Tiu ĉi artikolo temas pri la baroka komponisto Leonardo Vinci. Por la pentristo, skulptisto, muzikisto kaj inventisto similnoma vd.: Leonardo da Vinci (1452-1519)

Leonardo Vinci (* 16901696 en Strongoli; † inter la 27-a de majo kaj 29-a de majo 1730 en Napolo) estis itala komponisto de la baroko.

Leonardo Vinci
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1690 (1690-01-01)
en Strongoli
Morto 27-an de majo 1730 (1730-05-27) (40-jaraĝa)
en Napolo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando de Napolo
Okupo
Okupo komponistokapelmajstro
vdr

Mallonga bibliografio redakti

En 1708 Vinci eniris la Conservatorio dei Poveri di Gesù Cristo, kie verŝajne Gaetano Greco estis lia instruisto. En 1719 li eniris publikecon kiel komponisto per la komika opero Lo Cecato fauzo, kies teksto estas verkita en napola dialekto. Ĝia unua prezentado rikoltis aplaŭdegon ĉe la Teatro dei Fiorentini, la plej ŝatata teatro por komikaj operoj. Por tiu ĉi domo Vinci verkis ĝis 1722 serion da pluaj similaj verkoj, kiuj malaperis escepte de Li Zite in galera. La famo de Vinci kiel komponisto de muzikaj komedioj malfermis al li la pordegojn de la serioza opero. Ankaŭ lia unua serioza opero Publio Cornelio Scipione estis akceptita kun granda aplaŭdo. Tuj sekvis komisioj ankaŭ por eksterurbaj teatroj, speciale de Romo kaj Venecio. Post la morto de Alessandro Scarlatti ekde 1725 Vinci iĝis ties sukcedanto kiel vickapelestro de la reĝa kortega kapelo en Napolo. Intertempe lia famo disvastiĝis ankaŭ ekster Italio; ekz. Georg Friedrich Händel prezentis tiujare en Londono pastiĉon, kiun li kompilis el arioj de Vinci. Februaron de 1728 Vinci aliĝis la rozarifration de la preĝejo Santa Caterina a Formiello en Napolo kaj mallonge poste li iĝis kapelmajstro ĉe la Conservatorio dei Poveri di Gesù Cristo. Malmultajn monatojn poste li transdonis tiun ĉi postenon al Francesco Durante, por denove povi pli forte sindediĉi la komponadon de operoj. Li amikiĝis kun la poeto Pietro Metastasio, el kies libretoj, kiujn uzis dum la tuta 18-a jarcento multnombraj komponistoj, li muzikigis kelkajn kiel unua: Siroe (1726 Venecio), Catone in Utica (1728 Romo), Semiramide riconosciuta kaj Alessandro nell'Indie (ambaŭ 1729 Romo). La 4-an de februaro 1730 en la Teatro delle Dame en Romo okazis la unua prezentado de Artaserse, kies sukceso superis tiun de ĉiuj siaj antaŭaj operoj. Ĝi estas rigardata kiel ĉefverko de Vinci. Malmulte poste la komponiston trafis subita kaj verŝajne ne natura morto, kies cirkonstancojn neniam komplete klariĝis. Oni diras, ke li estus venenita pro amafero. La elspezojn por la entombigo transprenis la rozarifratio de la preĝejo Santa Caterina a Formiello.

Verkoj kaj muzika karakteristiko redakti

Vinci precipe komponis operojn, krom tio kelkajn oratoriojn, kantatojn kaj la serenadon La contesa dei Numi (1729). Pura instrumenta muziko ŝajne ne fascinis lin. La 12 flutsonatojn, kiuj en 1746 unuafoje estis publikitaj en Londono, eble imputis al li negoclerta eldonisto – pruvo por la atrakcio de la nomo Vinci ankaŭ post lia morto.

La komikaj operoj, kun kiuj Vinci komencis sian karieron kiel komponisto, escepte de Li Zite in galera (La virgulino sur la galero; Napolo 1722) malaperis; tiu lasta estas samtempe la plej malnova napola komika opero, kies partituro komplete konserviĝis. Lia kredado surkampe de la serioza opero laŭtempe tuj alliĝas al tiu de Alessandro Scarlatti, ties artistajn principojn li tamen rompas. Anstataŭ la formvarieco, kiu regas la operojn de Scarlatti, ĉe Vinci konstateblas forta emo al unuecigo. Kutime liaj operoj konstistas el longa ĉeno de da capo arioj (plejofte ĉ. 30) ligataj per recitativoj. Okaze kromestas dueto por la vira kaj ina ĉefroluloj, kiu tamen ne estas devige postulata de la ĝenrokonvencio. De tiu ĉi skemo Vinci nur malofte deflankiĝis. Ekz. la uverturo al Alessandro nell'Indie transkondukas tuj en la unuan scenon, kiu rolas sur abandonita batalkampo. En Ifigenia in Tauride (Venecio 1725) troviĝas terceto. Catone in Utica finiĝas per orkestre akompanata recitativo, dum kiu la ĉefrolulo sur publika scenejo sinmortigas (sceno, kiu tumultigis la tiutempan publikon).

