William Maxwell (“Max”) AITKEN Beaverbrook, 1-a barono de Beaverbrook, (n. 25-an de majo 1879 en Maple, Ontario, Kanado; m. 9-an de junio 1964 en Mickleham, graflando Surrey, Anglio) estis kanada-brita eldonisto kaj konservativa politikisto. Li estis membro de ambaŭ militaj kabinetoj de Britio dum la mondmilitoj.

Max Aitken
Persona informo
Max Aitken, 1st Baron Beaverbrook
Naskiĝo 25-an de majo 1879 (1879-05-25)
en Maple
Morto 9-an de junio 1964 (1964-06-09) (85-jaraĝa)
en Cherkley Court
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Kanado vd
Alma mater University of New Brunswick Faculty of Law vd
Partio Konservativa PartioLiberala Uniisma Partio vd
Familio
Patro William Cuthbert Aitken vd
Patrino Jane Noble vd
Edz(in)o Marcia Anastasia Christoforides • Gladys Drury vd
Infanoj Sir Max Aitken, 2nd Baronet • Janet Aitken • Peter Rudyard Aitken vd
Profesio
Okupo politikistoverkistohistoriisto • eldonisto • entreprenisto • newspaper proprietor vd
Aktiva en Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Max Aitken, 1928.

Aitken unuigis la tutan kanadan cementan industrion, per tio akiris profitegon. Poste li veturis al Anglio, kie oni elektis lin en 1910 parlamentano. Li estis sekretaro de Andrew Bonar Law(naskiĝinta same en Kanado) kaj helpis lin akiri gvidantecon de la konservativa partio en 1911.

Li agadis kun Law por formovi la liberalan ĉefministron H. H. Asquith favore al David Lloyd George en decembro de 1916. Aitken aĉetis tiam plimulton en la gazeto Daily Express, poste li fondis Sunday Express, aĉetis Evening Standard kaj Evening Citizen.

Post kiam li ne ricevis postenon en registaro de Lloyd George (1916), Aitken estis nomumita baroneto, sekvajare la nomon barono Beaverbrook.

Li estis membro de la registaro en 1918 kiel informada ministro. Li partoprenis en disigo de la postmilita koalicio de Lloyd George (1922). Li provis 1930–31 sensukcese forigi Stanley Baldwin el gvidanta pozicio de la partio.

Li estis konata en la 1930-aj jaroj kiel gazeta magnato kaj kiel gvidanto de la Unuiĝinta Imperia Partio. En la milita kabineto de Winston Churchill, li estis ministro pri la avioproduktado (1940–41) kaj pri provizado (1941–42).

Li estis ankaŭ komisiito en Usono pri la brita pruntado (1942). Li poste iĝis sigelgardisto (1943–45).

Verkoj redakti

  • Canada in Flanders (1916)
  • Politicians and the Press (1925)
  • Politicians and the War, Band 1 (1928)
  • Politicians and the War, Band 2 (1932)
  • Men and Power (1956)
  • Friends: Sixty years of Intimate personal relations with Richard Bedford Bennett (1959)
  • Courage (1961)
  • The decline and fall of Lloyd George (1962)
  • The divine propagandist (1962)
  • My Early Life (1962)
  • Success (1962)
  • The Abdication of Edward VIII. (1966)