Memortago pri viktimoj de la genocido de armenoj
Memortago pri viktimoj de la genocido de armenoj (armene Եղեռնի զոհերի հիշատակի օր) − armena nacia festo celebrata ĉiujare la 24-an de aprilo en Armenio kaj en pluraj centroj de la armena diasporo en la tuta mondo, ankaŭ en Pollando. Ĝi devas rememorigi Armenan Genocidon el la jaroj 1915-1923 kaj ties viktimojn. En Erevano, ĉefurbo ede Armenio, centoj da miloj de personoj alvenas ĉi tiun tagon al la monumenta Cicernakaberdo, por meti florojn antaŭ la eterna fajro.
La 24-an de aprilo 1915 estas dato de unua amasa deporto de ĉ. 800 armenajn gvidantojn kaj intelektuloj el Istanbulo, ĉefurbo de Otomana Imperio, kie armena malplimulto loĝis de jarcentoj. Plimulto da ili estis baldaŭ murdita, kio estis enkonduko al plirapidigo de persekutoj, kiuj kondukis al morto de milionoj de armenoj sur teritorio de la hodiaŭa Turkio.
Internacia agnosko fare de ŝtatoj
redaktiEn 1988, sovetia Armenio formale adoptis la 24-an de aprilo kiel publikan tagon de memorfesto.[1]
En 2015, la parlamento de Kanado unuanime pasigis Akto M-587, markante aprilon kiel monato de genocida memoro, kondamno kaj prevento kaj nomumante la 24-an de aprilo kiel memoria tago de la armena genocido.
En 2019, Francio markis sian unuan nacian memorceremonion de la genocido, kun franca prezidanto Emmanuel Macron deklaranta 24 aprilon "nacia tago de memoro de la armena genocido", plenumante kampanjopromeson.
En 2021, usona prezidanto Joe Biden rekonis la genocidon la 24 an de aprilo, plenumante kampanjopromeson.
Memorigo pere de kanonizo
redakti- 2001: en Vatikano papo Johano Paŭlo la 2-a beatigis Ignatius Maloyan, ĉefepiskopon de Mardin en Turkio, kiu martire mortis. Malliberigita kaj kruele torturata ne konsentis konvertiĝi al islamo. Antaŭ pafmortigo la 11-an de junio 1915 reĵetis proponon savi la vivon kontraŭ la prezo rezigni pri sia kredo.
- aŭguste 2015 estis beatigita Flavianus Michael Malke, murdita episkopo de Siria katolika eklezio dum la genocido de armenoj kaj asirianoj la 29-an de aŭgusto 1915 pro rifuzo transiri al islamo. Solena beatigo okazis en Libano, la ceremonion nome de la papo Francisko gvidis kardinalo Angelo Amato
- la 23-an de prilo 2015 Katolika Armena Eklezio kanonizis viktimojn de la genocido el komenco de la 20-a jarcento, konsiderante ilin martiroj - pro nombro de la kandidatoj al altaroj tio estis la plej granda kanonizo en la historio de kristanismo (1,5 mln de martiroj). Plenumita unu tagon antaŭ la centa datreveno de la tragikaj eventoj en Eĉmiadzin fare de du katolikosoj Garegino la 2-a kaj Aram la 1-a, en ĉeesto de reprezentantoj de aliaj konfesioj. La rememorigon de novaj sanktuloj en apostola liturgia kalendaro oni fiksis la 24-an de aprilo kiel „Tago de sanktaj martiroj, kiuj martire mortis pro la kredo kaj patrio dum genocido de armenoj".
Interesaĵo
redaktiSimbola neforgesumino - viola kaj samtempe blua - estas memorsigno pri la tragedio, kaj ankaŭ pri kuraĝo, gloro kaj kredo de la armenaj martiroj el la jaroj 1915-1917, kiuj pereis pro la patrio kaj kristana kredo.
Referencoj
redakti- ↑ Bloxham, Donald (28 April 2005). The Great Game of Genocide: Imperialism, Nationalism, and the Destruction of the Ottoman Armenians. Oxford University Press. p. Google Books PT10. ISBN 978-0-19-150044-2.
Literaturo
redakti- Michael Gunter, Armenian History and the Question of Genocide, Palgrave Macmillan, 2011, 195 p. ISBN 9780230110595
- Donald Bloxham, The Great Game of Genocide : Imperialism, Nationalism, and the Destruction of the Ottoman Armenians, Oxford University Press, 2005, ISBN 978-0-19-150044-2