Listo de usonaj poŝtkodoj

Listartikolo en Vikipedio

Duliteraj mallongigoj por indiki apartajn usonajn ŝtatojn estas vaste uzataj de la Usona Poŝta Servo (USPS). En ties nuna aspekto la unueca normo estis akceptita en oktobro 1963, kaj la unua provo unuecigi mallongigojn kaj koncizajn indikojn de la ŝtatoj por la bezonoj de la poŝto estis farita en 1831. La sola ŝanĝo en la nuna listo de kodoj de la Poŝta servo okazis en 1969, kiam, por preventi konfuzadon kun la mallongigo de la kanada provinco Nov-Brunsviko, por kodo de Nebrasko anstataŭ NB estis elektitaj la literoj NE[1]. Krome, antaŭ 1988 poŝtkodo por servataj de USPS Nord-Marianoj estis CM.

La duliteraj kodoj de Usona Poŝta Servo koincidas al la duliteraj mallongigoj de la Usona Nacia Norm-Instituto (ANSI), sed iomete diferencas de la kodoj kiujn uzas por marki ŝipojn la Usona Borda Gardistaro (ekzemple, la kodo por Kalifornio en la sistemo de la Usona Poŝta Servo estas CA, sed ĉe la Usona Borda Gardistaro estas CF). Mallongigoj por apartaj usonaj ŝtatoj, akceptitaj en la normo ISO 3166 kiu reglamentas ankaŭ kodajn indikojn por administraj dividaĵoj, koincidas al la kodoj de USPS kaj ANSI sed uzas la prefikson «US-» (ekzemple, US-FL anstataŭ FL por Florido). La mallongigoj de ANSI kaj ISO 3166 ne rilatas ankaŭ al specifaj poŝtkodoj (ekzemple, kodoj por korespondado de la usona armeo eksterlande). Usonaj Malgrandaj Insuloj ne havas poŝtkodojn.

Listo redakti

 
Mapo de Usono kun poŝtkodoj de ŝtatoj.
Poŝtkodoj de ŝtatoj
Ŝtato Kodo
Alabamo AL
Alasko AK
Arizono AZ
Arkansaso AR
Delavaro DE
Florido FL
Georgio GA
Havajo HI
Idaho ID
Ilinojso IL
Indianio IN
Iovao IA
Kalifornio CA
Kansaso KS
Kentukio KY
Koloradio CO
Konektikuto CT
Luiziano LA
Majno ME
Marilando MD
Masaĉuseco MA
Miĉigano MI
Minesoto MN
Misisipio MS
Misurio MO
Montano MT
Nebrasko NE
Nevado NV
Norda Dakoto ND
Norda Karolino NC
Nov-Hampŝiro NH
Nov-Jorkio NY
Nov-Ĵerzejo NJ
Nov-Meksiko NM
Ohio OH
Okcidenta Virginio WV
Oklahomo OK
Oregono OR
Pensilvanio PA
Rod-Insulo RI
Suda Dakoto SD
Suda Karolino SC
Teksaso TX
Tenesio TN
Utaho UT
Vajomingo WY
Vaŝingtonio, ŝtato WA
Vaŝingtono, la Distrikto Kolumbio DC
Vermonto VT
Virginio VA
Viskonsino WI
Specialaj poŝtkodoj
Teritorio Poŝtkodo
Usona Samoo AS
Usonaj Virgulininsuloj VI
Gvamo GU
Marŝala Insularo MH
Palaŭo PW
Porto-Riko PR
Nord-Marianoj MP
Federacio de Mikronezio FM
Usona armeo — Latin-Ameriko AA
Usona armeo — Eŭropo,
Kanado, Afriko, Proksima Oriento
AE
Usona armeo — Pacifika regiono AP
Neuzataj kodoj
Teritorio Poŝtkodo
Zono de la Kanalo de Panamo CZ
Filipinoj PI

Referencoj redakti

  1. State Abbreviations (angle) (PDF). Usona Poŝta Servo (2011-12). Arkivita el la originalo je 2015-05-13. Alirita 2015-05-18.

Eksteraj ligiloj redakti