Konservativa Partio (Britio)

partio en Britio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la brita Konservativa Partio. Por informoj pri samnomaj alilandaj partioj, vidu la artikolon Konservativa Partio.
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la brita Konservativa Partio. Por informoj pri ĝenerala konservativa ideologio, vidu la artikolon Konservativismo.

La KonservativaKonservisma Partio (oficiale Conservative and Unionist Party, La Konservativa kaj Unuecisma Partio) estas la plej granda dekstra-flanka politika partio en la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando. La partio estas ankaŭ ofte nomata Tory Party, kaj ĝiaj membroj Tories, pro slangaĵo el la 18a jarcento.

Konservativa Partio
Conservative and Unionist Party
emblemo
partio
Komenco 18-a de decembro 1834 vd
Antaŭe Tories • Ultra-Tories • Scottish Unionist Party • Liberala Uniisma Partio vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Conservative Campaign Headquarters
Ideologio

konservativismo • unionism in the United Kingdom • ekonomia liberalismo

Fondinto(j) Robert Peel vd
Ĉefestro(j) Rishi SunakBoris JohnsonTheresa MayLiz Truss vd
Membro de Alianco de Eŭropaj Konservativuloj kaj ReformistojInternacia Demokratia Unio vd
Filioj Conservative and Unionist Central Office vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Konservativa kaj Unuecisma Partio
angle Conservative and Unionist Party
partio
Lando  Britio
Estro Boris Johnson
Fondiĝo 1834
Lingvo(j) Angla
Koloro(j) helblua
Ideologio Konservativismo
Ĉambro de Komunuloj (angle: House of Commons)
359 / 650
Ĉambro de Lordoj (angle: House of Lords)
257 / 770
Asembleo de Londono (angle: London Assembly)
9 / 25
Lokaj registaroj (angle: Local government)
7 463 / 19 481
Internacia aliĝo Internacia Demokratia Unio
Retejo www.conservatives.com
vdr

La 'Unuecisma' parto de la oficiala nomo (ne ofte uzata ekster Skotlando) ekzistas pro la unuiĝo kun la Liberala Unuecisma Partio je 1921, kaj ankaŭ ĉar la Konservativoj kredas je fortaj ligoj kaj inter la diversaj partoj de Britio kaj kun Nord-Irlando.

La Konservativa Partio estis dum la 20a jarcento ofte la ĉefa partio de registaro. Renomaj ĉefministroj estas Winston Churchill, Sir Anthony Eden, Edward Heath, Margaret Thatcher kaj John Major. Margaret Thatcher gvidis kaj estris la partion de 1975, gajnis la nacian baloton en 1979 kaj estiĝis la unua ina ĉefministro en Britio. Ŝi estris ĝis sia eksiĝo en 1990, dum la plej longa tempo, dum kiom unu ĉefministro restis en tiu posteno. John Major gvidis la partion de 1990 post partia voĉdono por trovi novan partiestron, sed malgajnis sian ĉefministran postenon en 1997. En tiu jaro la brita popolo elektis Tony Blair, de la Laborista Partio, ĉefministro. Depost tiam la Konservativa Partio havis tri sekvajn estrojn, unue William Hague kiu eksiĝis en 2001, Iain Duncan Smith, kaj Michael Howard. Ili forte kontraŭas la eŭron.

El la Konservativuloj estiĝis post 2003 ida nova grupo, la Konservativa Demokrata Partio, kiu kredas ke la tradiciaj konservativuloj neniel povas denove gajni nacian baloton, sed tiu nova grupo ne multe timigas la Konservativulojn, kaj fakte la plejparto de la Brita loĝantaro eĉ ne scias, ke la Konservativa Demokrata Partio ekzistas.

Politikaro redakti

Eŭropa Unio redakti

Anoj de Konservisma Partio havas diversajn opiniojn pri la Eŭropa Unio. Preskaŭ la tuta partio estas eŭroskeptikisma, sed kelkaj membroj, kiel partiestro David Cameron, volas reformi ĝin kiel la ekonomian union por libera merkato kaj aliaj deziras tute forlasi la Eŭropan Union, kiel eŭropa parlamentano Daniel Hannan el Sudorienta Anglio.

Tutmonda varmiĝo redakti

La oficia konsento de la Konservisma Partio estas, ke tutmonda varmiĝo estas fakta kaj devas esti korektota, sed ankaŭ estas multaj klimatskepiktuloj en tiu partio. La partio estas subteninta kelkajn ekologiajn impostojn.

Estroj ekde 1846 redakti

 
Rishi Sunak, nova partiestro, en 2022.

Aliaj gravaj politikistoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Balotoj redakti

La 12-an de decembro 2019 la partio venkis en la parlmenta balotado, vastiginte sian deputitaron de 298 al 364 deputitoj el 650 sidlokoj, kio estis unika rezulto ekde la regado de Margaret Thatcher en la 1980-aj jaroj.

Eksteraj ligiloj redakti