Kristnaska Kanto (Dickens)

anglalingva novelo de Charles Dickens
(Alidirektita el Kristnaska kanto (Dickens))

Kristnaska KantoKristnaska Sonorado (anglalingve: A Christmas Carol) estas rakonto pri Kristnasko verkita de la brita romanisto Charles Dickens en 1843. La historio temas pri malfeliĉa avara maljunulo kiu tute ŝanĝiĝis kaj fariĝis feliĉa homo kiu helpis ĉiujn. Ĝi havas grandan influon en la popola kulturo de la 19-a jarcento, la 20-a jarcento kaj la 21-a jarcento.

A Christmas Carol
novelo
Aŭtoroj
Aŭtoro Charles Dickens
Lingvoj
Lingvo brita angla lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a de decembro 1843
Eldonejo Chapman and Hall
Ĝenro Christmas fiction • novelo
Loko de rakonto Londono
vdr
Kristnaska Kanto
Aŭtoro Charles Dickens
Eldonjaro 1905
Urbo Londono
Eldoninto Review of Reviews Office
Paĝoj 83
vdr

La originala anglalingva titolo de la verko A Christmas Carol signifas "kristnaska kanto".

Historio redakti

La historio temas pri Ebenezer Scrooge, riĉa avara maljunulo, Bob Cratchit, malriĉulo kiu laboras en la firmao "Scrooge kaj Marley", kaj lia familio, inkluzive eta malsana filo.

Dum la nokto de la 24-a de decembro, la nokto antaŭ Kristnasko, Scrooge ricevas la viziton de kvar fantomoj. Unue alvenas la fantomo de Jacob Marley, kunfondinto de la firmao, "Scrooge kaj Marley". La fantomo de Marley diras ke la animo de Scrooge estas en danĝero kaj Scrooge ankaŭ fariĝus fantomo kiel Marley kun longa ĉeno se li ne ŝanĝus sian viv-manieron. Poste alvenas tri aliaj fantomoj reprezentantaj la Kristnaskon estintan, nuntempan kaj estontan.

La tri spiritoj instruas lin pri la graveco de la ĝentileco. Scrooge vidas sian infanecon kaj memoras virinon kiun li amis antaŭe. Scrooge perdas ŝin ĉar li amis la monon pli ol ŝin. Poste li vidas la nuntempan mizeran vivon de Bob Cratchit kaj lia familio. Fine li vidas la estontecon. Li lernas ke neniu estos malfeliĉa kiam li mortos. Li ankaŭ lernas ke la eta filo de Cratchit mortos. Scrooge komprenas ke li povas helpi al la familio de Cratchit kaj ŝanĝi la estontecon.

Je la fino de la historio, Scrooge fariĝas tute alia homo. Li iĝas malavara, ĉiam feliĉa kaj helpas ĉiujn. Li fariĝas la dua patro de la eta filo de Bob Cratchit ("kiu ne mortos" laŭ la vortoj de Dickens) kaj li amas Kristnaskon.

Influo redakti

 
Kelkaj el la multaj eldonoj de A Christmas Carol

La libro estis granda sukceso en la jaro de sia apero. Ĝis hodiaŭ, oni neniam ĉesis eldoni ĝin.

"A Christmas Carol" estis multfoje adaptata por radiofonio, televido kaj filmo inkluzive versioj en formo de animacio. La unua filmo-versio aperis en 1901 kaj la lasta en 2009. Oni ankaŭ adaptis ĝin kiel teatraĵo, opero, muzikalo kaj historio en bildliteraturo.

La verko de Dickens laŭŝajne havas influon en la bildlibro por infanoj, "How the Grinch Stole Christmas!" ("Kiel la Grinĉo ŝtelis Kristnaskon") de Theodor Seuss Geisel.

La vorto "scrooge" eniris en la angla lingvo kun signifo de avarulo (komparu Scrooge McDuck) aŭ homo kiu malamas Kristnaskon.

Traduko redakti

Martyn Westcott tradukis koncizan version de la novelo al Esperanto, sub la titolo Kristnaska sonorado (London: Review of Reviews Office, 1905, 83 paĝoj). En 2000 aperis lingve redaktita eldono sub la titolo Kristnaska kanto.

Eksteraj ligiloj redakti

 
La unua eldono de "A Christmas Carol" ("Kristnaska sonorado") de Charles Dickens kun ilustraĵoj de John Leech, eldonita dum la jaro 1843.