LiAZ-5292 (ruse ЛиАЗ-5292) estas la rusia urba malaltplanka buso de granda klaso, fabrikata en la Likina Aŭtobusa Uzino (Likino-Dulovo, Rusio) ekde 2004. Ĝi estas la unua malaltplanka buso, produktata en Rusio. Ĝi estas destinita por urboj kun granda trafiko. Ĝis junio 2020 estis fabrikitaj almenaŭ 9 442 busoj, senditaj al: Moskvo (54%), Moskva provinco (15%), Sankt-Peterburgo (6%), Niĵnij Novgorod (5%), Tjumeno (2%), Volgogrado (2%) kaj pluraj aliaj urboj, inkluzive eksterlanden.

LiAZ-5292
ЛиАЗ-5292.65 en originala koloro
Produktanto Likina Aŭtobusa Uzino (Likino-Dulovo, Rusio)
Gepatra kompanio Grupo GAZ
Produktkvanto almenaŭ 9442 (junio 2020)

LiAZ-5292.00: 51
LiAZ-5292.20: 467
LiAZ-5292.21: 1350
LiAZ-5292.22: 1892
LiAZ-5292.22-01: 132
LiAZ-5292.22 (versio por Moskvo): 265
LiAZ-5292.30: 31
LiAZ-5292.56: 39
LiAZ-5292.60: 997
LiAZ-5292.60 (10,5; 2-2-0): 71
LiAZ-5292.60 (10,5; 2-2-2): 54
LiAZ-5292.65: 1820
LiAZ-5292.65 (1-2-0): 631
LiAZ-5292.67: 1264
LiAZ-5292.70: 3
LiAZ-5292.71: 345

Produktata ekde 2004
Klaso malaltplanka urba
Motoro kaj transmisio
Motoro Caterpillar 3116

Cummins CGe 250 30 (gasa)
MAN D0836LOH04
MAN D0836 LOH41
MAN D0836 LOH56
MAN D0836 LOH65
MAN Е0836 LOH01 (gasa)
Scania DC09 91A
JaMZ-536111
JaMZ-53633
JaMZ-53624-40 (gasa)

Transmisio Voith Diwa D 851.3E

ZF Ecomat 6 HP 504 C
ZF EcoLife 6 AP 1200 B
ZF EcoLife 6 AP 1400 B
Voith Diwa D 864

Pasaĝeroj
Sidlokoj 20–32
Sume lokoj 105–112
Pezo kaj povumo
Pezo 9 950 kg (21 936 lb)11 250 kg (24 802 lb)
Maksimuma rapideco 65–85 km/hore
Averaĝa konsumo 29 litroj/100 km
Eligo de CO2 Eŭro-3
Eŭro-4
Eŭro-5
Eŭro-6
Dimensioj
Longeco 11 990 mm
Larĝeco 2 500 mm
Alteco 2 880 mm / 3 140 mm (gasa)
Tipo de fuelo dizelo, tergaso
Aksodistanco 11 990 mm
Nombro de pasaĝeraj pordoj 3 (2)
Formulo de pordoj 2-2-2 (2-2-0)
vdr

Modifaĵoj kun dizela motoro redakti

5292.00 redakti

 
LiAZ-5292.00 en Kursko. 2009

La unua LiAZ-5292.00 estis fabrikita kaj prezentita al publiko en la Moskva aŭtosalono en aŭgusto 2003[1]. La buso havis dizelan motoron Caterpillar 3116 (same kiel LiAZ-5256) transverse instalitan, aŭtomatan triŝtupan hidromeĥanikan rapidumskatolon Voith D851.3E, diskajn bremsojn Knorr-Bremse SB7000, ABS, pneŭmatan suspension, ĉaron Rába A 138.34 kaj stirmekanismon Csepel A-500.73-3520-00. Ĝi enspacigis 115 homojn kaj unuafoje en Rusio havis komplete malaltan plankon. Kiel malavantaĝojn oni menciis ke sidlokoj malmultas (speciale en la malaltplanka parto) kaj multaj estas direktitaj kontraŭ veturdirekto, kaj ke kolekta areo kontraŭ la meza pordo estas ne tre granda. Krome anstataŭ forŝoveblaj vazistasoj aperis engluitaj fumigitaj glacoj kun klapo supre, kiuj ne garantias sufiĉan ventoladon. Kiel avantaĝon oni menciis uzadon de la tute nova platformo ol ĉe la antaŭa LiAZ-5256[2]. Oni menciis ankaŭ problemojn pri hidraŭlika stirhelpilo, kiun ŝoforoj konsideris tro rigida, kaj malfleksa suspensio[3].

Post starto de la amasa fabrikado, la unuaj busoj venis etkvante al Moskvo (al la busejoj N 3, 7, 10 kaj 12), Kursko, Voroneĵo, Ivanovo kaj kelkaj aliaj urboj. La fabrikado daŭris de 2004 ĝis 2006, sed poste estis ĉesigita pro abundeco de fuŝoj. En Moskvo en 2014-2016 busoj de tiu ĉi serio estis forigitaj pro malalta elteneblo kaj eluziteco de la korpusoj[4]. Sume estis fabrikitaj 5 busoj, el kiuj 3 en junio 2020 ankoraŭ estas oficiale registritaj[5].