Dum kiam la arioj ĉe Scarlatti ofte estas akompanataj nur pr malmultaj, sed zorgeme elverkitaj instrumentvoĉoj, Vinci preferas la plenan arĉorkestron okaze plifortigitan per hobojoj kaj kornoj. Je tio la taskoj estas klare disdonataj: La portantan melodion ludas la violonoj unisone, la aliaj voĉoj transprenas la ritme kaj harmonie subtenan akompanon, kiu ofte havas nur mekanikan funkcion. Rezultas plensona, larĝa orkestra fono, kiu formas "ruĝan tapiŝon" por la kantvoĉo. Tiun ĉi lastan Vinci pleje atentis. Je tio li ofte sukcesis ege efekte sonigi la tekston, precipe se temis pri libreto de Metastasio, kies versoj estas rekte kreitaj por tiaspeca muziko. Lia eksterordinara talento inventi melodiojn, kiuj karesas kaj la gorĝojn de la kantistoj kaj la orelojn de la publiko, verŝajne estas la ĉefkaŭzo por la granda sukceso dumviva de Vinci.

Komikaj operoj redakti

Tiuj ĉi "muzikaj komedioj" de la epoko ne bonfamis en la akademiaj cirkloj. Tamen Vinci atingis per ili la agnoskon de Napolo, kaj ili malfermis al li la pordojn de la rekono en tuta Italio kaj ankoraŭ en eksterlando. Ĉiujn verkojn Vinci komponis en Napolo kaj unue prezentis ilin en la Teatro dei Fiorentini.

  • "Lo cecato fauzo" , 1719
  • "Lo scagno", 1720
  • "Lo Scassone", 1720
  • "Lo barone de Crocchia", 1721
  • "Le Zite 'n Galera" ,1722
  • "La festa del Bacco", 1722
  • "Lo castello sacchieato", 1722
  • "Lo laberinto", 1723
  • "La mogliera fedele", 1724

Seriozaj operoj redakti

Ekde 1722 ĝis sia morto Vinci plene sindediĉis al la komponado de seriozaj operoj, la plimulto okazas[Kontrolenda lingvaĵo] en la antikva Romo. Dek naŭ verkoj en malpli ol ok jaroj donas ideon de la sukceso de la ĝenro, plenumante la kreskajn komisiojn de la teatroj de la plej gravaj urboj de Italio. Ĉiukaze oni indikas la lokon kaj jaron de la unua prezentado:

  • "Publio Cornelio Scipione", Napolo, 1722
  • "Sila dictador", Napolo, 1723
  • "Fornace", Romo, 1724
  • "Eraclea", Napolo. 1724
  • "Ifigenia en Tauride" , Venecio, 1725
  • "Rosmira fedele", Venecio, 1725
  • "El triunfo de Camila", Parmo, 1725
  • "Asianatte", Napolo, 1725
  • "Ciro, re di Persia" , Venecio, 1726
  • "Dido abandonata", Romo, 1726
  • "Ermelinda", Napolo, 1726
  • "Sigismondo, re di Polonia", Romo, 1727
  • "La caída de los decemviri", Napolo, 1727
  • "Medo", Parmo, 1728
  • "Catón en Utica" , Romo, 1728
  • "Flavio Antico Oliario", Romo, 1728
  • "Alejandro en la India" , Romo, 1729
  • "Semiramides" , Romo 1729
  • "Artajerjes", unua prezentado en Romo je la 4-a de februaro 1730.

Kantatoj redakti

  • "La condesa de los gnomos" (1729)

Oratorioj redakti

  • "La gloria del Santísimo Rosario", 1722, Napolo
  • "La protección del Rosario", 1720
  • "La Virgen dolorosa", 1731

Aprezo redakti

El ĉio tie ĉi dirita eble oni konkludus, ke Vinci ĉefe kontribuis al la platigo de la majesta artspeco de la opero. Je tio oni ne preteratentu, ke lia same brila kiel eleganta stilo iĝis modela por tuta generacio de operkomponistoj, precipe por Johann Adolf Hasse, la plej grava reprezentanto de la ĝenro post la frua morto de Vinci. La poeziaĵoj de Metastasio kaj la muziko de Vinci definitive stampis la fenotipon de la opero en la 18-a jarcento. La rondigitaj kaj simetriaj melodiformadoj tipaj por Vinci, kiu enkondukis ilin en la operariojn kiel unu el la unuaj, ankaŭ influis la instrumentan muzikon kaj preparis la muzikan stilon de la klasiko. Kaj tio certe ne estas malgranda merito. Justa aprezo de tiu ĉi komponisto tamen nur eblos, se almenaŭ kelkaj el liaj operoj resursceniĝos. La "historiema prezentadpraktiko" havas ĉi tie kelkajn malkaŝendajn trezorojn. Unua paŝo tiudirekten tamen estis la surscenigo de lia lasta opero L'Artaserse (Romo 1730) laŭ la fama libreto de Metastasio far‘ la Musikwerkstatt Wien februare 2007, kiun la gazetaro kaj la publiko bonvoleme akceptis.

Literaturo redakti

Fontoj redakti

  • Helmut Hucke: artikolo "Vinci" en: Die Musik in Geschichte und Gegenwart
  • Reinhard Strohm: Italienische Opernarien des frühen Settecento

Medioj redakti

  • "Le Zite 'n Galera", Antonio Florio (dir) Cappella della Pietà de' Turchini, Roberta Invernizzi, Emanuela Galli; Nápoles, 1999, 2 CDs, OPS 30-212/213 - Daŭro 133:13 minutojn.

Eksteraj ligiloj redakti