Márton Kalász

hungara poeto, literatura tradukisto

Márton Kalász [kalAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kalász Márton estis hungara poeto, verkisto, tradukisto, profesoro.

Márton Kalász
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1934 (1934-09-08)
en Somberek
Morto 30-an de decembro 2021 (2021-12-30) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaragermana vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo tradukistoverkisto • poeto • germanisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • germanistiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Márton Kalász [1] Arkivigite je 2011-08-29 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 8-an de septembro 1934 en Somberek, li mortis la 30-an de decembro 2021 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Márton Kalász devenis el ŝvaba familio. Li frekventis gimnazion en Pécs, poste li eklaboris en Siklós kaj Szigetvár. Inter 1958-1970 li faris raportojn al Hungara Radio, dume li estis redaktoro en eldonejo. En 1964 helpe de stipendio li vizitis Orientan Germanion. Inter 1971-1974 li laboris en Berlino en Domo de Hungara Kulturo, inter 1991-1994 faris la samon en Stuttgart. En 1995 li ekinstruis en universitato. Li ricevis premion Kossuth en 2013, ekde 1971 ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • poemoj ekzemple Hajnali szekerek (1955); Viola d'amour (1969); Megszámított vigasz - elektitaj poemoj 1952-1974; Rejtek (1990); Látható, láthatatlan (2007)
  • prozoj ekzemple Téli bárány (1986) - romano; Morgató (1986) - porinfana romano; Atossza királynő álma (2006) - studoj, kritikoj, eseoj
  • tradukaĵoj ekzemple de Rolf Hochhuth, Uwe Gressmann
  • teatraĵo kaj tradukitaj teatraĵoj

Fontoj redakti