5292.20 (52922) redakti

 
LiAZ-5292.20 № 09120 kaj № 09222 en Moskvo. 2008.
 
LiAZ-52922 kun motoro MAN en la Moskva motoro-prezentaĵo. 2007.

LiAZ-5292.20 unuafoje estis prezentita en la Moskva motoro-prezentaĵo en 2007. Ĝi estis kreita kunlabore kun la firmao IVM Automotive (Germanio), kun konsidero de postuloj de la moskva municipa kompanio pri publika transporto Mosgortrans. Busoj de tiu ĉi serio havis motoron MAN D0836 LOH41, transverse situintan kaj kongruan al la postuloj de Eŭro-3; tiran malaltplankan ĉaron ZF de la tipo AV-132/87, malaltan frontĉaron ZF RL-85A kaj aŭtomatan rapidumskatolon ZF 6 HP 504C de la tipo Ecomat, kaj stirmekanismon ZF Servokom 8098 kun hidraŭlika helpilo. Ĝi povis enspacigi 112 pasaĝerojn (26 sidlokoj kaj unu por handikapulo)[6].

En 2008 korpusoj de la busoj estis fabrikataj en la uzino Tuŝino-Aŭto. Ekde mezo de 2011 LiAZ-5292.20 estas fabrikataj nur por regionoj. Moskvo komencis forigi la unuajn busojn en 2015 pro eluziteco de aparataro kaj paneoj de motoro. En 2016 en Moskvo estis forigitaj la busoj produktitaj en 2008, en 2017 — tiuj el 2009-2010. Iuj busoj, post traveturi certan distancon, estis transdonitaj al aliaj urboj (Berezniki, Tambovo, Ĥabarovsko kaj aliaj)[4]. En 2019 lastaj busoj en Moskvo atendis rubigadon. Sume estis fabrikitaj 190 busoj, el kiuj 136 en junio 2020 ankoraŭ estas oficiale registritaj[7].

5292.21 (529221) redakti

 
LiAZ-5292.21 en Moskvo. 2011
 
Salono de LiAZ-5292.21

Ĝi aperis kiel modifaĵo de LiAZ-5292.20. La ĉefa diferenco estas motoro MAN D0836 LOH56 kongrua al la postuloj de Eŭro-4[8]. Aperis ankaŭ nova instrumenta panelo (kiel en LiAZ-6213.20 fabrikitaj por Moskvo en 2010), nova plafono kreita de la kompanio КОРА, alia skemo de farbado de eksteriero (kiel en LiAZ-6213.20 fabrikitaj fine de 2010). La busoj liveritaj al Moskvo havis ankaŭ frontajn lumilojn de la firmao Hella kaj klimatizilojn (unue Spheros, poste Konvekta) en pasaĝerejo kaj stirejo. Busoj senditaj al regionoj klimatizilojn ne havis. Ekde somero 2011 tiuj ĉi busoj estis amase liverataj al Moskvo, ekde mezo de 2012 — ankaŭ al aliaj regionoj.

Ekde fino de 2018 komenciĝis forigado de tiuj ĉi busoj pro eluziteco kaj komplikeco de ilia priservado. Pro oftaj paneoj de la motoroj MAN, ekde 2017 en Moskvo oni komencis anstataŭigi ilin en busoj de la serioj LiAZ-5292.21 kaj LiAZ-5292.22 per la motoroj JaMZ-536, idenataj al tiuj uzataj en la serio LiAZ-5292.65 kaj kongruaj al la postuloj de Eŭro-5. Ekde oktobro 2019 komenciĝis amasa rubigado de la busoj de tiu ĉi serio en Moskvo. Sume estis fabrikitaj 1 291 busoj, el kiuj 1030 en junio 2020 ankoraŭ estas oficiale registritaj[9].

5292.22 (529222) redakti

 
LiAZ-5292.22 en la ekspozicio Komtrans-2011

Tiu ĉi serio havas motoron MAN D0836 LOH65, kongruan al la postuloj de Eŭro-5. Unuafoje ĝi estis prezentita en la ekspozicio Komtrans-2011 en septembro 2011, poste perfektigita. Estis renovigitaj: instrumenta panelo, interiero de la stirejo, stireja septo, plastaj podioj kaj kapotoj de radarkoj fare de la firmao КОРА.

Amasa fabrikado komenciĝis en novembro 2011. La unuaj busoj havis normalan fabrikan emblemon[10] kaj salonon identan al tiu de LiAZ-5292.21. Postaj busoj ricevis renovigitan emblemon[11] kaj modernigitan salonon kun plastaj podioj de la firmo KOPA[12]. Busoj fabrikitaj ekde somero 2012 havas salonon kun flavaj manteniloj, tutecan frontoglacon, nigran kadron de la fronta itinermontrilo, lumigadon de la salono per lumeligantaj diodoj, pli povan klimatizilon Konvekta kaj ŝanĝitan pobon, en kiu aperis pli da fendoj por ventolado de la motoro. Aperis ankaŭ sidiloj Pilot kaj vitraj ŝtopiloj en malsupra parto de la manteniloj.

