigita en 1855. En tiu verko Karlo Frederiko Moro priskribas la metodologion pri volumenometra analizo de solvaĵoj kaj proponas plurajn plibonigaĵojn en la analizoprocedoj. Aliaj metodoj ekaperis, inter ili unu nomata Jodometrio, kiu estis enkondukita de Robert Bunsen (1811-1899) ekde 1853, por la kvanta determiniĝo de oksidigaj agentoj.

En sia dokumento "Pri la varmonaturo" (1837)[7], Frederiko Moro faris unu el siaj unuaj deklaroj pri la energikonservado:

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Pri la varmo-naturo

Krom la 54 konataj kemiaj elementoj, ekzistas, en la fizika mondo, nur unu agento, kies nomo estas Kraft (energio). Ĝi apereblas, laŭ la cirkonstancoj, kiel movo, kemia afineco[8], kohera aŭ kuniga forto[9], elektro, lumo kaj magnetismo, kaj elde ajna ĉi-formo tiu energio transformiĝeblas en ajnan alian[3].
Karlo Frederiko Moro

Referencoj redakti

  1. [(NH4)2Fe(SO4)2.6H2O: duobla salo de fera kaj amonia sulfato]
  2. Oceanographic History: The Pacific and Beyond, Keith Rodney Benson,Philip F. Rehbock
  3. 3,0 3,1 1911 Encyclopædia Britannica
  4. Histoire des pédologues et de la science des sols, Jean Boulaine
  5. Soil Organic Matter: Its Nature, Its Role in Soil Formation and in Soil ..., M. M. Kononova
  6. germane: "Lehrbuch der chemisch-analytischen Tritiermethode"
  7. germane: Über die Natur der Wärme.
  8. Researches Into the Laws of Chemical Affinity, Claude-Louis Berthollet
  9. Cohesion: A Scientific History of Intermolecular Forces, J. S. Rowlinson