Kunkatedralo Dipatrino (Nyíregyháza)
Kunkatedralo de Dipatrino estas latinkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Nyíregyháza, en la ĉefplaco. Ĝi iomete similas al Vota Katedralo de Szeged, kiu konstruiĝis poste.
Kunkatedralo de Dipatrino | ||
---|---|---|
Kunkatedralo de Dipatrino en Nyíregyháza
| ||
paroĥopreĝejo • kunkatedralo • katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Nyíregyháza | |
Geografia situo | 47° 57′ 19″ N, 21° 42′ 58″ O (mapo)47.955253921.7159796Koordinatoj: 47° 57′ 19″ N, 21° 42′ 58″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | Latina Eklezio | |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg | |
diocezo | Debrecen-Nyíregyháza | |
Dato de konsekro | 1904 | |
Statuso | kunkatedralo ekde 1994 | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitektoj | Nagy Virgil | |
Konstrustilo | novgotiko | |
Konstruado | 1902–1904 | |
Specifo | ||
Enhaveco | 800 sidlokoj, 400 starlokoj | |
Longo | 50 m (interne) | |
Larĝo | 20 m; 30 m (kruconavo) | |
Alto | 44 m (turoj); 12-14 m (ĉefnavo) | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiLa unua katolika kirko estis konstruita proksimume en 1250, kiun la kalvinanoj profitis ekde la 17-a jarcento. Romkatolika kapelo ekfunkciis en 1783, kiu ricevis paroĥo-rajton post 3 jaroj. La nova preĝejo estis konstruita en 1815. Oni konstruis la nunan, imponan, novan preĝejon en la 1900-aj jaroj.
Konstruaĵo
redaktiLa katedralo situas sola. La fasado estas simetria, kie oni vidas 2 longajn turojn, inter la turoj meze estas la ornamriĉa ĉefenirejo. Post la fasado 3 navojn etendiĝas. La sanktejo estas duonronda. Apud la marmora ĉefaltaro estas skulptaĵoj de Stefano la 1-a (Hungario), Ladislao la 1-a (Hungario), Emeriko de Hungario, Sankta Hieronimo, Elizabeto de Hungario kaj Sankta Margareta de Hungario. La ĉefaltara fenestro prezentas la Sanktan Familion. La du flankaj altaroj estas dediĉitaj al Sankta Jozefo kaj Sankta Maria. Ĉe la predikejo kaj sur muro de la navo estas videblaj la 4 evangeliistoj. La fenestro ĉe la orgeno (farita en 1903) prezentas Sanktan Cecilian.
Fontoj
redakti- hungare
- hungare kun bildoj Arkivigite je 2012-05-14 per la retarkivo Wayback Machine