Konvalo

(Alidirektita el Majfloro)

Konvalo[2] (latine Convallaria majalis), aŭ majfloro, estas herbeca planto de mezvarmaj regionoj. Ĝi estas indiĝena de la Norda Hemisfero en Azio, en Eŭropo kaj ankaŭ en Apalaĉaj montoj de Nordameriko. Ĝi floras dum printempo, plejofte en majo, el tio ĝia nomo majfloro. Ĝiaj floroj, malgrandaj kaj blankaj, formiĝas laŭ aro da bonodoraj kloŝetoj. Ĝi estas venena planto. En Eŭropaj mezvarmzonaj arbaroj, kie ĝia ĉeesto estas natura, ĝi supozeble estas (kun vinko) bona bioindikilo pri la praeco kaj natureco de la arbaroj[3].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Convallaria majalis
Convallaria majalis, "lilio de la valo"
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Vaskulaj plantoj Tracheobionta
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Asparagacoj Asparagaceae[1]
Genro: Konvalo Convallaria
Convallaria majalis
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Divastiĝo de C. majalis
verda: subspecio majalis,
ruĝa: subspecio keiskei,
viola: subspecio montana.
La floranta konvalo
konvalo kun fruktoj (beroj)

Laŭ la tradicia klasifiko, ĝi apartenas al la familio liliacoj (Liliaceae). Pro tio, konvalo foje nomiĝas lilio de la valo. Laŭ la filogenetika klasifiko (APG sistemo, laŭ la angla akronimo: Angiosperm Phylogeny Group) ĝi estas parto de la familio de ruskacoj (Ruscaceae) aŭ de asparagacoj (Asparagaceae).

Priskribo redakti

Konvalo estas staŭda herbeca planto, kiu formas vastajn koloniojn, disigante siajn rizomojn, kies stolonoj starigas rampotigojn dum somero. La tigoj estas je 15–30 cm altaj, kun unu aŭ du folioj je 10–25 cm longaj. La floradaj tigoj havas du foliojn kaj florojn aranĝitajn en floraro de 5-15 floroj. La floroj estas hermafroditaj. La korolo havas ses tepalojn kaj sonorilan formon, ili estas blankaj aŭ helrozaj, kun milda parfumo. La frukto estas bero.

Distribuo redakti

Konvalo disvastiĝas tra plejparto de Eŭropo kaj mezvarma Azio. Ĝi estas konsiderata naturalizita en Nordameriko. En suda Eŭropo, ĝia disvastiĝo estas kutime limigita al montaj areoj. Formoj de konvalo, kiel la hela rozkolora florado nomata rosea, estas disvastigataj tutmonde.

Areoj, kie kreskas konvalo, estas aparta trajto de eŭropaj arbaroj fagaj kaj kverkaj. Dank' al iometa malsekeco, filtrita lumo tra arboj, ĉefe en fagaj kaj kverkaj arbaroj kaj maldensaj pinaj arbaroj, konvalo ofte kreas densajn koloniojn. En montoj, konvalo hejmiĝas ĝis alto de 1900 m enmontaj herbejoj, kun malkrutaj deklivoj kaj maldensaj arbustoj. Konvalo asociiĝas kun avelarboj kaj varmemaj arbustoj. Ĝi aperas ankaŭ en kalciaj grundoj kun acerotiliaj arbaroj.

Konvalo preferas varman someron, aerplenan medion kaj partan ombraĵon. Ĝi prosperas kaj sur kalciaj kaj sur acidaj grundoj. En tro ombra arbaro, la planto donas ofte nur foliojn sed neniujn florojn[4]. Pro tio la disvastiĝo okazas tie ĉefe per radikaj ŝosoj[5].

Trajtoj redakti

Populara nomigado redakti

En Hispanio, ĝi estas konata kiel larmoj de Salomono, rozo de la valo, lilio de Nia Sinjorino, sovaĝa lilio, mugueto [6]. En Germanio, ĝi estas konata kiel kloŝetoj de majo. En Francio, ĝi estas konata kiel muguet, ĉar ekde 1200 estis uzataj la terminoj muguemusguet, kiuj estas derivitaj de musc, probable aliprononco de muskato, al kiu la odoro de la floro similas[7]; la tradicia vendado de muguet strate estas permesata al iu ajn ĉiujare la 1-an de majo[8].

Referencoj redakti

  1. Lily-of-the-Valley (Convallaria majalis) (angle)
  2. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: konvalo
  3. Laŭ Jean-Luc Dupouey kaj Etienne Dambrine en (volumo14) pri teĥnikaj rendevuoj de la franca institucio ONF ; aŭtuno 2006 (france)
  4. Das Maiglöckchen im Naturlexikon (La majfloroj en la leksiko de la naturo) Arkivigite je 2013-07-05 per la retarkivo Wayback Machine (germane)
  5. Heinrich E. Weber: Gebüsche, Hecken, Krautsäume (Arbetaroj, heĝoj, herbejoj) Ulmer Verlag 2003, ISBN 3-8001-4163-9, S. 111. (germane)
  6. . Reĝaj Botanikaj Ĝardenoj, Royal Botanic Gardens: Anthos Projekto (angle) (25an de novembro 2009).
  7. Etimologio de muguet (france)
  8. Oficiala publiko de la registraro pri la vendado de konvalo (france)