Mad (magazino)

satira kaj bildstria magazino
(Alidirektita el Mad (bildliteraturo))

Mad ("freneza" en la angla lingvo) estas satira magazino dumonata, kiu anglalingve publikiĝas en Usono ekde oktobro 1952. Eldonas ĝin la firmao DC Comics, parto de la konzerno Time Warner. De la numero de novembro 2015 publikiĝis 267 174 ekzempleroj. En januaro 2016 atingiĝis la 540-a numero. Aparte akcentiĝas publikigi bildstriojn, kaj tekstoj samkiel grafikaĵoj aspektu laŭeble senrespektaj kaj primokaj. En multaj titolpaĝoj aparte elstariĝas helhaŭta knabo kun aparte grandaspektaj oreloj, manko de centra supra dento kaj multaj efelidoj sur la nazo, kiu bone personigas tiun senrespektemon kaj mokemon.

Mad

emblemo

humor magazine
Speco satira magazino dumonata

Posedanto DC Comics (Time Warner)
Establodato oktobro 1952
Posedata de DC Comics vd

Retejo madmagazine.com
vdr

Ekde la fino de la 1950-aj jaroj la redakcia koncepto ankaŭ eksportiĝis al aliaj landoj, unue en 1959 al Britio, en eldono brite anglalingva kaj enhave malsama kompare al la usona originalo, kaj ekde la ekapero de svedlingva eldono en 1960 ankaŭ en komplete aliaj lingvoj ol la angla.

Nunaj eksterlandaj eldonoj redakti

Pasintaj eksterlandaj eldonoj redakti

Referencoj redakti

  1. Post la tema numero 111 de la meksika eldono el januaro 2010, la revuo malfondiĝis sub premo de la Meksikia Oficejo de Publika Eduko (SEP), kiu akuzis ĝin pri lasciva lingvaĵo, de la meksika registaro kiu ĝeniĝis pri politika enhavo, kaj oficiala akuzo krome estis ke en la numero 111 kovrile bildiĝis foto de tatuita dorso de infano sen gepatra permeso.
  2. [1] (en la hungara)