Lajos Benedek (oficiro)
Lajos Benedek [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benedek Lajos estis aŭstrohungara oficiro (generalo), militisto, armeestro. Li estis tiu hungaro, kiu batalis kontraŭ la hungara revolucio de 1848.
Lajos Benedek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de julio 1804 en Sopron |
Morto | 27-an de aprilo 1881 (76-jaraĝa) en Graz |
Tombo | Friedhof St. Leonhard (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio |
Alma mater | Tereza milita akademio (–1823) |
Okupo | |
Okupo | militisto politikisto oficiro |
Lajos Benedek[1] naskiĝis la 14-an de julio 1804 en Sopron (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 27-an de aprilo 1881 en Graz (Aŭstrio-Hungario, Aŭstrio).
Biografio
redaktiLajos Benedek akiris diplomon en militakademio en Wiener Neustadt. Ekde 1823 li servis en la imperiestra armeo. En 1846 li batalis kontraŭ polaj revoluciuloj en Krakovo, post 2 jaroj jam kontraŭ italoj en 1849 en Hungarlando kontraŭ la hungaroj, kie li vundiĝis. En 1859 li partoprenis en batalo de Solferino. En la jaro 1860 li estis nomumita guberniestro de Hungarlando. En 1866 li perdis en Batalo ĉe Königgrätz, poste li retiriĝis. Tamen pro la pli fruaj venkoj li ricevis imperiestrajn premiojn.
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun bildo Arkivigite je 2021-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- anglalingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 5-a punkto)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo B, poste serĉu la nomon)