Max von Laue

Max (Theodor Felix) von LAUE [maks fon laŭe] (9-an de oktobro 1879, Pfaffendorf (hodiaŭ urboparto de Koblenz), Germanio24-an de aprilo 1960, Berlino) estis germana sciencisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1914 pro la malkovro de la dekliniĝo de rentgenradioj, pasantaj tra kristaloj. Surbaze de tio, li povis elkalkuli la difinitan ondolongon de la radioj. Tiu rezulto helpis ekzamenon de la kristalaj strukturoj kaj tio grave konstribuis al la evoluo de solidkorpa fiziko.

Max von Laue
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Max von Laue, germana sciencisto
Max von Laue, germana sciencisto
Persona informo
Naskiĝo la  9-an de oktobro 1879(nun 1879-10-09)
en Pfaffendorf (hodiaŭ urboparto de Koblenz), Flago-de-la-Germana-Regno.svg Germana Regno
Morto la 24-an de aprilo 1960 (80‑jara)
en Berlino Flago-de-Germanio.svg Germanio
Mortis pro trafikakcidento [#]
Tombo Stadtfriedhof Göttingen [#]
Lingvoj germana lingvo [#]
Loĝloko Germanio [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Universitato de GöttingenMunkena universitatoHumboldt-Universitato en BerlinoUniversitato de ZurikoUniversitato de Strasburgo [#]
Familio
Infanoj Theodore Hermann Von Laue [#]
Profesio
Okupo fizikisto • universitata profesoro • crystallographer [#]
Laborkampo fiziko [#]
Aktiva en Munkeno [#]
Doktoreca konsilisto Max Planck [#]
Fama pro dekliniĝo de rentgenradioj
Verkado
Verkoj Ikso-radioj [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Laue en 1912 iĝis fizika profesoro de la Universitato de Zuriko. Li uzis tiujare kiel unua kristalon por deklinigi rentgenajn radiojn kaj per tio li montris, ke la rentgena radiado – simile al la lumo – estas elektromagneta radiadio. Li pruvis same, ke la kristaloj konsistas el regule ordigitaj atomoj.

Li apogis por relativeca teorio de Albert Einstein kaj faris kvantumteoriajn esplorojn. Li okupiĝis pri la Compton-efiko, dum kiu la ondolongo de la lumo ŝanĝiĝas je certaj kondiĉoj. Li analizis ankaŭ la disiĝon de la atomoj. Li gvidis ekde 1919 la teorian fizikan instituton de la Berlina Universitato, en 1951 li iĝis direktoro de la berlina Fizika–kemia Esplora Instituto Max Planck.