Lívia Dobay [dobai], malofte Livia Dobai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Dobay Lívia estis hungara operkantisto (soprano). Ŝia origina familia nomo estis Davidovics [davidoviĉ].

Lívia Dobay
Persona informo
Naskonomo Davidovics Lívia
Naskiĝo la  15-an de majo 1912(nun 1912-05-15)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 16-an de julio 2002
en Aŭstrio Vieno (Aŭstrio)
Tombo Neustifter Friedhof
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Lívia Dobay [1] naskiĝis la 15-an de majo 1912 en Budapeŝto, ŝi mortis la 16-an de julio 2002 en Vieno.

Biografio redakti

Lívia Dobay devenis el juda familio. Ŝi aĝis 3, kiam ŝi komencis lerni pianon. En la sekva jaro ŝi jam faris koncerton en Palaco Vigadó. Ŝi frekventis mezlernejon, poste ŝi lernis kantadon en Muzikakademio de Budapeŝto de Béla Szabados, Jenő Hubay kaj Imre Ungár. En 1932 ŝi plulernis en Italio, en la sekva jaro ŝi akiris diplomon en la Muzikakademio. Inter 1933 kaj 1956 ŝi estis membro de Budapeŝta Ŝtata Operejo. En la 1930-aj jaroj ŝi estis gastokantisto en Vieno kaj Sankta Luiso. Inter 1941-1945 ŝi povis kantadi nur antaŭ juda publiko pro la kontraŭjudaj leĝoj. Dum la hungara revolucio de 1956 ŝi disidis al Vieno, kie ŝi kantadis iomete, poste ŝi retiriĝis. post la disido la hungara ŝtato detruis la sonbendojn pri Dobay.

Ŝi edziniĝis en 1938, baldaŭ ŝi naskis filon.

El ŝia repertuaro redakti

Ŝia sola filma rolo redakti

  • Dunaparti randevú (1936) - kantistino

Fontoj redakti