Jouxtens-Mézery
publikigita versio estis patrolita je 7 aŭg. 2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 7 aŭg. 2023.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Jouxtens-Mézery (stacidomo). |
Jouxtens-Mézery estas komunumo en la distrikto Laŭzano en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1358 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Jouxtens-Mézery | |
---|---|
Blazono de Jouxtens-Mézery | |
Preĝejo de Jouxtens-Mézery | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Laŭzano |
Koordinatoj | 46° 33′ 10″ N 6° 35′ 51″ O / 46.55278 °N, 6.59750 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 33′ 10″ N 6° 35′ 51″ O / 46.55278 °N, 6.59750 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1358 |
Areo | 1,93 km² |
Alteco | 525 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1008 |
Komunumkodo | 5585 |
Situa mapo de Jouxtens-Mézery | |
Geografio redakti
La komunumo Jouxtens-Mézery situas 4,5 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas, sur la sudokcidenta deklivo de la montoĉeno Jorat en la Vaŭda Mezlando. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Jouxstens en sudo kaj Mézery en nordo de la komunumo.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,93 km², de kiuj 7,8% estas kovritaj de arbaro, 44,0% servas por agrikulturo kaj 47,7% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj redakti
La komunumo Jouxtens-Mézery limas en nordo al la eksklavo Bel-Air de Laŭzano, en nordoriento al Romanel-sur-Lausanne, en sudoriento al Prilly, en sudo al Renens, kaj en okcidento al Crissier.
Trafiko redakti
Tra Jouxtens-Mézery pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Laŭzano al Yverdon-les-Bains. La komunuman teritorion ankaŭ trapasas la svisa aŭtovojo A9, kies plej proksima alveturejo situas 2 kilometrojn oriente de la komunumo. Pere de la mallarĝspura trama fervojlinio Laŭzano-Echallens-Bercher kaj diversaj lokaj buslinioj de Laŭzano la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto.
Historio redakti
La unua dokumenta mencio de Jouxtens datiĝas el la jaro 1185 kiel Jotens, kaj de Mézery el la jaro 929 kiel Masiriaco. En Mézery troviĝas la restaĵoj de signifa romia banejo kun termobanejoj. Dum mezepoko Joŭtens kaj Mézery apartenis al la katedrala kapitolo de Laŭzano. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Jouxtens apartenis al la Voktejo Laŭzano, dum Mézery estis sidejo de senjora tribunalo. Ek 1798 Jouxtens.Mézery apartenis al la Distrikto Laŭzano.[3]
Notoj kaj referencoj redakti
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo de la komunumo Jouxtens-Mézery[rompita ligilo]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Jouxtens-Mézery – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)