Mikaelo Aleksandroviĉ VRUBEL (ruse Михаил Александрович Врубель; naskiĝis la 17-an de marto 1856 en Omsko (Siberio), mortis la 14-an de aprilo 1910 en Sankt Peterburgo. Li famiĝis kiel eminenta rusa majstro pri diversaj ĝenroj de la belartoj: pentrarto, grafiko, dekoracio, mozaiko, freskoj kaj libraj ilustraĵoj.

Mikaelo Vrubel
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1856 (1856-03-05)
en Omsk
Morto 1-an de aprilo 1910 (1910-04-01) (54-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortokialo sifiliso
Tombo Novodevichy Cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Rusia Akademio de Belartoj
Subskribo Mikaelo Vrubel
Familio
Edz(in)o Nadezhda Zabela-Vrubel
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto • grafikartisto • vidartisto
Verkoj Bogatyr
The FlyingDemon
Portrait of a Businessman K. Artsybushev
TTT
Retejo http://vrubel-world.ru
vdr

Lia patro, polo Aleksandro Vrubel servis kiel milita oficiro en omska garnizono. Lia patrino Anna Grigorjevna (naskita Basargina) mortis kiam Mikaelo estis trijara.

Virgulino kun bebo

Ekde 1859 servolokoj de la patro estis en urboj Astraĥano, Saratovo kaj Odeso. Juna Mikaelo loĝis tie kune kun li. Post fino de sia lernado en odesa klasika gimnazio en 1874 Mikaelo Vrubel eltenis la enirekzamenon de peterburga universitato kaj iĝis studento de ĝia jura fakultato. Li ankaŭ komencis viziti kursojn de pentrarto en Imperia Akademio de la belartoj, en kiu lin instruis profesoro Paŭlo Ĉistjakov.

En 1878 Vrubel diplomiĝis kaj komencis servi kiel juristo en Ĉefa milita-juĝa departamento. Tamen lia pasio al pentrado venigis lin kiel studento en Akademio de la Belartoj en 1880.

Liaj unuaj pentraĵoj “Enigo en la templon” kaj “Festenantaj romianoj” aspektis neordinare, ĉar estis verkitaj per akvarelo en stilo nomata “impresionismo”.

Ekde 1884 ĝis 1889 Vrubel laboris en Kievo ĉefe en la religia kampo, kie li verkis kelkajn ikonojn kaj freskojn por tieaj preĝejoj. En Kievo aperis lia fajna bildo “Portreto de knabino surfone de persa tapiŝo” (1886).

En 1889 Vrubel translokiĝis al Moskvo, kie li konatiĝis kun eminenta rusa entreprenisto kaj mecenato Savo Mamontov kaj membroj de lia arta rondeto: Valentino Serov, Isako Levitan, Konstanteno Korovin, Viktoro Vasnecov k.a. Li ofte vizitis bienon Abramcevo, kie li multe laboris en oportunaj kondiĉoj kaj verkis kelkajn imponajn artaĵojn, inkluzive la rimarkindan benkon kovritan per kolora majoliko. De sur tiu alta loko estas videblaj belaj pejzaĝoj ĉirkaŭigantaj la bienon, en kiu nun funkcias la muzeo. En Abramcevo Mikaelo Vrubel establis la ceramikan metiejon.

edzino Nadeĵda Zabela-Vrubel
Savo Mamontov - 1897

Tiam Vrubel ofte ilustris verkojn de fama rusa verkisto, poeto kaj dramisto Mikaelo Lermontov, precipe protagoniston de lia dramo “Demono”. Ankaŭ ceterajn personojn de la verkaĵo far Lermontov estis “revivigitaj” per mozaikaj paneloj, bildoj kaj skulptaĵoj, kiujn lerte faris Vrubel.

filo Savo

En 1896 okazis la unua ekspozicio de artaĵoj fare de Vrubel, kiu havis grandan sukceson. Samjare li edziĝis al fama kantistino Nadeĵda Zabela, kiu baldaŭ iĝis primadono de privata opero de Savo Mamontov. En 1901 naskiĝis filo de la geedzoj, kiun ili nomis Savo, samkiel nomo de ilia bonfaranto Savo Mamontov. Bedaŭrinde la bebo havis denaskan difekton t.n. “leporlipon”, kio multe ĉagrenis la patron. La filo mortis en 1903 kaj de tiam stato kaj farto de Vrubel videble velkis.

Vidpovo de Vrubel grave malboniĝis. Oni komencis ankaŭ rimarki simptomojn de lia neŭropatio. Poste li multe troviĝis en psikiatriaj klinikoj, sed pozitivaj rezultoj de lia kuracado ne okazis. Tamen ĝis 1906, kiam lin atakis tuta blindeco, li praktikis en la belarto kaj eĉ iĝis akademiano.

La artisto mortis la 14-an de aprilo en Sankt Peterburgo. Mikaelo Vrubel estas sepultita en Novodeviĉje tombejo de Voskresenskij klostro en Sankt Peterburgo.

Eksteraj ligiloj redakti