Michael Scotus (1175-1232) estis skota kuracisto, filozofo, alkemiisto kaj astrologo. Li servis kiel scienca konsilisto kaj kortega astrologo de la imperiestro Federiko la 2-a, en Palermo. Kiel rimarkinda polimato, li estis protektita de unu imperiestro kaj tri papoj. Dank'al liaj tradukaĵoj el la araba kaj el la hebrea en la latinan, ni scias hodiaŭ pri la verkoj de Aristotelo.

Michael Scotus
(1175-1232)
Skota kuracisto, filozofo, alkemiisto kaj astrologo.
Skota kuracisto, filozofo, alkemiisto kaj astrologo.
Persona informo
Michael Scot
Michael Scotus
Naskiĝo 1175
en Balwearie (Kirkcaldy), en la marbordaj regionoj inter Firth of Forth kaj Firth of Tay, Skotlando
Morto 1232
en Abatejo de Melrose, Skotlando
Tombo Melrose Abbey vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj anglalatina vd
Ŝtataneco Skotlando vd
Alma mater Universitato de Parizo
Universitato de Oksfordo
Lernejo de la Katedralo de Durham
Medicina Lernejo de Salerno[1]
Profesio
Alia nomo Theobaldus Anguilbertus vd
Okupo tradukisto • matematikisto • filozofo • astrologo • kuracistosorĉistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pro sia vivo plena je mistikaĵoj, lia historio miksiĝas kun la legendoj kiuj persekutas sian personecon. Li vivis en Toledo, Bolonjo, Parizo, Palermo kaj eble en Salerno. La influo de Mikaelo Skoto sur la medicino estis limigita. Lia famo restis en lia reputacio kiel astrologo kaj magiisto, kaj lia historia graveco kuŝas sur la fakto ke li estis unu el la lastaj plej konataj aŭtoroj de la Mezepoko. Janus Lacinius, kredeble pseŭdonimo de Giovanni da Crotone, humanisto el Kalabrio, estis unu el la plej antikvaj eldonistoj de la verkoj de Mikaelo Skoto.

Biografio redakti

Oni scias ke li faris siajn unuajn studojn en la Lernejo de la Katedralo de Durham, estonta Universitato de Oksfordo kaj poste en Parizo. El Parizo, li iris al Bolonjo kaj post restado en Palermo li atingis Toledon, kie li eble lernis la araban. Sed lia trejnado estis diversigita kaj ĉar li estis poste nomata Michael Scot magister, oni povas konkludi ke li instruis en la universitato.

La unua palpebla dato en la vivo de Mikaelo Skoto estas la 18-a de aŭgusto 1217. Tiutempe li kompletigis la tradukadon de la araba astronomia verko de Alpetragius, kiu vivis en la 12-a jarcento en al-Andalus. Ni scias, aliflanke, ke li estis edukita de sia onklo, kiu sendis lin al universitato eksterlanden. Ĝis la 15-a jarcento estis nenia universitato en Skotlando. Kiam li forlasis la Britajn Insulojn aŭ Skotlandon, raportoj diras ke li neniam revenis al sia naskiĝlando. Aliaj fontoj asertas ke li mortis en la Abatejo Melrose, en Skotlando.

Antaŭ ol iri al Toledo por labori kiel tradukisto kaj kiel astrologo, li jam instruis la latinan lingvon kaj literaturon. Toledo estis unu el la plej gravaj urboj por edukado pro ĝia proksimeco al la Islama kulturo. Diversaj konataj tradukistoj laboris tie, nome Johano de Sevilo, ankaŭ konata kiel Johannes Hispalensis, Hermano el Karintio (1100-1155), Adelardus Bathensis (1080-1150) kaj Ĝeraldo de Kremono, la tradukisto de la Almagesto de Ptolemeo.

 
Federiko la 2-a ricevas el la filozofo Mikaelo Skoto la tradukaĵojn de la verko de Aristotelo. Bildo de la itala pentristo Giacomo Conti (1813-1888).

Tre frue li montris intereson pri loknomoj, difinoj kaj etimologioj, kaj certe li legis la libron "Etymologiæ" ("Etimologio") de Isidoro de Sevilo (565-636). Ĉi-tiu enciklopedio estis la plej vaste legita en la frua mezepoko kaj ĝis tiuepoke ĝi estis tre aprezata de la samtempuloj de Skoto. Lia verkaro sugestas ke li ricevis ampleksan trejnadon en la kadro de la klerika edukiĝo kaj de la latina lingvo.

Oni raportas ke li studis teologion kaj ordeniĝis sacerdoto, ĉar raportoj diras ke la papo Honorio la 3-a skribis al la angla kardinalo Stephen Langton (1150-1228) en la 16-a de januaro 1224,[2][3] petante ke li proponu anglan beneficon al Mikaelo Skoto, kaj nomumis lin ĉefepiskopo de Kaŝelo, en Irlando.

Skoto rifuzis la inviton, sed ŝajne li ricevis kelkajn beneficojn en Italio, ĉar la sama papo, en la 31-a de majo 1224 liberigis lin el la irlanda episkopeco interŝanĝe de aliaj beneficoj en Italio. Oni raportas ke Mikaelo rifuzis la postenon en Irlando pro tio ke li ne scipovis la irlandan lingvon. Post tri jaroj, Gregorio la 9-a, sukcedinto de Honorio la 3-a, petis ke la diocezo de Canterbury estus oferita al Mikaelo Skoto, sed li neniam ricevis ajnan privilegion kaj en Anglio kaj en Irlando, malgraŭ la raportoj pri tiuj beneficoj.

En 1230, laŭ raportoj de Ruĝero Bakono, Mikaelo Skoto ĉeestas en Oksfordo, alportante kun li la verkojn de Aristotelo pri naturhistorio kaj matematiko. Li faris tiel bona ekspozicio ke la filozofio de Aristotelo estis admirita de tiuj kiuj parolis la latinan. Alte probable estas ke ĉi-evento referencas pri misio al la eŭropaj universitatoj, en kiu Frederiko la 2-a informas al ili la versiojn, kiujn Mikaelo mem krom aliaj erudiciuloj serve de la imperiestro, estis farinta el la araba. En Oksfordo li probable konatiĝis kun Ruĝero Bakono.

La dua versio de la fama libro de Fibonacci pri matematiko, nome Liber Abaci, verkita en 1227, estis dediĉita al Mikaelo Skoto, kaj oni sugestas ke Skoto plenumis rolon en la prezentado de Fibonacci pri lia sekvenco. Nuntempaj studoj pri okazintaĵo raportita de Mikaelo Skoto rilate al multoblaj ĉielarkoj, fenomeno nur komprenata de la modernaj fizikistoj en la hodiaŭaj observadoj, sugestas ke Mikaelo Skoto faris kontaktojn kun la tuaregaj popoloj en la dezerto Saharo.

Per letero de 1227, raportita de Skoto en sia "Liber particularis", Frederiko la 2-a faras al li demandojn pri la fundamentoj de la tero, la geografio kaj la regado de la ĉieloj, kio ekzistas ekster la lasta ĉielo, en kia ĉielo Dio sidas, kaj la precizaj lokoj kie kuŝas la infero, la purgatorio kaj la paradizo. La imperiestro ankaŭ demandas pri la ekzisto de la animo, de la vulkanoj, riveroj kaj maroj.

Laŭ la kronikisto Fra Salimbene (1221-1288), la imperiestro penis surprizi la skoton per siaj demandoj rilate al la distanco inter la tero kaj la ĉielo. Por pli bone kompreni la situacion la imperiestro eĉ grimpis ĝis la alteco de preĝeja turo. Skoto respondis ke eble la luno malproksimiĝis aŭ la turo malpliiĝis.

Verkaro redakti

  • De secretis naturae ("Pri la sekretoj de la naturo")
  • Liber physionomiae, ("Libro pri la fiziognomiko") ĉ. 1209[4]
  • Liber particularis
  • Mensa philosophica, 1530[5]
  • Super auctorem spherae, Bolonjo 1495
  • De sole et luna, Strasburgo 1622[6]
  • De chiromantia[7]
  • Pretiosa Margarita Novella de Thesauro ac Pretiosissimo Philosophorum Lapide, Venecio 1546[8]
  • Abbreviatio Avicenne de animalibus, ("Komentoj pri Aviceno kaj "Pri la bestoj") far Aristotelo[9]ĉ. 1220 tradukita el la araba en la latinan de Mikaelo Skoto.[10]
  • De Caelo et Mundo, Aristotelo, antaŭ 1230[11]
  • De Generatione, ("Pri la generado") Aristotelo
  • De Anima ("Pri la animo") de Averroes, kune kun Jacobi Anatoli, juda filozofo kiu vivis en la 11-a jarcento[12][13]
  • Liber introductorius maior in astrologiam ("Enkonduka libro pri astrologio")[14]
  • De motibus celorum, de Nur ad-Din al-Bitruji ("Pri la movoj de la ĉieloj"), Toledo[15]
  • Ars Alchemiae ("Pri la alkemia arto")
  • Vaticinium ("Antaŭdiroj")
  • Lumen luminum ("La plej luma lumo")
  • Liber quatuor distinctionum
  • Experimentum nigromantie (verko atribuita al li)
  • Quaestiones Nicolai Peripatetici, verko malaperita
  • Divisio Philosophiae, kies kelkaj fragmentoj ankoraŭ restas

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti