Lajos Pándy
Lajos Pándy [lajoŝ pAndi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pándy Lajos estis hungara aktoro, voĉoaktoro, tradukisto. Lia familia nomvarianto estis Pándi, lia edzino estis Alice Szellay.
Lajos Pándy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de marto 1922 en Pribeta |
Morto | 19-an de majo 2014 (92-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 31-4-79 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Alice Szellay |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Lajos Pándy [1] naskiĝis la 31-an de marto 1922 en Pribeta (Ĉeĥoslovakio), li mortis la 17-an de majo 2014 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiLajos Pándy akiris diplomon en Teatra Akademio en 1948. Post la diplomo li aliĝis al trupo de Teatro Belvárosi. Ekde 1951 li apartenis al Teatro de Hungara Armeo. Li tradukis ekzemple teatraĵojn de Karel Čapek kaj li ofte ricevis rolojn en la Hungara Radio. Li ricevis 3 premiojn inter 1967 – 2013.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - Escalus (duko de Verono)
- Rikardo la 2-a - episkopo Carlisle
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - kapitano Antonio
- Antonio kaj Kleopatra - Maecenas
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac kapitano Castel Jaloux
- Friedrich Schiller: Wilhelm Tell - Melchthal
Elektitaj kinaj filmaj roloj
redakti- Mágnás Miska (1949)
- 2x2 néha 5 (1954)
- En uniformo (1957)
- Nuda diplomato (1963)
- Hekus lettem (1972)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
redakti- A kazamaták titka (1972)
- Bach Arnstadtban (1975)
Dubladaj roloj
redakti- en kelkaj eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Christopher Lee kaj aliaj [2]
Liaj libroj
redakti- A csodálatos nagykendő (1977) ISBN 963-110-906-2
- Súgópéldány (1989) ISBN 963-282-209-9