Fine de 2013 komenciĝis fabrikado de renovigita versio kun fronta kaj posta maskoj similaj al tiu de LiAZ-5292.30 kaj kun komplete vitraj pordoj. En decembro 2013 la unuaj 25 redezajnitaj busoj venis al la 10-a busejo de Moskvo. Sume estis fabrikitaj 1 835 busoj kun la pordoformulo 2-2-2, el kiuj 1626 en junio 2020 ankoraŭ estas oficiale registritaj[13] kaj 50 busoj kun la pordoformulo 2-2-2, el kiuj 17 en junio 2020 ankoraŭ estas oficiale registritaj[14].

5292.22-01 redakti

 
Lernostirejo.

La modifaĵo havis lernostirejon en la salono, ventolajn lukojn identajn al tiuj en la busoj MAZ. En Moskvo estas ekspluatata almenaŭ unu tia buso[15]. Sume estis fabrikitaj 133 busoj, el kiuj 126 en junio 2020 ankoraŭ estas oficiale registritaj[16].

5292.22-02 redakti

La modifaĵo estas destinita por apudurbaj itineroj. Ĝi ne havas malantaŭan pordon, nombro de sidlokoj kreskis ĝis 32. La unuaj 50 busoj estis liveritaj al Soĉio en januaro 2014.

5292.22-77 redakti

La modifaĵo havas pli larĝan irejon en la salono kaj trian sidlokon antaŭ la pligrandigita motorejo, novajn lumilojn. La unuaj busoj venis al Moskvo en aŭtuno de 2015. En iuj estis instalitaj rusiaj klimatiziloj Avgust. Ekde januaro 2014 busoj de tiu serio estis liverataj al Moskvo. Somere de 2018 okazis du sendoj (sume 50 busoj) al Ĥuĝando (Taĝikio)[4].

5292.30 redakti

 
LiAZ-5292.30 en la ekspozicio "Busa mondo — 2013"

La modifaĵo kun motoro Scania DC09 91A, kongrua al la postuloj de Eŭro-4 kaj pova je 275 ĉevalpovoj, kun torda momanto 1283 Nm ĉe 1200 min, garantianta sukcesan funkciadon en la montaro. Ĝi povas enspacigi ĝis 112 homoj, kio estas la plej alta enspacigeblo inter la grandaj urbaj busoj. Unuafoje ĝi estis prezentita en la ekspozicio "Busa mondo — 2013". Poste en la ekspozicio "Komtrans-2013" estis prezentita amase fabrikita buso. La unuaj 30 busoj venis al Soĉio fine de 2013 kaj estis uzataj por priservado de la Vintra Olimpiko 2014. Tiuj busoj ricevis ankaŭ la sistemon "Parolanta urbo", ebligantan al blinduloj kaj vidhandikapuloj ricevi informojn pri la itinero kaj malfermiteco de la pordoj pere de specialaj kapaŭskultiloj. Ĝi havas la navigan sistemon GLONASS, sensilojn kontrolantajn fumon, gvatkameraojn kaj alarmobutonon en la stirejo, ebligantan al la ŝoforo voki la trafikejon. En la buso haveblas tri sidlokoj por marŝhandikapuloj, mekanike elŝovebla ramplo kaj reguligebla kliniĝo (ĝis 7°) direkte al la pordoj[17]. Sume estis fabrikitaj 32 busoj, el kiuj 30 en junio 2020 ankoraŭ estas oficiale registritaj[18].

5292.56 redakti

La modifaĵo diferenciĝis per la dizelaj motoroj Cummins, kongruaj al la postuloj de Eŭro-6 (la unuaj el la dizelaj motoroj) kaj pli povaj versioj de klimatiziloj Konvekta. Estis fabrikitaj 39 busoj de tiu ĉi serio. En junio 2020 ĉiuj ĉi busoj funkcias en Beogrado (Serbio)[19].

5292.60 redakti

La modifaĵo kun motoro JaMZ536111, kongrua al la postuloj de Eŭro-4, kaj aŭtomata rapidumskatolo ZF EcoLife 6AP1400B. La unuaj busoj venis al Sankt-Peterburgo en novembro 2013 kaj en 2014 — al Moskvo kaj Rostov-na-Donu. En julio 2014 la unua buso venis por testado al Niĵnij Novgorod. En 2017 la unuaj 75 busoj estis senditaj al Almato (Kazaĥio). Komence de 2018 la fabrikado estis ĉesigita, ĉar la ekologiaj postuloj en Rusio altiĝis kaj minimuma akceptebla normo iĝis Eŭro-5[20]. Sume estis fabrikitaj 994 busoj, el kiuj en junio 2020 funkciis 918[21].

5292.60-60 redakti

La mallongigita ĝis 10,5 metroj versio de LiAZ-5292.60. Ĝi aperis en la urba (tri pordoj, 22 sidlokoj) kaj apudurba (du pordoj, 26 sidlokoj) versioj, sume 75 pasaĝeroj. Danke al malpli longa korpuso, ĝi povas manovri pli facile. La buso havas dizelan motoron JaMZ-536 kongruan al la postuloj de Eŭro-4, 275 ĉevalpovoj. Ĝi havas lokon por alkroĉi rulseĝon, mekanike elŝoveblan ramplon kaj reguligeblan kliniĝon (ĝis 7°) direkte al la enirejoj[22].

La modifaĵo estis kreita laŭ mendo de la Moskva publiktransporta kompanio. Somere 2014 estis liveritaj 122 busoj. Poste surbaze de tiu ĉi modifaĵo estis kreita nova mezgranda buso LiAZ-4292. Sume estis fabrikitaj 71 busoj kun la pordoformulo 2-2-0, el kiuj 57 ankoraŭ estis registritaj en junio 2020[23] kaj 53 busoj kun la pordoformulo 2-2-2, el kiuj en junio 2020 funkciis 48[24].

 
LiAZ-5292.60 en Rostov-na-Donu.

5292.65 redakti

La modifaĵo kun motoro JaMZ-53633, kongrua al la postuloj de Eŭro-5. Ĝi havas rapidumskatolon Voith Diwa 864 aŭ ZF 6AP-1400B. La modifaĵo havas kelkajn versiojn. La unua estas duporda malaltplanka buso kun 33 sidlokoj, altplanka posta ĉaro Raba-718, identa al la busoj LiAZ-5256 kaj LiAZ-5293. Ĝi estas destinita por apudurba trafiko. La dua estas kutima komplete malaltplanka buso, identa al aliaj busoj de la familio LiAZ-5292. Foje ĝi havas rapidumskatolon ZF, tiukaze ankaŭ ĉaro estas de tiu ĉi firmao. En la busoj kun rapidumskatolo Voith estas instalataj ĉinaj ĉaroj — la tiraj Hande Axle HDZ13P kaj la frontaj Hande Axle HDZ75P. Ankaŭ haveblas iom mallongigita versio.

La unua buso de tiu ĉi modifaĵo en duonmalaltplanka versio estis fabrikita en septembro 2015, la amasa fabrikado komenciĝis en aprilo 2016 kaj rilatis nur al komplete malaltplankaj busoj. En 2018 aperis renovigita versio kun elektronikaj itinermontriloj de helverda, oranĝa kaj ruĝa koloroj. En iliaj salonoj estis instalitaj ekranoj, tri pliaj seĝoj antaŭ la motorejo kaj nova septo de la stirejo, heredita de LiAZ-5292.22. La sidiloj estis identaj al tiuj en LiAZ-5292.65-77.

En septembro 2018 la unuaj ses busoj venis al Kemerova provinco, en oktobro — novembro 18 busoj estis senditaj al Krasnojarsko, kie ili priservis Universiadon 2019 kaj poste estis uzataj en urbaj itineroj. Samtempe 75 busoj estis senditaj al Almato (Kazaĥio). En aŭgusto 2019 estis aĉetitaj 17 busoj por Vladivostoko[25].

Sume ĝis junio 2020 estis fabrikitaj 1 802 busoj, el kiuj 1 740 tiutempe funkciis[26].

 
LiAZ-5292 sur placo de la Kieva stacidomo, Moskvo.

5292.65-03 redakti

Duonmalaltplanka modifaĵo, kun pordoj laŭ skemo 1-2-0 kaj motoro JaMZ-536 (276 ĉevalpovoj), kongrua al la postuloj de Eŭro-5 kaj lokita ne en aparta ŝaĥto, sed pli tradicie — en elstaraĵo. La buso havas ĉaron Rába 718, aŭtomatan rapidumskatolon ZF 6AP-1400B. La buso enhavas 42 sidlokojn, sume enspacigas 93 pasaĝerojn[27]. En la salono haveblas bretoj por aĵoj, klimatizilo kaj USB-ingoj. Sume ĝis junio 2020 estis fabrikitaj 650 busoj kun la pordoformulo 1-2-0, el kiuj 178 tiutempe funkciis[28].

5292.65-77 redakti

Tio estas perfektigita versio kun pligrandigita pobo kaj granda motorejo, ĉe kiu aperis tria sidloko. Ĝia eksteriero similas al LiAZ-5292.22-77. Ĝi havas motoron JaMZ-53633 kaj rusian klimatizilon Avgust. Ĝi estas uzata en Moskvo[29]. La 11-an de majo 2017 granda kvanto da tiaj busoj venis al Tjumeno.

5292.65-79 redakti

Fine de 2017 al Moskvo estis liveritaj busoj de tiu ĉi modifaĵo. Ili havas du ekranojn en la salono, tri USB-ingojn, novan instrumentan panelon kun elektra reguligado de stirrado, novan komputilon, sistemon de ĉirkaŭgvatado. Mankas ventolaj lukoj en la tegmento, haveblas plia lumindikilo. La itinermontrilo estas levita pli alte kaj funkcias alimaniere. Estis aldonitaj butonoj de malfermo de la pordoj fare de pasaĝeroj, ĉu starantaj ene aŭ ekster de la buso kaj ekfunkciigataj de la ŝoforo. Oni forigis tri sidlokojn ĉe la motorejo kiel malkomfortajn. En 2018 oni ekfarbis klimatizilojn je la sama blua koloro kiel la korpuson.

5292.65-80 redakti

Busoj de tiu ĉi modifaĵo havas lernostirejon, kiu estas pli granda ol en la antaŭaj lernobusoj LiAZ-5292.22-01. Apero de la lernostirejo kaŭzis ŝanĝon de la ordo de sidlokoj. Ĉio alia identas al la modifaĵo LiAZ-5292.65-79. Produktado de la modifaĵo komenciĝis fine de 2017.

Modifaĵoj kun gasmotoro redakti

5292.67 redakti

Tio estas gasa modifaĵo de la dizela motoro JaMZ-53624-40. Ĝi havis rapidumskatolon Voith Diwa 864 aŭ ZF 6AP-1200B. En la busoj kun rapidumskatolo Voith estis uzataj tiraj ĉaroj de la tipo Hande Axle HDZ13P kaj la frontaj ĉaroj Hande Axle HDZ75P. Origine oni planis uzi indekson LiAZ-5292.90, sed poste ŝanĝis la planon. Ĝis junio 2020 estis fabrikitaj 1 276 busoj, el kiuj 1 216 estis plu ekspluatataj en Volgogrado, Niĵnij Novgorodo, Ĉelabinsko, Iĵevsko, Tjumeno, Saransko ktp[30].

5292.67-79 redakti

Redezajnita versio de la modifaĵo LiAZ-5292.67 estis kreita speciale por Moskvo. Ĝi havas pli grandan motorejon. Oni planis lanĉi amasan fabrikadon en 2018-2019, sed pro malstabileco de la motoro JaMZ-З53624-10 Moskvo decidis aĉeti LiAZ-5292.71-79. Tamen ekde la fino de 2017 tiu ĉi modifaĵo estas ekspluatata en Tjumeno.

5292.67 LNG redakti

La modifaĵo iĝis la unua en Rusio amase fabrikata LNG-buso de la granda klaso. Ĝi estas kreita surbaze de 12 metrojn longa urba versio kaj havas gasmotoron JaMZ-536. Fridigujo kun LNG troviĝas apud la motoro, en la posta elstaraĵo kaj havas volumenon je 375 litroj. La fridigujo subtenas konstantan temperaturon minus 160 °C sendepende de temperaturo de ekstera mdeio, kaj premon ĝis 19 atm. Ĝia kapacito sufiĉas por traveturi ĝis 300 km en la urba trafiko. La buso enspacigas ĝis 111 pasaĝeroj, havas malaltan plankon, kliniĝon, klimatizilon, USB-ŝarĝilojn, gvatkameraojn, GLONASS ktp[31].

La unua buso estis prezentita en aŭgusto 2021 en Magnitogorsko okaze de malfermo de gaslikviga fabriko[32]. En marto 2021 unuaj busoj estis senditaj por testa ekspluatado al Ĉelabinsko[33]. En 2021 al Sankt-Peterburgo venis 250 busoj de tiu modelo[34]. Sume estis fabrikitaj 261 busoj, el kiuj 258 en majo 2022 ankoraŭ estas oficiale registritaj: 251 en Sankt-Peterburgo, 7 en Ĉelabinsko kaj 1 en Moskva provinco[35][36].

5292.67 CNG redakti

La modifaĵo uzas kunpremitan naturan gason (KNG), la motoron JaMZ-53624 kongruan al la postuloj de Eŭro-5 kaj aŭtomatan rapidumskatolon ZF 6AP-1200B (Ecolife), frontan akson ZF RL82, postan ĉaron ZF AV133 aŭ frontan akson Hande Axle HDZ75P kaj postan ĉaron Axle HDZ13P. La buso, depende de variaĵo, enspacigas 108 pasaĝerojn (inkluzive 28 normalajn sidlokojn kaj 1 por rulseĝulo) aŭ 109 (31 normalajn kaj 1 por rulseĝulo)[37]. Sume ĝis majo 2022 estis fabrikitaj 2 424 busoj, el kiuj 2198 ankoraŭ estas oficiale registritaj[38].

5292.70 (52927) redakti

Gasa modifaĵo de LiAZ-5292.00. Anstataŭ motoro Caterpillar 3116 estis instalita Cummins CGe 250 30. Entute oni fabrikis nur du busojn de tiu ĉi modifaĵo. Krome en 2010 unu ekspozicia buso LiAZ-5292.20 estis ŝanĝita en la fabriko por tiu ĉi versio[39]. Unu buso estis ekspluatata en Moskvo en la 11-a busejo ekde 2006 kaj forigita en 2015 pro malalta fidindeco kaj uziteco. Ĝi havis transverse lokitan motoron Cummins CGe250 kaj aŭtomatan rapidumskatolon Voith kun angula reduktoro. Pro malĝusta lokado de malvarmiga radiatoro, la motoro ekvarmiĝis post atingi rapidecon 30 km/hore, pro kio la buso estis ekspluatata nur vintre. Ĝia veturdistanco antaŭ la forigo estis 200 mil km.

5292.71 (52927 EEV) redakti

 
liAZ-5292.71 en Permjo

La modifaĵo kun gasmotoro MAN E0836 LOH01, kongrua al la postuloj de Eŭro-5 kaj aŭtomata rapidumskatolo ZF EcoLife 6 AP 1200B[40]. La unua buso estis prezentita en la ekspozicio Busworld-2010 en julio 2010 kaj la amasa fabrikado komenciĝis en 2012. Ĝi havis novajn klimatizilojn Konvekta (ekde aprilo 2012), gasbalonoj estis ŝovitaj antaŭen. La 9-an de majo 2013 gasbalono en unu el busoj eksplodis, post kio ĉiuj gasmotoraj busoj estis provizore forigitaj el trafikado en Moskvo. En 2014 estis instalitaj novaj gasbalonoj, post kio la busoj ekcirkulis tra Moskvo denove. En decembro 2015 la unuaj 40 busoj venis al Simferopolo. Fine de 2017 la unuaj 10 busoj venis al Permjo. Ĝis junio 2020 estis fabrikitaj 335 busoj, el kiuj 321 ankoraŭ estis registritaj[41].

5292.71-79 redakti

Tio estas redezajnita versio de la modifaĵo LiAZ-5292.71, kreita por Moskvo. Ĝi havas pli grandan motorejon. La amasa fabrikado komenciĝis en 2019.

5292.71-80 redakti

La modifaĵo kreita surbaze de LiAZ-5292.71-79 kun lernostirejo estas produktata por Moskvo.

Hibrida modelo LiAZ-5292Х redakti

En septembro 2009 en la ekspozicio Interaŭto-2009 (Moskvo) estis prezentita tiu ĉi hibrida versio. Uzado de elektro ebligas malpliigi gaskonsumadon je 25-30%. Ankaŭ konsumado de oksigeno reduktiĝis. Oni promesis ke la nova buso kostos proksimume je 20% pli ol la gasa[42]. En la buso funkciis indukta motoro TAD 225-380 kun elektra povo 132,5 kVt kaj maksimuma mallongtema povo 250 kVt kaj brulmotoro Cummins ISBe4+ 185 pova je 185 ĉevalpovoj, kongrua al la postuloj de Eŭro-4, kaj funkcianta kune kun la indukta motoro-generatoro TAG 225-280 same pova. Sur la tegmento estis instalitaj 12 superkondensatoroj kun suma elektra volumeno 21 F[43][44]. Oni planis lanĉi amasan fabrikadon en 2009, sed tio ne okazis kaj la buso restis nura projekto.

Elektrobuso LiAZ-6274 redakti

 
LiAZ-6274 dum testado. Moskvo, 2015.

En junio 2012 en la ekspozicio "Busworld Russia — 2012" estis prezentita eksperimenta elektrobuso LiAZ-6274. Ĝi havis litia-jonan akumulatoron de la rusia kompanio Lioteĥ kaj laŭ asertoj de la kreintoj povis veturi ĝis 200 km ĝis sekva ŝarĝo[45][46]. La buso ricevis numeron 08106 kaj estis sendita por testado, sed baldaŭ paneis kaj revenis al la fabriko eĉ sen esti testata kun pasaĝeroj. Pro tio anstataŭ daŭrigi tiun ĉi eksperimenton oni perfektigis la elektrobuson LiAZ-6274 subaze de LiAZ-5292.22. Ĝi ricevis numeron 08729 kaj post dumonata sukcesa testado (inkluzive kun pasaĝeroj) en decembro 2017 estis vendita al Tjumeno, kie ĝi ekveturis laŭ la itinero N 10 (flughaveno — fervoja stacidomo — busa stacidomo)[47]. Ĝia hejtado tamen okazas pere de dizela sistemo[48]. Praktiko montris, ke ĝia baterio sufiĉas por 80 km (anstataŭ oficiale deklaritaj 100 km), do oni devas ŝarĝi ĝin inter la veturoj[49].

En februaro 2018 estis prezentita perfektigita versio de la elektrobuso kun rapidega (10-18 minutoj) ŝarĝado. Elektra aparataro kaj akumuliloj translokiĝis sub la tegmenton, kiu ĝibiĝis, do en la buso aperis normala posta fenestro kaj pliaj sidlokoj en la pobo. La buso havas duzonan klimatregilon kaj regsistemon, kapablan distance kontroli ĝis 300 parametroj. La buso povas enspacigi 85 pasaĝerojn, havas 27 sidlokojn, eblecon alkroĉi rulseĝojn. Funkcias gvatkameraoj kaj reguligebla kliniĝo direkte al la pordoj. En junio 2018 komenciĝis amasa fabrikado, dum kiu oni ŝanĝis la lumilojn tiel ke ili iĝis similaj al KamAZ-6282. Pluraj elektrobusoj funkcias en Moskvo[50].

Teknikaj karakterizoj redakti

En decembro 2020 estis anoncita apero de redezajnita versio kun pli modernaspekta vitroplasta fronto. Ĝi konsistas el apartaj elementoj, kio faciligas la riparadon kaj anstaŭigadon. La nova fronto estas komplete rustoimuna, malpeza kaj malpli kosta[37][51].

Teknikaj karakterizoj[52]
Rada formulo 4х2
Korpuso Vagona
Nombro de la pordoj 3 (2)
Larĝeco de la pordoj, mm 2х 1325 + 1х 1225
Uzebleco de la korpuso, jaroj 10-12
Suma nombro de lokoj 105-112
Nombro de sidlokoj 20-30
Turnoradiuso, m 11,5
Maksimuma rapideco, km/hore 65-85
Konsumado de fuelo, litroj/100 km 45
Bremsa sistemo Pneŭmata, dukontura kun ABS
Longeco, mm 11 990
Larĝeco, mm 2 500
Alteco, mm 2 880 / 3 140 (gasa)
Ĉaro, mm 5 960
Kompleta pezo, kg 17 700 — 18 390
Alteco de la plafono en la salono 2200…2280
Ventolado Natura tra tegmentaj lukoj kaj vasistazoj; deviga, per klimatiziloj (elektebla)
Hejtado Radiatoroj
Posta ĉaro ZF-AV132/87/6,5, kun centra konusa reduktoro
Motoroj Caterpillar 3116, Cummins CGe 250 30 (gasa), MAN D0836 LOH04, MAN D0836 LOH41, MAN D0836 LOH56, MAN D0836 LOH65, MAN Е0836 LOH01 (gasa), Scania DC09 91A, JaMZ-536111, JaMZ-53624 (gasa), JaMZ-53633

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. == Начинает свою работу VI московский международный автосалон (ruse). Autonews.ru (2003-08-25). Alirita 2020-06-23.
  2. Автосалон (ruse). Московский Автобус (2003). Arkivita el la originalo je 2019-09-27. Alirita 2020-06-23.
  3. Л. Малютин (2015-07-14) Чтобы легче дышалось (ruse). Основные средства. Arkivita el la originalo je 2019-12-16. Alirita 2020-06-23.
  4. 4,0 4,1 4,2 Александр Стёпченко (2019-05-28) ЛиАЗ-5292 (ruse). Spectechnika.info. Arkivita el la originalo je 2019-11-16. Alirita 2020-06-23.
  5. ЛиАЗ-5292.00 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-21. Alirita 2020-06-25.
  6. ЛиАЗ 5292 22 Евро-5, низкопольный (ruse). Rusbiznesauto. Arkivita el la originalo je 2019-02-21. Alirita 2019-02-20.
  7. ЛиАЗ-5292.20 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-03. Alirita 2020-06-25.
  8. Группа ГАЗ. ЛиАЗ-5292 (ruse). Bus.ru. Arkivita el la originalo je 2013-12-31. Alirita 2013-12-31.
  9. ЛиАЗ-5292.21 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-04. Alirita 2020-06-25.
  10. Москва, ЛиАЗ-5292.22 (2-2-2) № 15884 — маршрут 243 (ruse). Fotobus.ru (2016-09-19). Arkivita el la originalo je 2019-02-23. Alirita 2020-06-23.
  11. Москва, ЛиАЗ-5292.22 (2-2-2) № 08124 — маршрут 120 (ruse). Fotobus.ru (2015-02-09). Arkivita el la originalo je 2019-02-23. Alirita 2020-06-23.
  12. Москва, ЛиАЗ-5292.22 (2-2-2) № 08124. Салон, вид вперёд (ruse). Fotobus.ru (2012-12-29). Arkivita el la originalo je 2019-02-23. Alirita 2020-06-23.
  13. ЛиАЗ-5292.22 (2-2-2) (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-04. Alirita 2020-06-25.
  14. ЛиАЗ-5292.22 (2-2-0) (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-10-30. Alirita 2020-06-25.
  15. Москва, ЛиАЗ-5292.22-01 № 011000 — маршрут 695 (ruse). Fotobus.ru (2019-01-23). Arkivita el la originalo je 2019-02-23. Alirita 2020-06-23.
  16. ЛиАЗ-5292.22-01 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-02. Alirita 2020-06-25.
  17. Александр Чупров (2013-10-10) «Группа ГАЗ» поставила низкопольные автобусы ЛИАЗ для обслуживания Олимпиады в Сочи (ruse). Autostat.ru. Arkivita el la originalo je 2020-06-25. Alirita 2020-06-25.
  18. ЛиАЗ-5292.30 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-02. Alirita 2020-06-25.
  19. ЛиАЗ-5292.56 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-23. Alirita 2020-06-25.
  20. C 1 января 2018 года «ЕВРО-5» (ruse). Uralst.ru (2018-05-18). Arkivita el la originalo je 2019-11-28. Alirita 2020-06-23.
  21. ЛиАЗ-5292.60 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-19. Alirita 2020-06-25.
  22. Александр Чупров (2014-09-11) «Группа ГАЗ» представила новый автобус ЛИАЗ (ruse). Autostat.ru. Arkivita el la originalo je 2020-06-25. Alirita 2020-06-25.
  23. ЛиАЗ-5292.60 (10,5; 2-2-0) (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-01. Alirita 2020-06-25.
  24. ЛиАЗ-5292.60 (10,5; 2-2-2) (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-24. Alirita 2020-06-25.
  25. Виктория Лебединец (2019-08-13) Первая партия из закупленных мэрией автобусов прибыла во Владивосток (ruse). Владивосток. Arkivita el la originalo je 2019-12-09. Alirita 2020-06-25.
  26. ЛиАЗ-5292.65 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-18. Alirita 2020-06-25.
  27. Петр Грибачев (2020-08-10) Новый полунизкопольный ЛиАЗ — с точки зрения пассажира (ruse). Autoreview.ru. Arkivita el la originalo je 2021-06-14. Alirita 2022-05-06.
  28. ЛиАЗ-5292.65 (1-2-0) (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-02. Alirita 2020-06-25.
  29. (2017-01-01) “Îòâåòû íà âèêòîðèíó”, За отличный рейс (ru), p. 8. Alirita 2020-06-25.. 
  30. ЛиАЗ-5292.67 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2020-06-12. Alirita 2020-06-25.
  31. «Группа ГАЗ» начала производство автобусов на сжиженном природном газе (ruse). GAZ (2021-03). Arkivita el la originalo je 2021-04-10. Alirita 2022-05-06.
  32. Петр Грибачев (2020-08-27) ЛиАЗ представил автобус на сжиженном природном газе (ruse). Autoreview.ru. Arkivita el la originalo je 2021-03-17. Alirita 2022-05-06.
  33. Петр Грибачев (2020-08-27) ЛиАЗ начал производство автобусов на сжиженном газе (ruse). Autoreview.ru. Arkivita el la originalo je 2021-04-29. Alirita 2021-03-17.
  34. «Группа ГАЗ» поставит в Санкт-Петербург 250 автобусов ЛиАЗ на сжиженном природном газе (ruse). GAZ. Arkivita el la originalo je 2021-05-16. Alirita 2022-05-06.
  35. ЛиАЗ-5292.67 (LNG). Fotobus.msk.ru. Alirita 2022-05-06.[rompita ligilo]
  36. В Петербурге появились новые автобусы на сжиженном газе (ruse). Transportspb.com (2021-06-7). Arkivita el la originalo je 2022-03-16. Alirita 2022-05-06.
  37. 37,0 37,1 АВТОБУС ЛИАЗ-5292 РЕСТАЙЛИНГ (ruse). GAZ. Arkivita el la originalo je 2022-03-14. Alirita 2022-05-06.
  38. ЛиАЗ-5292.67 (CNG) (ruse). Fotobus.msk.ru. Arkivita el la originalo je 2022-03-22. Alirita 2022-05-06.
  39. Список подвижного состава ЛиАЗ-5292.70 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2020-06-25. Alirita 2020-06-25.
  40. Автобус ЛиАЗ 5292 — долгожданная замена Икарусам (ruse). Tehnorussia.su. Arkivita el la originalo je 2019-08-27. Alirita 2020-06-25.
  41. ЛиАЗ-5292.71 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2020-04-12. Alirita 2020-06-25.
  42. Алексей Грамматчиков (2009-09-14) На электрической тяге (ruse). Эксперт. Arkivita el la originalo je 2019-04-18. Alirita 2020-06-25.
  43. Первый Русский Автобус-Гибрид! (ruse). Формула Гибрид (2009-03-24). Arkivita el la originalo je 2019-05-14. Alirita 2020-06-25.
  44. Автобус ЛиАЗ-5292 (гибрид) (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-02-21. Alirita 2020-06-25.
  45. Группа ГАЗ. ЛиАЗ-6274 (электробус) (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-03-27. Alirita 013-12-17.
  46. Группа ГАЗ представила первый российский электробус (ruse). Carsguru.net (2012-06-07). Arkivita el la originalo je 2019-03-27. Alirita 2020-06-25.
  47. Михаил Калянов (2017-12-27) Как поймать электробус в Тюмени – рецепт от мэрии (ruse). Vsluh.ru.
  48. Вита Захарова (2018-01-25) В ТПАТП объяснили, почему дымит электробус (ruse). Vsluh.ru.
  49. Тюменский электробус оказался на 20% слабее, чем заявлено (ruse). Vsluh.ru (2018-05-04). Alirita 2019-07-21.
  50. «Группа ГАЗ» представила новый электробус (ruse). Autostat.ru (2018-02-27). Arkivita el la originalo je 2020-06-25. Alirita 2020-06-25.
  51. Зубко Р.Ю. (2020-12-31) ЛиАЗ представил обновленные автобусы (ruse). Dvizhok.su. Arkivita el la originalo je 2022-05-06. Alirita 2022-05-06.
  52. Группа ГАЗ. ЛиАЗ-5292 газовый (EEV) (ruse). Arkivita el la originalo je 2013-12-28. Alirita 2013-12-31.