Kuba Esperanto-Asocio

(Alidirektita el Kuba Esperanto-Asocio (KEA))
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Kuba Esperanto-Asocio (KEA; hispane: Asociación Cubana de Esperanto) estas la Landa Asocio de la Esperanto-movado en Kubo. Ĝi estis fondita la 16-an de junio 1979 kaj aliĝis al UEA en 1983. En 2013 ĝi havis proksimume cent individuajn membrojn, la prezidanto estas Maritza Gutiérrez González, posteulo de Alberto Fernández-Calienes Barrios. La asocio havas plurajn filiojn en diversaj provincoj de la lando. Inter la plej aktivaj troviĝas la loka klubo de Guantánamo, kiu tradicie ĉiujare (en diversaj kampadejoj kaj regionoj de la provinco) okazigas nacian renkontiĝon nomata Zamenhofa Metiejo.

Kuba Esperanto-Asocio
Asociación Cubana de Esperanto
Nacia sidejo de Kuba Esperanto-Asocio
Nacia sidejo de Kuba Esperanto-Asocio
landa asocio de UEA
Komenco 16-an de junio 1979
Lando(j) Kubo vd
Tipo NRO
Ĉefestro(j) Maritza Gutiérrez GonzálezAlberto Fernández-Calienes Barrios vd
Estr(ar)o Maritza Gutiérrez González
Lingvoj

Esperanto

Retejo http://www.esperanto.cult.cu/
vdr
Partoprenintoj de la Zamenhofa Metiejo 2004 en Baracoa

Kuba Esperanto-Asocio havas propran sidejon en municipo Diez de Octubre, en Havano. Tie kunvenas lokaj esperantistoj kaj el aliaj provincoj okaze de la komitata jarkunveno, naciaj staĝoj por junuloj kaj instruistoj, instruado de la hispana lingvo al junaj svisoj kaj multaj aliaj aranĝoj. La esperanto-movado estis tre forta dum la 1980-aj jaroj. Dum tiuj jaroj kaj komence de la 1990-aj multaj kubanoj lernis esperanton kaj partoprenis renkontiĝojn en diversaj provincoj. Tamen, la asocio malfortiĝis pro la landa krizo rezulte de la falo de la Berlina muro kaj la plifortigado de la usona blokado.

Naciaj aranĝoj redakti

La asocio organizas ĉiujare la nacian renkontiĝon KERo (Kuba Esperanto-Renkontiĝo) kaj regule la nacian kongreson. La Junularan sekcion de la Asocio estas KEJO (Kuba Esperantista Junulara Organizo) ĉiujare ĝi organizas la nacian renkontiĝon JuSKA (Junulara Semajnfina Komuna Aranĝo). Dum la jaro tra la lando okazas pluraj provincaj kaj regionaj renkontiĝoj.

Listo de Kubaj Esperanto-renkontiĝoj (KERo) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kuba Esperanto-Renkontiĝo.
  • 1a KERo kampadejo Río Seibabo, Villa Clara, 17-19 februaro 2012
  • 2a KERo kampadejo Escaleras de Jaruco, Jaruco, Mayabeque, 13-17 marto 2013
  • 3a KERo kampadejo Dos Hermanas, Viñales, Pinar del Río, 12-16 marto 2014
  • 4a KERo kampadejo Río Seibabo, Villa Clara, 18-22 marto 2015
  • 5a KERo kampadejo Arcoiris, Santa Clara, Villa Clara, 15-20 marto 2016
  • 6a KERo kampadejo Río Seibabo, Villa Clara, 15-19 marto 2017
  • 7a KERo kampadejo Las Golondrinas, Contramaestre, Santiago de Cuba, marto 2019
  • 8a KERo kampadejo Presa Minerva, Santa Clara, Villa Clara, marto 2020[1]

Listo de Kubaj Esperanto-Kongresoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nacia Kongreso de KEA.
  • 1a Nacia Kongreso de KEA, decembro 1987, Teatro Mella, Havano
  • 2a Nacia Kongreso de KEA, marto 1996, Museo de Ciencias, Havano
  • 3a Nacia Kongreso de KEA, marto 1999, Nacia Biblioteko, Havano
  • 4a Nacia Kongreso de KEA, marto 2002, Museo de Ciencias, Havano
  • 5a Nacia Kongreso de KEA, marto 2005, Museo de Ciencias, Havano
  • 6a Nacia Kongreso de KEA, novembro 2015, UAIC (Unión Nacional de Arquitéctos), Havano

Honoraj membroj redakti

Prezidantoj de KEA redakti

  • 1a Andrés Rodríguez González (1979-1986)
  • 2a Andrés Piñera Prieto (1986)
  • 3a Jesús Castillo Jiménez (1986-1991)
  • 4a Julián Hernández Angulo (1991-1996), (1996-1999)
  • 5a Maritza Gutiérrez González (1999-2002), (2002-2005), (2017-2020)
  • 6a Julián Hernández Angulo (2005-2008), (2008-2011)
  • 7a Alberto Fernández-Calienes Barrios (2011-2014), (2014-2017)

Nuna estraro redakti

Por la mandato 2022–2024 estas membroj de la estraro:

Kursoj redakti

Ĉar interretaliro estas malfacila en Kubo, la asocio daŭre funkciigas perkorespondan kurson retpoŝtan kurson kaj ĉeestajn kursojn en diversaj lokoj kie troviĝas lokaj esperantistoj. La ĉefa problemo de la lokaj esperantistoj estas izoliĝo disde Esperantujo, manko de interretaliro, novaj eldonaĵoj, vizitado de eksterlandaj esperantistoj en neturismaj urbetoj kaj multekosta vojaĝado multfoje malpermesas partoprenon en naciaj renkontiĝoj. Tamen, la asocio ĉiam pli kaj pli juniĝas kvankam la lingvonivelo estas tre malalta inter junuloj.

Kelkaj ŝtataj entreprenoj uzas esperanton por disvastigi la kubsocialisman ideologion. Inter ili troviĝas Radio Havano Kubo, kiu elsendas unufoje semajne 30-minutan programon en esperanto pri la kuba kaj internacia aktualaĵo. Pluraj raportoj ankaŭ estas legeblaj en la retpaĝo de RHC. Ĝi estas unu el la malmultaj radistacioj, kiuj nuntempe elsendas esperante.[2]

Internaciaj aranĝoj redakti

La unua granda internacia e-aranĝo kiu okazis en Kubo estis Esperanto 88, tiam venis Simo Milojeviĉ kaj estis antaŭpreparo por la UK. En la jaro 1990 Havano estis sidejo de la 75-a Universala Kongreso de Esperanto kaj 20 jarojn poste ĝi denove gastigis la 95an UK-on. Interalie okazis internaciaj aranĝoj kiel la 46-a IJK, la 66-a IJK, ILEI-Konferenco en 1990 kaj 2010, la 6-a TAKE en 2004 kaj la 9-a TAKE en 2018 ankaŭ AMO-seminarioj 16a en 2015 kaj 43a en 2018.[3][4].

Referencoj redakti

  1. KERo 2020 (esperante). Eventa Servo. Alirita 2019-12-29.
  2. Retejo en esperanto de Radio Havano Kubo
  3. retejo de UEA pri AMO-seminario http://aktivulo.net/eo/enhavo/amo-16-ni-agu-pli-profesie
  4. Kongresa Libro 9a TAKE paĝo 23

Eksteraj ligiloj redakti