Filipo Melanktono
Filipo Melanktono (germane Philipp Melanchthon, laŭnaske Philipp Schwartzerd; naskiĝis la 16-an de februaro 1497, mortis la 19-an de aprilo 1560) estis germana profesoro kaj teologo, gravulo en la Protestanta Reformacio, grava estro de la Lutera Reformacio, kaj amiko kaj partnero de Marteno Lutero.
Filipo Melanktono | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Philipp Melanchton | ||
Naskiĝo | 16-an de februaro 1497 en Bretten | |
Morto | 19-an de aprilo 1560 (63-jaraĝa) en Wittenberg | |
Tombo | Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj vd | |
Religio | luteranismo vd | |
Lingvoj | latina • germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Tubingeno - magister degree (en) (1512–1514) Universitato de Hajdelbergo - bakalaŭro (1509–1512) vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Georg Schwarzerdt (en) vd | |
Patrino | Barbara Reuter (en) vd | |
Edz(in)o | Katharina Melanchthon (en) (1520–) vd | |
Infanoj | Anna Melanchthon (en) , Philipp Melanchthon (en) , Magdalena Melanchthon (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | astronomo filozofo klasika filologo Protestanta reformisto astrologo teologo universitata instruisto verkisto vd | |
Doktoreca konsilisto | Johano Stoflero • Johano Reuchlin vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Junaĝo kaj edukado
redaktiMelanktono naskiĝis la 16an de februaro 1497, en Bretten ĉe Karlsruhe, kie lia patro, Georg Schwarzerd, estis armilisto de la grafo Filipo de Palatinato kaj Rejnlando
En 1507 li estis sendita al la Latina Lernejo de Pforzheim, kies rektoro, Georg Simler de Wimpfen, enkondukis lin al studo de latinaj kaj grekaj poetoj kaj de la filozofio de Aristotelo. Sed influis lin ĉefe lia onklo, Johann Reuchlin, la grava reprezentanto de humanismo, kiu konsilis lin ŝanĝi sian familinomon, Schwarzerd (laŭvorte nigra tero), al la greka ekvivalento Melanktono (Μελάγχθων).
Danke al la influo de la onklo, en 1518 akiris la katedron de greka lingvo en la Universitato de Wittenberg. La prelego akceptanta tiun katedron ege allogis la atenton de Marteno Lutero, katedristo de Biblia Teologio en Wittenberg ekde 1512 kaj kiu ludis gravajn rolon kaj influon sur li. Li studis Teologion kaj finis en 1519.
Teologo
redaktiEn 1521 li verkis Komunaĵoj pri Teologio, verko favore al la Reformacio, kaj anstataŭis la figuron de Lutero kiel estro de tiu movado en Wittenberg kiam ties estro estis arestita en la kastelo de Wartburg. En 1526 li iĝis katedristo de Teologio kaj partoprenis, kun aliaj 27 delegitoj, en la unuigo de la fondoj de la reformaciaj eklezioj de Germanio.
Reformaciisto
redaktiKiel reprezentanto de la Reformacio antaŭ la Dieto de Aŭgsburgo (libera regna urbo de la Sankta Romia Imperio), en 1530 prezentis la verkon Aŭgsburga konfeso, 28 fidartikoloj redaktataj kunlabore kun Lutero. La sinteno de tiu kredo estas tiom reunuiga, ke surprizis eĉ la katolikojn. Post unu jaro li publikis Apologion, defende de la Aŭgsburga konfeso, profundiĝante en kelkaj el ties specifaj aspektoj per Variantoj (1540). Pro ties intenco akiri interkonsenton inter protestantoj kaj katolikoj aŭ, almenaŭ, inter la diversaj frakcioj protestantaj, la plej striktaj sekvantoj de luteranismo konsideris liajn opiniojn herezo. Li estis komprenema kun la evangelia doktrino kaj dum tempo konservis la plej parton de la katolika ceremoniaro, ĉar li konsideris ĝin adiaphora (de la greka, "banalaĵoj"), malgrava materialo kion pli bone oni toleru. Ĝis sia morto li defendis la reunuigon de la kristanaj eklezioj.
Sekvo
redaktiFilipo Melanktono iĝis la ĉefa estro de luteranismo post la morto de Marteno Lutero.
Kelkaj artistoj de la epoko portretigis lin: Durero faris gravuraĵon en 1526 kaj Lucas Cranach la Maljuna faris ksilografion en 1561, baze plej verŝajne sur skizo kiun li faris dum lia funebro.