Leopoldine Blahetka

Anna Maria Leopoldine BLAHEKTA (la 16-an de novembro 1809 – la 17-an de januaro 1885) estis aŭstra pianisto kaj komponisto.

Leopoldine Blahetka
Persona informo
Naskiĝo 16-an de novembro 1809 (1809-11-16)
en Guntramsdorf
Morto 17-an de januaro 1885 (1885-01-17) (75-jaraĝa)
en Boulogne-sur-Mer
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Familio
Patro Jean Joseph Léopold Blahetka
Patrino Barbara Sophia Traeg
Okupo
Okupo komponistopianisto
vdr

Vivo redakti

Ŝi naskiĝis en Malsupra Aŭstrio, filino de Barbara Traeg kaj Joseph Blahetka. Ŝia patro estis instruisto pri historio kaj matematiko kaj ŝia patrino, instruistino kaj interpretisto de fisharmoniko (phyharmonica). Ŝia patrinflanka avo estis la viena komponisto Andreas Traeg. [1]

La unuajn muziklecionojn donis al Leopoldine ŝia patrino. Ludwig van Beethoven, kiu estis amiko de ŝia patro, aŭdis Leopoldine ludi pianon kiam ŝi estis kvin jaraĝa. Li rekonis ŝian talenton, kaj donis lecionojn al ŝi kaj rekomendis al la gepatroj, ke Joseph Czerny daŭre instruu ŝin por disvolvi ŝian kapablon. Ankaŭ la instruistino kaj komponistino Catherina Cibbini-Kozeluch (V. en M. 123), gvidis la evoluon de la naturdono de Leopoldine.

Ŝi estis nur ok jara, kiam ŝi unuafoje koncertis publike en Vieno (1818); ŝi vekis la miron de ĉiuj prezentante la Piankoncerton en Si bemola maĵoro de Beethoven. Ŝia frumatura kapablo estis priskribita de la viena gazetaro kiel "mirinfano".

Al la piana talento de Leopoldine, la juna virtuozo Hieronymus Payer aldonis per siaj lecionoj guston, delikatecon kaj esprimon.

En la aĝo de 11 ŝi kreis siajn unuajn verkojn, kiujn ŝi ankaŭ prezentis regule ĉe siaj koncertoj.

Je siaj 12 jaroj Leopoldine komencis koncertturnei en Eŭropo akompanita de sia patrino, kaj daŭre travojaĝis dum proksimume dudek jaroj. Ŝi koncertis en la ĉefaj urboj de Eŭropo: Prago, Munkeno, Berlino, Hamburgo, Leipzig, Frankfurto, Hago, Bruselo, Londono, kaj pluraj aliaj urboj laŭ la vojo. Dume ŝi daŭrigis siajn profesiajn studojn sub la gvido de elstaraj instruistoj: Eduard Freiherr von Lannoy, Joachim Hoffmann, Friedrich Kalkbrenner, Ignaz Moscheles, kaj Simon Sechter kompletigis tiun muzikan edukadon per kurso pri harmonio kaj komponado. [2]

Leopoldine Blahetka tre impresis Robert Schumann, kiam li aŭdis ŝin en Germanio. Ne nur ŝia ludmaniero, sed eĉ pli ŝiaj komponaĵoj gajnis lian rekonon: "vere virineca, delikata, saĝa kaj rafinita", li esprimis. Por Clara Schumann ŝi estis konkuranto komence de sia kariero.

En 1828 Leopoldine Blahetka aperis en Vieno ĉe koncerto de la violonisto Niccolo Paganini, kiu esprimis sian admiron por ŝi. En Vieno ŝi ankaŭ konservis kontakton kun Beethoven kaj renkontis Franz Schubert kaj Frédéric Chopin. Ĉi-lasta certe ŝatis la junan pianistinon ĉar, kiam li aŭdis pri la turneo de Blahetka en Pollando, li proponis ludi verkojn por du pianoj kun ŝi en Varsovio.

Post siaj unuaj komponaĵoj de piana muziko, ŝi sekvis la modon de la Biedermeier-periodo kaj komponis la unuaktan romantikan operon “La rabistoj kaj la kantisto” (Die Räuber und der Sänger) kiu premieris kun aplaŭdoj en 1830 ĉe la Teatro de la Kortego en Vieno.

Ŝi komponis pli ol 70 verkojn: orkestrajn pecojn, ĉambran muzikon por piano kaj voĉo, kaj sanktajn verkojn. Ŝia “Koncertpeco” (Konzertstück) por piano kaj orkestro op. 25 iĝis ŝia plej konata komponaĵo. Plej multaj el ŝiaj verkoj estis publikigitaj dum ŝia vivodaŭro.

La 24 jaraĝa Leopoldine Blahetka devis translokiĝi kun siaj gepatroj al Boulogne-sur-Mer serĉante pli bonan klimaton pro sia astmo. Malmulto estas konata pri ŝia vivo en Francio. Nur oni scias ke ŝi daŭre koncertis kaj dediĉis sin al instruado de piano, kaj al komponado. Krom siaj sukcesaj koncertoj en Boulogne-sur-Mer, Leopoldine ankaŭ koncertis en Londono kaj Parizo sed en maloftaj okazaĵoj. La koncertoj de Leopoldine Blahetka estis konsiderataj la artaj pintoj de Boulogne-sur-Mer kie ŝi gajnis grandan reputacion. [3] [4]

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 142 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaĵoj redakti

Elektita verkaĵoj inkluzivas:

  • op. 9, Grande polonaise concertante pour le piano forte et violoncello
  • op. 13, Variations sur un thème favorite
  • op. 14, Variations brillantes
  • op. 15, Sonate for violin
  • op. 16, Nr. 1, 6 Deutsche Lieder: Die Nebelbilder
  • op. 16, Nr. 2, 6 Deutsche Lieder: Der Getröstete
  • op. 16, Nr. 3, 6 Deutsche Lieder: Die Totenklage
  • op. 16, Nr. 4, 6 Deutsche Lieder: Die fernen Berge
  • op. 16, Nr. 5, 6 Deutsche Lieder: Sehnsucht
  • op. 16, Nr. 6, 6 Deutsche Lieder: Matrosenlied
  • op. 18, Variations brillantes sur un thème hongrois
  • op. 19, Polonaise D-Dur
  • op. 20, Variations brillantes sur le Siège de Corinthe
  • op. 25, Konzertstück for piano and (optional) string quartet or orchestra
  • op. 26, Six Valses avec Trio et Coda
  • op. 26a, Variationen über ein Thema aus der Oper 'Die Stumme' von Portici
  • op. 27, Variations sur un thème tyrolien
  • op. 28, Variations sur la chanson nationale autrichienne Gott erhalte Franz den Kaiser
  • op. 29, Variations sur un thème de Gallenberg
  • op. 32, Rastlose Liebe
  • op. 39, Introduction and Variations for flute and piano
  • op. 43, Piano Quartet
  • op. 44, 2nd Piano Quartet
  • op. 47, Grand Duo (for Piano 4-hands)
  • op. 48, Capriccio for Piano

Referencoj redakti

  1. Karin Pendle (2001). Women and music.
  2. Sadie, Julie Anne; Samuel, Rhian (1994). The Norton/Grove dictionary of women composers. ISBN 9780393034875. Reprenita la 28-an de January 2011.
  3. "Lebenslauf von Marie Léopoldine Blahetka". Retrieved 28 January 2011.
  4. Turner, Christie Susan (1979). Leopoldine Blahetka (1811-1887): pianist and composer.

Eksteraj ligiloj redakti