Martyna Wojciechowska

Martyna Wojciechowska, propre Marta Eliza Wojciechowska (naskiĝis la 28-an de septembro 1974 en Varsovio) – pola televida prezentistino, ĵurnalistino, vojaĝistino kaj verkistino.

Martyna Wojciechowska
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1974 (1974-09-28) (49-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater XXII Liceum Ogólnokształcące im. Jose Marti w Warszawie
Familio
Edz(in)o Przemysław Kossakowski
Infano Kabula Nkalango Masanja
Okupo
Okupo sportisto • televida prezentisto • ĵurnalistoverkistoprezentisto
TTT
Retejo http://www.martynawojciechowska.pl/
vdr

Edukiteco redakti

En la aĝo de 7 jaroj trejnis ritman gimnastikon. Abiturientino de la 22-a liceo je la nomo al Jose Marti en Varsovio. Laŭ edukiteco ekonomikisto – studis administradosciencon kaj merkatikon. Specialiĝis pri kunlaborigo de homoj. En 2005 defendis kun distingo finan laboraĵon ĉe postdiplomaj studoj MBA (komerca administrado) en Malferma Universitato de Pollando.

Profesia laboro redakti

Ŝi debutis televide en la aĝo de 19 jaroj kiel modelino, laboras en televido TVN, kie gvidis diversajn programoj - de septembro 2009 Virino fine de la mondo.

Kunlaboris kun pluraj revuoj kiel, „Playboy” aŭ „Voyage”. De februaro 2007 ĉefredaktorino de „National Geographic” kaj „National Geographic Traveler”. Ankaŭ ŝi estas ĉefredaktorino de dulinva (pola-angla) revuo por vojaĝantoj „Kaleidoscope”.

Ŝi partoprenis kelke da reklam-kampanjoj.

Sportaj atingoj redakti

Ŝi estas konkursa ŝoforo (de la 17-a vivjaro posedas Intenacian Sportan Konkursan Licencon por du- kaj kvarradaj veturiloj. Kunlaboris kun la Teamo EFL Corsa Rally. Hobion al motorizo ligas kun emo al subakvado (licencita teknika subakvisto de Normoxic Trimix Diver IANDT kaj Divemaster PADI) kaj de ĉiuj ekstremaj sportoj (interalie altmonta grimpado) kaj kun vojaĝado. En 2002 partoprenis ralion Sahara-Dakar – kaj ŝi finis ĝin kiel la unua polino kaj virino el Mez-Orienta Eŭropo. Ŝi akiris la duan lokon en ĝenerala klasifiko de la Ralio Transsiberio 2003.

La 22-an de januaro 2010 finis konkeron de Krono de la Tero. Ŝi estas la tria polino, kiu grimpis al ĉiuj la plej altaj montoj de la sep kontinentoj. Kiel la dua polino faris tion en pli malfacila versio de Reinhold Messner.

Libroj redakti

Adoptita filino redakti

Kabula Nkalango Masanja (naskiĝis la 4-an de junio 1998 en Tanzanio) - aktivulino favore al malsanuloj je albinismo, adoptita filino.

Eksteraj ligiloj redakti