Li Daĝaŭ

Li Daĝaŭ, Li Dazhao (pinjine),Li Ta-chao (Wade-Giles) (29a de Oktobro, 1889 – 28a de aprilo, 1927) estis ĉina intelektulo kiu partoprenis en la Novkultura Movado en la komencaj jaroj de la Respubliko Ĉinio, establita en 1912. Li kunfondis la Komunistan Partion de Ĉinio kun Ĉen Duŝjoŭ (Chen Duxiu) en julio 1921. Li helpos konstrui unuigitan fronton inter la KPĈ kaj la Naciisma Partio de Sun Yat-sen komence de 1924. Dum la Norda Ekspedicio, Li estis arestita kaj ekzekutita pro ordono de la militsenjoro Ĝang Zŭolin (Zhang Zuolin) en Pekino en 1927.

Li Daĝaŭ
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1889 (1889-10-29)
en Laŭting (Laoting) Gubernio
Morto 28-an de aprilo 1927 (1927-04-28) (37-jaraĝa)
en Pekino
Mortokialo pendumo
Lingvoj ĉina
Ŝtataneco Dinastio QingRespubliko Ĉinio
Alma mater Universitato de Ŭaseda
Familio
Infano Li Baohua
Okupo
Okupo politikistobibliotekisto
vdr

Kiam li estis universitata bibliotekisto, juna Mao Zedong estis lia helpanto kaj Li influis lin por aliĝo al la Movado de la 4-a de majo.[1] Li aŭtoris serion de artikoloj por Nova Junularo pri la Oktobra Revolucio en Rusio, dum kiu la komunista Bolŝevika Partio sub la estreco de Vladimir Lenin estis enpoviĝinta. Lenin estis defendanto de la soci-politika teorio de Marksismo, por la unua fojo disvolvita de la germanaj sociologoj Karl Marx kaj Friedrich Engels, kaj la artikoloj de Li aldonis Marksismon al la doktrinoj en la ĉina revolucia movado.[2]

Li estis profesoro pri politiko, historio, kaj ekonomiko tie. Li instruis diversajn kursojn ne nur en la Pekina Universitato, sed ankaŭ en kvar aliaj universitatoj en Pekino. Li estis la unua ĉina intelektulo kiu indikis la gravon de la rura socio en Ĉinio por lanĉi politikajn movadojn. Li estis unu el la plej fruaj fakuloj kiu esploris la regadon de Bolŝevikoj en la Sovetunio kiel ebla modelo por sia propra lando.

Post la fondo de la KPĈ, Li kaj aliaj fruaj komunistoj laboris diligente por mobilizi ĉinajn fervojistojn kaj ministojn lukti por siaj rajtoj. Laŭ indikoj de Kominterno, Li kaj Ĉen aliĝis al la Naciisma Partio en 1922 kaj konstruis fortan aliancon kun Sun Yat-sen. En 1926 Li rifuĝiĝis en la Sovetunian Ambasadejon en Pekino, dum pluigis politikajn manovrojn en Norda Ĉinio kontraŭ la militsenjoroj.[3] Kiam la Unuigita Fronto estis venkita en 1927, Ĝang Zŭolin ordonis atakon al la ambasadejo, perforte de la diplomata imuneco. Li kaj 19 individuoj, kaj naciistoj kaj komunistoj, estis ekzekutitaj strangole la 28an de aprilo 1927.[4]

Notoj redakti

  1. Schram 1966, p. 48; Pantsov & Levine 2012, p. 59.
  2. Schram 1966, p. 47; Pantsov & Levine 2012, paĝoj 59–62.
  3. Zhu Zhimin, Li Dazhao zhuan (Biografio de Li Dazhao), Beijing: Hongqichubanshe, 2009, p. 358.
  4. Meisner (1967), p. 259.

Bibliografio redakti