Marie Laurencin (naskiĝis la  31-an de oktobro 1883(nun 1883-10-31) en Parizo, mortis la 8-an de junio 1956 en Parizo) estis franca pentristo, artisto kaj ilustristo.

Marie Laurencin
Persona informo
Aliaj nomoj Louis Lalanne
Naskiĝo 31-an de oktobro 1883 (1883-10-31)
en 10-a arondismento de Parizo
Morto 8-an de junio 1956 (1956-06-08) (72-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo korhalto
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Loĝloko Parizo
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Otto von Wätjen
Amkunulo Guillaume Apollinaire
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo • scenografo • ilustristo • poeto • artisto
TTT
Retejo http://www.marielaurencin.com
vdr

Ŝi estis modelo por kelkaj artistoj, inkluzive de la Doganisto Rousseau.

Biografio redakti

En 1907 ŝi unuafoje ekspoziciis ĉe la Salono de Sendependuloj. La saman jaron Picasso prezentis ŝin al Guillaume Apollinaire. El tiu ĉi renkontiĝo naskiĝis pasia kaj tumulta rilato, kiu daŭris ĝis 1912. En 1914 ŝi edziniĝis al la barono Otto von Wätjen. La paro translokiĝis al Hispanio post la militdeklaro, unue al Madrido kaj poste al Barcelono. Ĉi tie la artisto frekventis Sonia kaj Robert Delaunay, dank' al renkontiĝo organizita de Francis Picabia, por kiu ŝi verkis poemojn, poste eldonitajn de la revuo Dada en 1917. ŝi revenis al Parizo en 1920.

Ŝia stilo estas karakterizita per aparta uzo de fluidaj kaj dolĉaj koloroj, de simpla kunmetaĵo, kaj de prefero por iuj longaj kaj graciaj inaj formoj. Tio ebligis al ŝi baldaŭ okupi privilegian lokon en la koro de la monduma Parizo de la 1920-aj jaroj.

Ŝi forĝis profundajn kaj fruktodonajn rilatojn kun multaj verkistoj, kies verkojn ŝi ilustris: inter aliaj, André Gide, Max Jacob, Saint-John Perse, Marcel Jouhandeau kaj Jean Paulhan; de multaj aliaj de la pasinteco (ekz. Lewis Carroll) ŝi prizorgis la ikonografion, en la eldonoj de la ĉefaj ĉefverkoj.

Fariĝinta la oficiala portretisto de la ina socia medio (Nicole Groult, Coco Chanel) de la 1920-aj jaroj, Marie Laurencin ankaŭ laboris kiel dekoraciisto por baleto Les Biches de Bronislava Niĵinskaja, kun muziko de Francis Poulenc (1924), poste por la Opéra-Comique, la Comédie-Française kaj kelkaj baletoj de Roland Petit ĉe la Théâtre des Champs-Elysées.

Ŝi mortis 72-jara, en sia propra hejmo, pro korhalto.

Bildgalerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti